Zoltán Karmó
Zoltán Karmó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Karmó Zoltán estas hungara skulptisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Zoltán Karmó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karmó Zoltán |
Naskiĝo | 5-an de marto 1959 (65-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Zoltán Karmó [1] naskiĝis la 5-an de marto 1959 en Baja.
Biografio redakti
Zoltán Karmó akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1986, poste samloke li plulernis 3 lernojarojn. Lia plej grava instruisto estis József Somogyi. Inter 1986 kaj 2001 li instruis en la industriarta mezlernejo. Intertempe inter 1990-1992 li ricevis stipendion. Ekde 1993 li ankaŭ instruas en la menciita Belarta Altlernejo, baldaŭ li ricevis la instruan rangon docento. Li ricevis signifan premion en 2002.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1989, 1993, 1996)
- Berlino (1990)
- Sárospatak (1996)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1987, 1991, 1997)
- Jászberény (1989)
- Arthalo Budapeŝto (1992, 1995)
Elektitaj artaĵoj redakti
- Egon Schiele (medalo)
Elektitaj disĉiploj redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-06. Alirita 2018-10-06.