Ursula K. Le Guin

usona verkistino

Ursula Kroeber LE GUIN [kroŭber le gŭin][1] (naskiĝis la 21-an de oktobro 1929 en Berkeley, mortis la 22-an de januaro 2018 en Portlando, Oregono) estis usona verkistino. Plej fama pro ŝiaj sciencfikcio kaj fantasto, en formo de romanoj kaj rakontoj, ŝi ankaŭ verkis poezion, infanajn librojn kaj tezojn.

Ursula K. Le Guin
Persona informo
Ursula K. Le Guin
Naskonomo Ursula Kroeber
Naskiĝo 21-an de oktobro 1929 (1929-10-21)
en Berkeley, Kalifornio,  Usono
Morto 22-an de januaro 2018 (2018-01-22) (88-jaraĝa)
en Portlando, Oregono,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo nekonata valoro vd
Religio Taoismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko BerkeleyPortlando vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Kolumbio • Radcliffe College • Berkeley High School vd
Subskribo Ursula K. Le Guin
Familio
Patro Alfred Kroeber vd
Patrino Theodora Kroeber vd
Gefratoj Karl Kroeber vd
Edz(in)o Charles Le Guin vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo verkistoscenaristotradukisto • romanisto • poeto • aŭtoro • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • prozisto vd
Laborkampo beletro • sciencfikcio • fantasta literaturo • sciencfikcia literaturo vd
Aktiva dum 1960-aj jaroj– vd
Verkado
Verkoj Termaro ❦
La Maldekstra Mano de Mallumo ❦
La Senposedigitaj ❦
The Eye of the Heron ❦
Malafrena ❦
The Beginning Place ❦
Ĉiam Venanta Hejmen ❦
Annals of the Western Shore ❦
Lavinia ❦
Catwings ❦
The Language of the Night ❦
Dancing at the Edge of the World ❦
Steering the Craft ❦
La Nomo de Mondo estas Arbaro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante sociologion kaj antropologion. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de seksa identeco per la indiĝenoj en The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde vira aŭ ina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco.

Ŝia plej konata fantasto estas ŝiaj rakontoj pri la insulara mondo Earthsea ("Termaro"), kiun multaj recenzistoj komparis al la mondo de J.R.R. Tolkien. Tamen, ŝia fantasto pli temas pri la homa stato ol tiu de verkistoj kiel Tolkien.

Le Guin naskiĝis en Berkeley, Kalifornio, Usono, kiel filino de la antropologo Alfred L. Kroeber kaj la aŭtorino Theodora Kroeber (kiu interalie skribis Ishi in Two Worlds). Ursula edukiĝis je Radcliffe College kaj Columbia University, kaj dum studa jaro en Parizo ŝi renkontis kaj edzigis francan historiiston Charles Le Guin. Ili vivadis en Portlando, Oregono, kune kun siaj tri gefiloj.

Listo de verkoj redakti

Sciencfikcio redakti

  • The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo", 1969, gajnis tiujare la Premion Hugo kaj Premion Nebulozo)
  • The Lathe of Heaven ("La Tornilo de Ĉielo", 1971)
  • The Dispossessed ("La Senposedigitaj", 1974, gajnis Premion Nebulozo)
  • The Eye of the Heron ("La Okulo de Ardeo", 1983)
  • Always Coming Home ("Ĉiam Venanta Hejmen", 1985)

Fantasto redakti

Historia fikcio redakti

Rakontaroj redakti

  • The Wind's Twelve Quarters (1975)
  • Buffalo Gals, and Other Animal Presences (1987)
  • The Birthday of the World (2002)

Kritikismo redakti

  • Dancing at the Edge of the World ("Dancado ĉe la Bordo de la Mondo", 1992)

Referencoj redakti

  1. . How to Pronounce Me. Arkivita el la originalo je 6 marto 2014. Alirita 7 jan 2019. Arkivigite je 2013-08-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2022-08-04.

Eksteraj ligiloj redakti