Premio estas rekompenco, donacata al la plej indaj. Premioj estas disdonitaj pri literaturo, filmoj, ktp. La plej famaj premioj estas la Nobel-premioj.

Premio (de la latina praemium) estas ĉiu ajn varo aŭ kompenso de alia tipo, kiel donacomono, kiun iu ricevas kiel danko aŭ agnosko pri peno, klopodo aŭ barakto realigita, kvankam ĉe kelkaj premioj intervenas hazardo, kaj en aliaj oni postulas (normale) krom la sorto, la aĉeton de produkto, servo, bileto aŭ vidi iun programonreklamon per televido, aŭ fari telefonan alvokon, por povi havi ŝancon atingi la premion; tiaj estas la premioj kiujn donas lotumadoj, tomboloj aŭ prilotadoj televidaj.

Celoj redakti

En multaj lotumadoj kaj tomboloj, la enspezon oni dediĉas al bonfarado ĉu publika ĉu privata. Ekzemploj estas la ŝtataj loterioj, kaj la lotado de la Ruĝa Kruco de multaj landoj. Kelkaj premioj estas organizitaj de lokaj, regionaj aŭ naciaj registaroj, kaj aliaj de privataj institucioj aŭ individuoj, ĉu por bonfara celo ĉu por atingi sciencan aŭ teknologian helpon.

Klasado redakti

Laŭ la formo atingi la premion, oni povus klasigi ilin en Premioj de Sciencoj, Artoj, Sportaj, Civilaj Meritoj, Militaj, Lernejaj, Loterioj kaj similaj lotumadoj, kaj komercaj prilotoj. Sed kelkaj institucioj kiuj donas premiojn inkludas diversajn kategoriojn, kaj povas esti pri diferenca merito aŭ peno, tiele tiu ĉi klasado estas valida nur por la jena listo:

Premioj al meritoj redakti

 
Nobel-medalo

Artaj Premioj redakti

Registaraj redakti

 
Honora Legio

Premioj ĉe Interreto redakti

Vidu ankaŭ redakti