La Urbodomo de Baja estas impona historia monumento en Baja. ĝi estas konata ankaŭ kastelopalaco, foje oni mencias ĝis pri la iamaj posedantoj Patasich–Grassalkovich–(Horváth)–Viczay–Zichy-Ferraris.

Urbodomo de Baja
Urbodomo de Baja
Urbodomo de Baja dumnokte

Historio redakti

En tiu loko estis domo, kiu cindriĝis pro incendio en 1742, poste ĉefepiskopo Gábor Patachich aĉetis tiun kaj la najbaran parcelojn en 1744 kaj en la sekva jaro la domego estis preta. Pro morto familio Grassalkovich aĉetis la domegon en 1750. Denova incendio okazis en 1840, granda parto de la konstruaĵo ruiniĝis. La tiutempa luanto rekonstruis ĝin en klasikisma stilo. Municipo de Baja aĉetis la kastelon kune kun la bieno en 1862 kaj en la domego okazis la urba administrado. Inter 1896 kaj 1898 la urbodomo estis trakonstruita en novrenesanca stilo. Renoviĝoj okazis en 1997 kaj 2004.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa urbodomo situas sola laŭ granda placo. La fasado estas perfekte simetria. La ĉefenirejo situas meze, pli supre en la unua etaĝo estas malgranda balkono. La konstruaĵo formas kvadraton laŭ la trotuaroj, en mezo de la kvadrato interna korto troviĝas, kie somere oni aranĝas subĉielajn koncertojn. Interne pro la oftaj posedantoŝanĝoj restis preskaŭ nenio el la origina baroko.

Fontoj redakti