Baja
Baja estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja, kies centro estas. Baja praturke signifas taŭro.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 178 km²
- Loĝantaro: 37400
- Poŝtkodo: 6500
- Telefonprefikso: 79
SituoRedakti
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo havanta gravajn havenon kaj ponton, laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Zombor kaj Bátaszék-Szeged, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Bátaszék. Budapeŝto troviĝas 167 km-ojn.
HistorioRedakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La turkoj konstruis fuorteton, kion la aŭstra-hungara armeo okupis en 1687. La komunumo iĝis kampurbo en 1696. Inundo en 1751, incendio en 1840 okazis. Inter 1919-1921 la serboj okupis la urbeton kun Pécs kaj proklamis apartan respublikon. Pli frue la urbeto estis distriktejo. Inter 1920-1941 kaj 1945-1950 ĝi estis departementejo de Bács-Bodrog.
VidindaĵojRedakti
- Urbodomo de Baja, pli frue kastelo
- La urbo famas pri festivalo pri fiŝista supo.
Sakralaj vidindaĵojRedakti
EdukoRedakti
FamulojRedakti
- en Baja naskiĝis kaj mortis: bredisto Bálint Báldy
- en Baja naskiĝis:
- akademia instruisto József Hültl
- arkeologo Gyula Hajnóczi
- arkitekto Máté Major
- arkivisto Dénes Jánossy
- bankestro Radovan Jelasity
- aventuristo András Jelky; la aventura vivo de la fama urbano András Jelky estas legebla elektronike: La aventuroj de Andreo Jelky
- ĉefepiskopo József Ijjas
- ekologo István Mihály Szabó
- oficiro István Türr
- komponisto Emma Sándor (edzino de Zoltán Kodály)
- kuracisto Jenő Ernst
- József Bayer (literaturhistoriisto)
- lingvisto Gyula Csefkó
- ministroj Lázár Mészáros kaj Ferenc Schnetzer
- pentristoj Andor Endre Fenyő, Vilmos Beck kaj Erzsébet Udvardi
- poeto Károly Beck
- reĝisoro István Komor
- skulptistoj Andor Albert, Zoltán Karmó kaj Ede Telcs
- en Baja mortis:
- ĉefepiskopo László Dankó
- Mihály Kubinszky (episkopo)
- komponisto Géza Allaga
- oraĵisto Joachim Szvetnik
- pentristo Adolf Weinträger
Famaj nomportantojRedakti
EsperantoRedakti
Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.