Urbodomo de Kroměříž

49° 17′ 52.26″ N 17° 23′ 34.58″ O / 49.2978500 °N, 17.3929389 °O / 49.2978500; 17.3929389 (mapo)

Urbodomo de Kroměříž
Rathaus [+]
Koordinatoj49° 17′ 52″ N, 17° 23′ 35″ O (mapo)49.2978517.39294Koordinatoj: 49° 17′ 52″ N, 17° 23′ 35″ O (mapo)

Urbodomo de Kroměříž (Ĉeĥio)
Urbodomo de Kroměříž (Ĉeĥio)
DEC
Urbodomo de Kroměříž
Urbodomo de Kroměříž
Situo en Ĉeĥio.

Map
Urbodomo de Kroměříž
Vikimedia Komunejo:  Town hall (Kroměříž) [+]
vdr

La Urbodomo de Kroměříž, Ĉeĥio, estis konstruita verŝajne sur la pli frua fundamentaĵo en la jaroj 1550 -1611. Sian aspekton en postbaroka stilo ĝi dankas precipe al Kardinalo Francisko el Dietrichstein, pri kio atestas la memortabulo el la jaro 1611 kun triobla blazono (de la kardinalo, episkopo kaj la urbo origina sen tranĉiloj de Dietrichstein) kaj surskribo:

FRANCISKO CARDINALI A DITRICH
STAIN EPO OLOM etc P P PRINCIPI
MVNIF: FIDELES CREM: GRATITVDINIS
ERGO IN MEM: POSTERIS LOCARVNT.

La Urbodomo estis origine unuetaĝa kun la turo (riparita en la jaroj 1654 kaj 1668) kaj kun dubraka ŝtuparo. Nur en la jaro 1850 ĝi estis plialtigita je dua etaĝo kaj tutece pseŭdoklasikstile aranĝita. Nove adaptita ĝi estis por bezonoj de Urba Nacia Komitato, kaj samtempe estis rekonstruita origina fasado kaj internaĵoj belguste renovigitaj. En teretaĝo estas en la muron sekundare enmasonita blazona disko de Karolo el Lichtenstein - Castelcorn, kiu origine estis lokigita sur la turo kiel atesto de ĝia renovigo en sesdekaj jaroj de la 17-a jarcento.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.