Urbodomo

(historie) centra konstruaĵo de municipo

Urbodomo kutime estas prestiĝa konstruaĵo, kiu servas kiel sidejo de la administracio de urbo aŭ komunumo.

Urbodomo en Szczecin, Pollando

En la mezepoko ĉefe ekde la koncesio de urbaj rajtoj, la urbodomoj fariĝis signifaj profanaj konstruaĵoj de la urboj. En ili kunsidis la urba konsilantaro, kiu konsistis el influhavaj familioj aŭ patricioj. Kiel sidejo de la konsilantaro la urbodomoj dum longa tempo por la gildoj restis fermitaj.

La pretendon de ekskluziveco por la privilegiuloj montris ankaŭ la riĉa arkitekturo de la urbodomoj. Ofte la turo de la urbodomo estis loko por la ununura horloĝo de la urbo. Krom la salono por la konsilantaro en la urbodomoj ofte ankaŭ troviĝis grandaj salonoj por festenoj, krome foireja halo en la teretaĝo kaj gastejo en la kelo.

Kelkaj urbodomoj redakti

 
La urbodomo de Pécs.

Kelkaj arĥitekture interesaj urbodomoj redakti