Urbodomo de Pécs

La Urbodomo de Pécs estas impona novbaroka konstruaĵo en Pécs, laŭ trotuaro de Placo Széchenyi (Pécs).

La urbodomo en Pécs

HistorioRedakti

Depost tuj dominado de turkoj inter 1698 kaj 1710 oni konstruis la unuetaĝan urbodomon (dum la konstruado interrompo okazis pro milita detruo). En 1713 oni alkonstruis la unuan turon. En 1722 okazis la unua renoviĝo. El la balkono de la urbodomo estis proklamita libera reĝa urbo por Pécs en 1780. En 1809 la domego iĝis hospitalo pro militiro de Napoleono. La sekva duetaĝa urbodomo estis konstruita inter 1830 kaj 1834. Oni alkonstruis turon en 1871. La nun videbla trietaĝa urbodomo konstruiĝis inter 1905 kaj 1907. Sur la teretaĝo diversaj butikoj funkcias ankaŭ nun.

TuroRedakti

 
Parto de la fasado
 
Maldekstre turo de la urbodomo

En la turo funkcias turomuziko aŭdebla ĉiutage inter la oka kaj deknaŭa.

FontojRedakti