La Premio Hugo (angle Hugo Award) doniĝas ĉiujare por la plej bonaj sciencfikciajfantastaj verkoj, kies unua anglalingva eldonado okazis dum la antaŭa jaro, kaj por rilataj fakoj kiel la plej bona sciencfikcia artaĵo, la plej bona filmo, kaj la plej bona rilata libro. La kategorioj ŝanĝiĝas tra tempo, kiel la sciencfickia fako kreskas kaj ŝanĝiĝas. La gajnantojn elektas sciencfickiaj fervoruloj, kaj la premioj doniĝas ĉe la ĉiujara Monda Sciencfikcia Kunveno.

Premio Hugo
premiaro • literaturpremio • premio pri scienca fikcio
Branĉoj • Premio Hugo por la Plej Bona Romano
• Premio Hugo por la Plej Bona Romaneto
• Premio Hugo por la Plej Bona Novelego
• Premio Hugo por la Plej Bona Novelo
• Premio Hugo por la Plej Bona Rilata Verko
• Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
• Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma)
• Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Mallongforma)
• Premio Hugo por la Plej Bona Grafika Rakonto
• Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Artisto
• Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Revuo
• Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Redaktoro
• Premio Hugo por la Plej Bona Duonprofesia Revuo
• Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Revuo
• Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Verkisto
• Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Artisto
• Premio Hugo por la Plej Bona Aliforma Verko
• Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Elsendo vd
Nomita laŭ Hugo Gernsback
Organizanto World Science Fiction Society
Fondita en 1953
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premio estas nomata pro Hugo Gernsback, la fondanto de la pioniranta sciencfikcia revuo Amazing Stories ("Mirigaj Rakontoj").

La unua Monda Sciencfikcia Kunveno (Worldcon) okazis ĉe Novjorko, Usono, en 1939. Kvankam "plej bonaj" elektiĝis ĉe ĉiu kunvenoj, ne estis premioj ĝis la 11-a Worldcon (Filadelfio, Usono, 1953) kaj tiu okazo estis, tiutempe, intencata kiel unufoja. Tamen por la 13-a kongreso (Klevlando, Usono, 1955) oni decidis konstantigi la materiajn premiojn.

Simila premio estas la Premio Nebulozo. Kontraste al la Premio Hugo, la gajnantojn elektas verkistoj, ne fervoruloj.

Famaj premiitoj redakti

Kategorioj redakti

  • Plej bona Romano ( 40,000 vortoj aŭ pli)
  • La plej bona novelo (17,500 vortoj ĝis 39,999 vortoj)
  • La plej bona rakonto (7,500 vortoj ĝis 17,499 vortoj)
  • La plej bona noveleto (ĝis 7,499 vortoj)
  • Plej bona Drameca Adapto (de 1961 )
  • Plej bona Nefikcia Libro (aljuĝita de 1980 ĝis 1998 )
  • Plej bona Recenzolibro (ekde 1999 )
  • La plej bona serio
  • La plej bona fanrevuo
  • La plej admirita artisto
  • La plej admirita aŭtoro
  • La plej bona recenza revuo
  • La plej profesia artisto
  • La plej profesia redaktoro

Eksteraj ligiloj redakti