Rakonto estas populara literatura ĝenro, konsistanta en la parolaskriba prezento de okazaĵo kun ĝiaj cirkonstancoj.

En la ĝenro fikcia prozo, rakonto malpli longas ol novelo kaj romano.

Apartaj specoj de rakontoj estas epika ĝenro, fabeloj, ferakontoj, bildrakontoj ktp.

En ĉiutaga senco "rakonto" estas konigo parole aŭ skribe okazintaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj.

En recenzo pri antologio de mikronoveloj Paulo S. Viana resumas la gravecon de rakontado por la homa vivo:

Citaĵo
 Unu el la plej karakterizaj inklinoj de la homo estas... rakontado. Ĝi estas parto de la homa historio. Oni preskaŭ rajtas diri, ke homoj ne vivas sen rakontado, ĉu pri veraj, ĉu pri fikciaj aferoj. Ŝajne, la perparola transdonado de spertoj al aliaj kunhomoj havas ian mensan funkcion. Ĉu ĝi helpas la ekvilibron de la mensa sano de la rakontanto? Ĉu ĝi helpas la rakontantojn, eĉ kiam temas pri fantaziaj rakontoj? Ĉu ankaŭ aŭskultantoj ricevas helpon por elteni la krudecon de la vivo en nia mondo? Fakto estas, ke dum jarmiloj la homoj rakontis siajn kaj aliulajn spertojn, en obseda ofteco: homoj ne vivas sen rakontado.[1] 

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri rakonto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Belaj rakontoj el trans la montoj. 
  •  
     Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. 
  •  
     Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan. 

ReferencojRedakti

  1. Paulo S. Viana, [http://esperantaretradio.blogspot.com/2021/06/mikrorakontoj-nova-literatura-genro.html "Mikrorakontoj: Nova literatura ĝenro?" en blogo esperanta retradio, kie eblas kaj legi kaj sonaŭskulti la tekston. Alirita la 9an de Junio 2021.
  2. Lernu