Prozo

formo de lingvo, skriba kaj parolanta stilo, kiu aplikas ordinaran gramatikan strukturon kaj naturan parolfluon, esence simila al ĉiutaga parolo aranĝita nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo

Prozo (latine prosa, greke πроза) estas resuma nomo de literaturaj verkoj aranĝitaj nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo, t.e. ne nur beletro senversa (normala rakontado), sed ankaŭ tekstoj instruaj, fakaj, retorikaj, dokumentaj, publicistaj, ĵurnalistaj aŭ beletraj, tiuj lastaj estas romanoj, noveloj, rakontoj, eseoj kaj aliaj[1]. Prozo estas verkita en natura lingvo kun uzado de flua sintakso. La difino de prozo estas iusence negativa, kiel tio, kio ne estas poezio. Prozo havas nek ritmon, nek metrikon, nek ripetadon, nek periodecon (rimo) male al poezio (Ducrot kaj Todorov, 1974). Tial ne estas facile analizi la diversajn specojn de prozo. Laŭ la celo de aŭtoro eblas plej facile distingi inter beletra kaj utileca prozoj; beletro esence sekvas artajn celojn similajn al tiuj de poezio, dum utileca prozo emfazas la enhavon de teksto kaj ĝian komunikadkapablon. Komunaĵoj de tiuj du kampoj povas okazi en propagando kaj varbado. Letero estas koncepto kiu povas kliniĝi al unu fako aŭ al la alia: kelkaj verkistoj kaj eĉ ne profesiaj verkistoj (normaluloj) povas iam verki leterojn kun iome literatureca stilo, kvankam sen belarta intenco; alifoje letero povas iĝi nur simple faka teksto kun abosolute nura komunikada intenco: komerca letero, invitletero ktp.

Busto de Tucidido, ĉe la Reĝa Ontaria Muzeo, Toronto.
Ksenofono, unu el unuaj prozistoj, en Grekio.
Statuo de Alfonso la 10-a la Saĝulo sur la ŝtuparo enireja al la Nacia Biblioteko, en Madrido (José Alcoverro, 1892). Li kreis en la 13a jarcento kortegon plena je intelektuloj, kie oni verkis gravajn prozajn tekstojn de diversaj fakoj (petrologio, ĉasado, juro ktp.) pro kio oni konsideras lin kreinto de la hispanlingva prozo.
La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo de Charles Dickens, unu el ĉefaj prozistoj en angla lingvo.

Pro la kontraŭeco de prozo al poezio la adjektivo "proza" akiris la kromsignifon "senpoezia", "ordinara" kaj foje kun negativaj konotacioj kaj eĉ signifoj. En la antikva kaj mezepoka tempoj oni ne diferencigis inter beletra kaj faka stilo, sed ankaŭ nun kelkaj ĝenroj staras sur la dislimo de beletro kaj ĵurnalismo. Spite la humoran konfuzon de Sro. Jourdan en Le Bourgeois gentilhomme de Molière (vidu sube) oni ne konfuzu prozon kun parola lingvo, ĉar tiu ne estas konstruita laŭ racia kaj intenca manipulado. Tiele laŭ kelkaj fakuloj frazoj, kiaj "La libro estas surtable" aŭ "Nun multe pluvas" ne estus prozo, sed nur parola lingvaĵo.

Dum estas kritika polemikaro pri la konstruado de prozo, ties simpleco kaj izole difinita strukturo kondukis al ties adopto por uzado en majoritato de parolita dialogo, fakta diskursaro kaj en kaj pritema kaj fikcia verkado. Ĝi tiele estas komune uzata, por ekzemplo, en literaturo, gazetaro, ĵurnalismo ĝenerale, enciklopedioj, radio, kino, historio, filozofio, juro kaj multaj aliaj formoj de komunikado.

Klasado de prozo redakti

Kiel menciite ekzistas baza disdivido inter arta (ĉefe neutilcela) kaj utila prozo (sen klara belarta intenco sed ofte kun zorgitaj strukturo kaj vortotrezoro).

Arta prozo redakti

La arta prozo estas enhave komparebla al poezio; pliparte ĝi estas literatura, kaj ĝia klasado sekvas tiun de literaturo. Oni distingas diversajn ĝenrojn laŭ la aliro, aŭtoraj motivoj, longo de la verko kaj laŭ aliaj kriteroj. Ĉefa ĝenro estus diversaj tipoj de rakontaro, nome romano, novelo rakonto ktp. Eĉ transkribado de parola rakonto povas oĝi prozo, ekzmeple popola fabelo, ferakonto, anekdoto, ŝerco ktp. Iom pli proksimaj al la utila prozo povas esti eseoj, leteroj, ktp.

Utila prozo redakti

La kampoj de la utila prozo estas multaj, kaj analizi ilian strukturon egalus al filozofia disdivido de la fakoj de la homa scio. Tamen ekzistas kelkaj, kiuj evoluigis, almenaŭ en iuj lingvoj, apartan prozan faklingvon. Parte ĝi difiniĝas nur per sia vortotrezoro, sed parte ankaŭ per frazostrukturo kaj esprimmaniero. Tiaj fenomenoj povas esti konsiderataj kiel sociolektoj. Ekzemploj estas:

  • la jurista faklingvo, kiu pro la deziro eviti lingvistikajn miskomprenojn (kaj foje eĉ limigi la alireblecojn al nefakuloj) evoluigis apartajn esprimmanierojn kaj vortotrezorojn;
  • religia lingvaĵo de diversaj konfesoj, foje kun svagaj limoj kun la poezio, ekzemple en preĝoj;
  • la reklama lingvo, kiu laŭ neceso preferas persvadon al konvinkado kaj adaptas siajn stilrimedojn al tiu celo, do turnas sin ofte al artaj rimedoj:
  • faklingvoj de profesioj aŭ sociaj grupoj, kiuj per specialaj terminologio, sed ankaŭ frazeologio celas distingiĝi disde la cetera mondo.

Historio redakti

Hebrea prozo redakti

 
Kompleta serio de la Babilonia Talmudo.

La plej konata verko de la hebrea literaturo estas la Biblio. Ĝi konsistas el nombro da libroj, do ne temas pri ununura verko aŭ libro, sed pri libraro. Plej parto de tiuj libroj estas rakontaj, do tute prozaj, sed kelkaj estas poeziaj kiel Psalmoj ktp. La kvin libroj de Moseo celas la leĝon de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo fare de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La skriboj de la profetoj estas libroj per kiuj la profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de la jaroj -1100 al -600. La Skriboj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp. Estas diversaj konsideroj pri la lastaj libroj de la Biblio. La evangelioj ne estis parto de la hebrea prozo, ĉar ili estis verkitaj en la greka lingvo.

Greka prozo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Greka literaturo.
 
Busto de Herodoto el la romia epoko (Muzeo de la antikva Agoro de Ateno); eble la unua mencienda prozisto.

La deveno de prozo originas el Jonio en la 6-a jarcento a.K., unue por rakonta prozo por priskribi lokojn, kutimojn aŭ fadeni rakontojn, per lingvaĵo pli raciisma, diferenca el tiu de liriko. Tamen, ties ĉefa disvolviĝo okazis en Ateno dum la jarcentoj 5-a kaj 4-a a.K.[2]

Por la unua fojo oni disponis de lingva instrumento kapabla servi al la abstrakta pensaro.

La ĉefaj aŭtoroj de la greka historiografio en prozo estas la jenaj:

  • Herodoto, per rakonta prozo inspirita en la Iliado;
  • Tucidido, per scienca prozo, rakontante kaj argumentante siatempajn faktojn kaj klopodante senpartiecon;
  • Ksenofono, per sia verko Helenika, kiu sekvas la verkon de la antaŭe menciita, sed verkas ne senpartiece favore de la spartanoj.

Alia opinio redakti

Laŭ la unuaj du frazoj de la verko de Isaac Newton nome The Chronology of Ancient Kingdoms,

 
 La grekaj antikvaĵoj estas plenaj je poezia fikcio, ĉar la grekoj verkis neniom en prozo, antaŭ la konkero de Azio fare de Kiro la Persa. Poste Ferecido Scirio kaj Kadmo Mileta enkondukis la verkadon en prozo. 

Ferecido estis aŭtoro de kosmogonio. Ĝi formis ponton inter la mita pensaro de Heziodo kaj antaŭsokrataj filozofoj. Lia verko perdiĝis, sed ĝi survivis en la Helenisma Epoko kaj oni konas parton de ties enhavo nerekte. Ferecido estas konata kiel unua verkisto kiu komunikis filozofiajn meditojn en prozo. Kadmo de Mileto estis laŭ kelkaj antikvaj fakuloj, la plej antikva el logografi aŭ antikvaj historiistoj antaŭ Herodoto.

Latinlingva prozo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Latinlingva literaturo.
 
Opera omnia de Cicerono, eldono de 1566.

La romia kulturo fakte estas iel sekvo de la helena kulturo. De la antaŭklasika epoko menciindas Katono la Maljuna. Lia plej konata verko "De agri cultura" (Pri agrikulturo), kiu ekestis proksimume dum la jaro 150 antaŭ Kristo, estas la plej aĝa komplete konserviĝinta proza verko en la latina lingvo; temas pri enkonduko en la agrikulturon, respektis la tradiciojn kaj idealojn de la malnova itala agrikulturo, sed ankaŭ fokusis ekonomiecon kaj profitecon. Li verkis aliajn verkojn pro historio, politiko ktp.

De la klasika periodo elstaris Julio Cezaro, Cicerono, Varono kaj Vitruvio. Julio Cezaro, kies plej konataj verkoj estas fakte kronikoj de la militoj kiuj okazis dum sia regado nome De bello Gallico, pri la militoj en Gaŭlio, kaj De bello civili pri lia milito kontraŭ Pompeo kaj la Senato; tiu kovras la okazaĵojn de 49-48 a.K. el tuj antaŭ la invado fare de Cezaro de Italio sekve de la malvenko de Pompeo en la Batalo de Farsalo kaj foriro al Egipto kun Cezaro persekutanta. Ĝi finiĝas kun la murdo de Pompeo, kaj la klopodoj de Cezaro por peri inter rivalaj postuloj al la Egipta trono, kaj la komenco de la Aleksandria Milito.

Cicerono, ĝenerale konsiderata la plej granda latina proza stilisto, estas aparte fama pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilino. Sume estis kvar: du al la senato, kaj du al la popolo. Oni ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Varono abunde verkis, sed liaj verkoj ne konserviĝis, kvankam oni konas la enhavon pro aludoj fare de aliaj verkistoj; konserviĝis al ni nur unu verko kompleta: Pri kampara laboro. Laŭforme ĝi estas dialogo, same kiel la famaj verkoj de Platono kaj kiel la filozofiaj verkoj de Cicerono.

Varono verkis ĝin okdekjaraĝa. Vitruvio verkis inter 25-23 a.K. deklibran verkon kun titolo "De architectura" (Pri Arkitekturo). La unuaj sep volumoj okupiĝas pri la konstruado, la 8-a pri la akvoprovizado, kanaloj, akveduktoj, la 9-a pri la tempomezuro (sunhorloĝoj, akvo-horloĝoj), la 10-a pri maŝinoj, inkluzive militistaj. En tiu epoko estis ankaŭ historiistoj kiel Salustio, Tito Livio kaj Neposo.

 
Busto de Kvintiliano en la Katedralo de Ulm. Li verkis pri retoriko kaj grek-romia literaturo.

De la arĝenta periodo menciindas Petronio, Plinio, Kvintiliano, Plinio la Juna, Aŭlo Gelio kaj Apuleo. Oni kredas ke Petronio verkis komikan romanon, nome la Satirikono pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. La teksto estas multe perdita: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio. Plinio la Maljuna konatiĝis al la posteula mondo per sia verko Naturalis historia ("naturhistorio"). Ĝi estas speco de 37-voluma enciklopedio, dediĉita al Tito, kaj resumas la natursciencan scion de la epoko. Plinio ĝisvivis la publikigon de la unuaj dek volumoj (per mana kopiado); la ceteraĵo estis publikigita nur post lia morto. La malfrua verko de Kvintiliano nome Institutio oratoria en 12 volumoj lernigas sisteme ĉiujn facetojn de retoriko kaj estas samtempe ĝenerale edukada verko. La verko certe sukcesis ankaŭ pro la multo da personaj travivaĵoj de sia verkisto. Ĝia efiko super humanistoj ne estas trotaksebla. Ĝi ankaŭ estas la fundamento de la ankoraŭ gis la 20-a jarcento floranta ciceronismo. La 10-a libro de tiu ĉi verko donas superrigardon pri la helena kaj la romia literaturoj kun karakterizado ekvilibrata kaj sprita kritikemo.

La ĉefa verko de Plinio la Juna estis kolekto da 247 leteroj, dividita al 10 libroj, kiujn li skribis inter 96 kaj 109. La leteroj ne estas fikciaj, sed vere senditaj, frukto de korespondado kun amikoj kaj kolegoj, foje skribitaj je specialaj okazoj (notoj, rekomendoj), pro sociaj kaŭzoj (invitoj, opiniinterŝanĝoj) aŭ pro priskribo de eventoj (famegas lia kroniko de la eruptiĝo de Vezuvo en 79, kiu mortigis lian onklon). En 159 estis publikigitaj la Noctes Atticae (eldiru: noktes Átiĉe) de Aŭlo Gelio, verko en dudek libroj, konserviĝinta preskaŭ integra, en kiu la aŭtoro paradas per vasta sciaro en la plej diversaj kampoj: el la latina retoriko ĝis medicino praktikata en Romo, filozofio, literatura kritiko, sciencoj, arkeologio kaj romia juro. En ĝi Gelio citas epizodojn eltiritajn el sia loĝado en Atiko, el kiu la titolo de la verko, danke al kiuj eblas rekonstrui, almenaŭ parte, lian travivadon.

 
Suetonio.

La plej konata verko de Apuleo estas "La ora azeno", prozaĵo en 11 libroj kiun komence li nomis "Metamorfozoj". Ĝi estas la aventuroj de junulo Lucio, kiu estis transformita per magio en azenon kaj kiu nur reiĝis al homa formo per interveno de Izisa, al kies servo li konsakriĝis. La epizodo plej grava de tiu verko, la nura romanco el Antikveco kiu alvenis al nia erao, estas la bela fabelo pri Eroso kaj Psiĥa, kiun oni eblas interpreti kiel alegorion je mistika unio. Historiistoj de tiu epoko estis Tacito kaj Suetonio, kiu verkis pri la historio de la Cezaroj.

Post la Falo de la Romia Imperio en Okcidento, la latina lingvo plue estis uzata laŭlonge de jarcentoj kiel ununura lingvo skribita ĝis la 9-a jarcento. En juro, liturgio de la katolika eklezio, en lernolibroj, la nura uzata lingvo estis latino; sed ĉiam latino tre zorgita kvankam samtempe iom influita de la parolaj lingvoj. Inter kristanaj verkistoj menciindas Aŭgusteno de Hipono, Boecio, Paolino el Nola, Prudencio, Sidonjo Apolinaro kaj Sulpicio Severo. Inter nekristanaj verkistoj menciindas Amiano Marĉelino, Aŭsonio, Klaŭdiano kaj Makrobio inter aliaj.

Azia prozo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉinlingva literaturo.

Pri ĉina prozo en Dinastio Jin aperis "Romano pri la Tri Regnoj", "Ĉe akvorando" kaj "Pilgrimo al la okcidento"; en Ming Dinastio (1368-1644) Feng Menglong kolektis rakontojn kaj verkis "Parabola novelaro"; en Qing Dinastio (1665-1911) aperis "Ruĝdoma sonĝo" de Cao Xueqin kaj Gao E kaj "Mirrakontoj de Liaozhai" de Pu Songling pri "fantomoj, feoj, spiritoj de vulpoj kaj aliaj bestoj" por eviti politikan subpremadon.[3]

 
Paĝo de la "Jimao manuskripto" (unu el la versioj de la Ruĝdoma sonĝo), 1759.[4]

La romano Ruĝdoma Sonĝo atingis kulminon de la realismaj klasikaj romanoj de Ĉinio kaj samtempe estas rigardata kiel perlo en la trezorejo de la monda literaturo. La verko estis ege studita, tiom ke "Ruĝologio" estas termino por la studfako dediĉita ekskluzive al tiu verko.[5] Ĝi enhavas ene de siaj paĝoj montrojn de ĉiuj el la plej gravaj modoj kaj ĝenroj de la ĉina literatura tradicio.[6] La rakonto temas pri riĉa sed malpligraviĝanta familio, la domo Jia, kiu okupas du grandajn konstruaĵojn en la ĉefurbo. La ĉefaj roluloj estas la potenca patriarkino Avino Jia, la eksterordinara nepo Jia Baoyu (賈寶玉) kaj liaj du kuzinoj, la socie graca sed interne avara Xue Baochai (薛寶釵) kaj la koleriĝema sed fidinda Lin Daiyu (林黛玉). Fakte, estus pli ĝuste diri ke la ĉefa rolulo estas kolektive la tuta familio mem: ĝiaj multaj anoj, iliaj servistoj, iliaj devoj kaj atendoj, kaj la elvolviĝanta sorto de ĉiu.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hindia literaturo.

La Hindia literaturo eble estas pli antikva, sed ties fruaj verkoj estis parole disvastigitaj per-verse, nome la Vedoj (himnoj), Ramajano kaj Mahabarato (eposoj). Nur postaj juraj klarigoj estis prozaj, kiel Darmoŝastro (sanskrite, dharmaśāstra aŭ धर्मशास्त्र) kiu estas la klera tradicio (ŝastro) pri religiaj kaj juraj devoj (darmo) en la hinduismo. Ofte, oni celas per tiu vorto la tekstojn de tiu ĉi tradicio, la plej fama el kiuj estas la Leĝoj de Manu. La teksta historio de tiu ĉi tradicio, tamen, komencis ĉ. la 3a aŭ 2a jarcento a.K. kun la Darmosutroj, kiuj konsistas el mallongaj, interligitaj prozdeklaroj.[7] La kvar Darmosutroj fokusas al ritoj kaj aliaj religiaj devoj de ortodoksa bramano, t.e. bramano, kiu observas la vedajn ritojn.

Arablingva prozo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arablingva literaturo.
 
Korano estas la ĉefa literatura fonto de la arabaj kulturo kaj literaturo..

La arablingva literaturo aperis en la 6-a jarcento, sed el fruaj epokoj antaŭaj al Korano, de la 6-a jarcento oni konservis nur malmutajn fragmentojn. Korano estas la ĉefa literatura fonto de la arabaj kulturo kaj literaturo. La skribaĵoj post komenco de alveno de Mohamedo estis jam multe influita per reguloj de Korano, ankaŭ skribita jam en la 9-a jarcento de laŭtvoĉa komunikado. Inter gravaj filozofoj kiel Aviceno kaj Ibn-Ruŝd plej granda verkisto estis filozofo Ibn Arabi. Egan popularecon de araba literaturo donis al ĝi Mil kaj unu noktoj, kiuj estis ĉefa inspiro por eŭropaj verkistoj kiel Jan PotockiDaniel Defoe. Tamen pri verko disvastigita el pers-araba tradicio. Aliaj gravaj prozistoj estis la geografo Muhammad al-Idrisi, Ibn Tufail (ankaŭ filozofo), Ibn al-Nafis kaj Al-Maari.

Al-Nahda (en araba: النهضة, al-Nahḍa), «Renaskiĝo» aŭ «Araba vekiĝo», estis termino uzata por aludi al renaskiĝo de la arabaj literaturo kaj pensaro sub la influo de Okcidento, dum la dua duono de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento. Tiu movado ekis en Egiptio, Libano kaj Sirio kaj poste etendiĝis al aliaj arabaj landoj. Inter modernaj verkistoj aparte elstaris Nagib Mahfuz, (1911-2006) Nobel-Premio de Literaturo (1988), fama pro sia Kaira trilogio.

Eŭropa prozo redakti

Kvankam jam en malfrua Mezepoko aperis prozaĵoj en diversaj lingvoj en Eŭropo, estis en Renesanco kie ja gravis forta movado de kultura disvastigo en naciaj lingvoj, jam for el la iama latinlingva monopolo. Grava areo tiukadre estis la urboj de la norda duono de Italio, ĉefe rilate al la kreado de universitatoj. En itala lingvo elstaris verkistoj kiel Marko Polo, Bocaccio, Giovanni Villani, Baldassare Castiglione kaj Makiavelo. En Hispanio jam antaŭ la Renesanco elstaris la proza laboro de la teamo de Alfonso la 10-a ĉefe pri juro, la rakontoj de El conde Lucanor de Don Juan Manuel (fakte de araba inspiro, inter aliaj) kaj ĉefa verko La Celestina. Jam en la Hispana Ora Jarcento menciendas El Lazarillo de Tormes kaj verkoj de Miguel de Cervantes inter multaj aliaj. En kataluna lingvo menciidas Ramon Lullo (ankaŭ kun araba influo), Ramon Muntaner kaj ĉefe Joanot Martorell.

Inter francaj prozistoj elstaris Rabelais, Jean Bodin, Montaigne, Blaise Pascal kaj Voltaire. Ankaŭ aliaj lingvoj kiel la angla (Chaucer, Jonathan Swift, David Hume, Adam Smith, Thomas Paine, Charles Dickens, Charles Darwin kaj John Ruskin), germana, nordiaj ktp., spertis disvolvigon de siaj prozoj, kadre de la propraj naciaj literaturoj. En la 18-a jarcento en praktike preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj, la spirito de la Klerismo plifortigis la gravon de la prozo, ĉefe antaŭ la poezio kaj eĉ ĝenerale antaŭ la fikcia literaturo. La franca Enciklopedio (france Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers) estis majstroverko de la tiama prozo. La disvolvigo de la realisma romano (ĉefe en franca kaj angla) etendiĝis tra la tuta Eŭropo kaj altiris al la grava prozo literaturaĵojn en rusa lingvo (Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, Ivan Turgenev, Anton Ĉeĥov) kaj en aliaj.

Strukturo redakti

 
Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio. Tie oni liveras al moderna konsumanto ampleksan gamon de prozo.

Al prozo mankas la pli formala metrika strukturo de verso kiu preskaŭ ĉiam troviĝas ĉe tradicia poezio. Poeziaĵoj kutime enhavas skemojn de metriko kaj/aŭ rimo. Prozo, anstataŭe, enhavas kompletajn, gramatikajn frazojn, kiuj poste konstituas paragrafojn kaj preteratentas estetikan allogon. Kelkaj verkoj de prozo enhavas restojn de metrika strukturo aŭ versigo kaj intenca mikso de ambaŭ literaturaj formatoj estas konata kiel proza poezio. Verso estas konsiderata kiel pli sistemeca aŭ formuleca, dum prozo estas plej pripensa el ordinara (ofte konversa) parolaro. Tiurilate, Samuel Taylor Coleridge humore postulis, ke novaj poetoj ekkonu la "difinojn de prozo kaj poezio; tio estas, prozo,—vortoj en sia plej bona ordo; poezio,—plej bonaj vortoj en sia plej bona ordo."[8] En la verko de Molière nome Le Bourgeois gentilhomme (La Nobela Burĝo), Monsieur Jourdain petas ion verkita nek en verso nek en prozo. Filozofa majstro respondis ke "ne estas alia vojo por esprimiĝi ol per prozo aŭ verso," pro la simpla tialo ke "ĉio ke ne estas prozo estas verso, kaj ĉio kio ne estas verso estas prozo."[9] La senklera burĝo s-ro Jourdain ekscias, ke ordinara parolado estas proza, kaj ekkonscias, ke dum kvardek jaroj li eldiris prozon sen scii tion.

Ĝenroj de prozo redakti

Kvankam la koncepto de ĝenro difinas la enhavon de verko pli ol ties formo, la plej granda parto de la ĝenroj gravitas ĉirkaŭ la poezia esprimmaniero (poemoj, teatraĵoj) kaj la prozo. Tamen, tiu divido ne devas esti atentita laŭvorte, ĉar estas multaj ekzemploj en kiuj verkoj de diversaj ĝenroj estis verkitaj laŭ formoj maloftaj por ili. Kelkaj ekzemploj estas la romanoj kaj noveloj de rusaj poetoj verkitaj verse: nome "La grafo Nulin", "Domo en Kolomna", "Eŭgeno Onegin", inter aliaj verkoj de Puŝkin, "La trezoristo" kaj "Saŝka" de Lermontov. Krome, estas ĝenroj kiuj estas skribitaj samofte en prozo kaj en verso (fabelo). Ĉiuokaze la literaturaj ĝenroj tradicie klasitaj kiel prozo estas la biografio, la manifesto, la rakonto, la eseo, la novelo, la romano, la parabolo, la eposo, ktp.

Biografio redakti

 
Kovrilpaĝo de la unua traduko de "El general en su laberinto" al la angla lingvo. Temas pri biografia romano, aŭ romanigita biografio.

Biografio estas eseo kiu rakontas la vivon kaj la aktivecojn de persono. Ĝi estas ĝenro de prozo kiu temas pri historio, sed ankaŭ estas samtempe kaj arteca kaj scienca. La moderna biografio montras ankaŭ la historiajn, naciajn kaj sociajn cirkonstancojn, la psikologian tipon de la personeco, ties rilatojn de kaŭzo kaj efiko kun la socikultura etoso ktp. La vidpunkto de la biografiisto povas gami el subjektiveco ĝis intencita objektiveco; en tiu lasta okazo la figuro, la opinioj de la aŭtoro povas preskaŭ malaperi aŭ eĉ malaperi entute. Subjektivaj biografiistoj povas gami el propagando, ekzemple ĉe ŝtatestroj, politikistoj, gravuloj ktp., ĝis malferma kritiko, ekzemple por biografio de Hitlero ktp. Ĉiuokaze en subjektivaj biografioj la graveco de la aŭtoro povas el literatura vidpunkto egaliĝi al tiu de la biografiito aŭ eĉ superi ĝin; ekzemple ĉe "El general en su laberinto" de Gabriel García Márquez pri Simón Bolívar, kiu estas duone romano kaj duone biografio.

Manifesto redakti

Manifesto estas programa deklaro kun formo de prozo rilata kun ĝnerale la estetikaj principoj de difinita literatura movado, tendenco, skolo, grupo. La termino disvastiĝis en la 19-a jarcento, kun sufiĉe ampleksa signifo, pro kio ĝi estas celo de debato kaj aplikebla al etenda gama de literaturaj fenomenoj - ekde detalaj deklaroj ĝis seriozaj verkoj kiel traktaĵoj, artikoloj kaj prefacoj. En kelkaj okazoj, la estetikaj diskursoj de verkistoj kaj literaturkritikistoj havas karakteron de literaturaj manifestoj, kun rekta efiko sur la historia kaj literatura procezoj, kvankam kelkaj deklaroj kun formo de manifesto rezultas efemeraj kaj kun malgranda efiko. Foje, la literaturaj manifestoj kaj la reala enhavo de la literatura skolo ne koincidas. Ĝenerale, la manifestoj reprezentas apartan rezulton de socia vivo, kiu respegulas kaj la estetikajn esplorojn kaj la procezon de formado de nova literaturo.[10] Aparta tipo estas la manifestoj de politikaj karakteroj, kiel Komunista manifesto de Karlo Markso, kiu atingas specialan starecon pere de estonta politika rezulto.[11][12][13][14]

Eseo redakti

 
Originala manuskripto de laEssais, Eseoj, de Michel de Montaigne.

Eseo estas speco de aparta formo de literaturo sed kun nuancoj al manko de literatureco, nome de fikcio, kiu diferenciĝas de alia proza formo, nome la rakonto, pro manko de ununura konflikta intrigo, kio fakte solviĝas rapide kaj en la granda disvolvigo de priskribo kaj pripensado. Ambaŭ diferencoj dependas de la precizecoj de la karakteroj de la eseo. Ĝi ne tuŝas la problemojn de la formado de la karaktero de personeco en intrigo kaj konfliktoj kun la socia medio, sed fakte la problemojn de la socio kaj de la medio. La eseo povas esti enkadrita en la scienca verkaro, en literaturo aŭ en ĵurnalismo.[15][16] La eseo estas for de la literaturo pro sia enhavo, sed uzas rimedojn proprajn de literaturo, kiel esprimrimedoj, zorgita lingvaĵo, ekzemploj, primeditado ktp. Oni konsideras kreinto de la ĝenro la francan Michel de Montaigne, kies ĉefa verko titoliĝis fakte Essais, Eseoj, kaj faris fortan influon ekzemple en la franca kaj angla literaturo.[17]

Rakonto kaj novelo redakti

Estas tri terminoj kiuj referencas similajn ĝenrojn inter kiuj estas malgrandaj diferencojn, inter kiuj la etendo. "Historio" estas verko de eposa prozo, proksima al la romano, kiu tendencas al kohera prezentado de la intrigo, limigita al minimumo de intrigaj epizodoj. Ĝi diferenciĝas de la romano pro malpli granda kompleteco kaj amplekseco de la bildoj de la ĉiutaga vivo, la kutimoj ktp.[18] Ĝi ne postulas precizan longon kaj okupas lokon intermezan inter romano unuflanke kaj rakonto, aliflanke. Grava fonto ekzemple de antikvaj rusaj "rakontoj" estas la kronikoj. En la antikva rusa literaturo oni nomis "historio" ajnan rakonton pri realaj okazaĵoj, kies fidindeco kaj reala signifo ne levis dubojn inter samtempuloj. La intrigo de klasika rakonto, kies trajtoj venis al la realisma literaturo de la dua duono de la 19-a jarcento, kutime centriĝas en la bildo de la protagonisto, kies personeco kaj destino estas montrata per la malmultaj faktoj en kiuj tiu estas rekte enkondukita.

Historio kaj rakonto estas similaj terminoj, dum rakonto tre ofte amplekse gamas inter transkriboj de parolaj historioj, pli prilaboritaj strukturoj, kaj eĉ mikrorakontoj kiuj povas estis tiom malgrandaj kiom nur je unu alineo, unu frazo ktp. Novelo estus iom pli ambicia verkotipo, kun disvolvigo de roluloj kaj intrigo, iom pli ol rakonto, sed malpli ol romanoj. En normala libro plej ofte oni eldonas kune kelkajn novelojn, sed nur unu romanon.

En rakontoj kaj noveloj subintrigoj de la historio, diference de la romano ĝenerale mankas, kaj estas malgrandaj kaj la tempo kaj la spaco. La nombro de roluloj de rakonto ĝenerale estas pli malgranda ol ĉe la novelo, kaj ankaŭ la klara distingo inter protagonistoj kaj duarangaj roluloj de la rakonto, kiu estas karaktero de la romano, mankas aŭ tiu distingo estas banala por la disvolvigo de la agado. La intrigo de realisma historio, kaj foje de rakonto estas limigita al paso de unu tago, tiel ke la rakontisto observas la socian realon kiel aktuala realo. Foje, la propra aŭtoro mem karakterizis la saman verkon en diferencaj kategorioj de ĝeneo.

Romano redakti

 
Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez estas unu el la plej famkonataj romanoj de la 20-a jarcento.

Estas multaj la diferencoj kiuj markas la romanon. Ekzemple pri tempo kaj spaco; vidu ekzemple Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez kaj Le Tour du monde en quatre-vingts jours de Jules Verne. Romano estas literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj. Romano estas moderna formo de eposo, sed distinge de popola eposo, kie persono kaj popolanimo estas neapartigeblaj, la romano priskribas la vivon de persono kaj socian vivon kiel sendependajn realaĵojn. Plej ofte la romano utiligas du ingrediencojn: rolulo kaj medio, ekzemple Don Kiĥoto de la Manĉo, Robinsono kaj lia insulo ktp.

Romanoj povas esti: biografiaj, aventuraj, detektivaj, hororaj, sciencfikciaj. Romano estas literatura verko en prozo en kiu oni rakontas fikcian agadon ĉu tute ĉu parte kies celo estas okazigi estetikan plezuron al la legantoj per priskribo de interesaj okazaĵoj aŭ epizodoj, krom de roluloj, pasioj kaj kutimoj.

Parabolo redakti

Parabolo estas rakonto en verso aŭ prozo en didaktika kaj alegoria formo. La realo de la parabolo montriĝas ekster la kronologiaj kaj teritoriaj cirkonstancoj, sen specifi la precizajn nomojn de la roluloj. La parabolo inkludas necese klarigon de la alegorio por ke la leganto povu kompreni la signifon de la alegorio. Spite la similecon kun la fablo, la parabolo estas ĝenerala homa ĝeneraligo, foje sen atenti al apartaj demandoj. Parabolo povas esti konsiderata ankaŭ epikeca ĝenro: malgranda rakonta verko de pedagogia karaktero, kiu enhavas ĉu religian (ekzemple en Evangelioj) ĉu moralan en alegoria formo. La ĉefa fonto de strukturoj de paraboloj en la eŭropa literaturo estas la Nova Testamento.[19]

Tipoj redakti

Estas multaj tipoj de prozo, kiaj nefikcia prozo, heroa prozo, proza poeziaĵo, polifonia prozo, aliteracia prozo, proza fikcio kaj vilaĝa prozo en rusa literaturo.[20] Proza poeziaĵo estas kompono en prozo kiu havas iome el la kvalitoj de poeziaĵo.[21]

Prozmetro estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo kaj verso.

Famaj prozistoj redakti

 
Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887) nome unu el plej gravaj prozistoj en rusa lingvo.

Prozo en Esperanto redakti

 
Titolpaĝo de Unua Libro, en kiu aperas nur du vortoj en Esperanto: "por Rusoj".

La unua publikaĵo pri Esperanto estis la lernolibro Unua Libro, sed fakte ne en Esperanto mem, sed en rusa, pola, franca kaj germana (1887).[22] Sekvis tradukoj en aliaj lingvoj kun modifoj.[22] Ĉiuokaze en tiu libro jam aperis montraĵoj de prozo en Esperanto, nome po tri specimenojn prozajn kaj po tri poeziajn:

  • Patro nia, la fama kristana preĝo, malgraŭ tio, ke Zamenhof estis judo.
  • El la Biblio. Tio estas traduko de Genezo 1.1–10a.
  • Letero, modelo de korespondaĵo. La letero temas pri varbado de amikoj al la Esperanta movado.
  • Mia penso, originala poeziaĵo.
  • El Heine’, traduko de la germanlingva poeziaĵo "Mir träumte von einem Königskind" de Heinrich Heine el la Libro de Kantoj (Buch der Lieder).
  • Ho, mia kor', originala poeziaĵo.
  • Krome aperis en la libro ankaŭ promeso sendota al Zamenhof mem pri lernado de la lingvo.[22]
 
Jozefo Wasniewski.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta literaturo.

En la 1890-aj jaroj jam aperis la unuaj prozoj, samtempe kun tradukoj. Ekzemple la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de Esperantistoj (V. Stankiević), En la Brikejo (Józef Waśniewski), kaj Du Mirrakontoj (Otto W. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj esperantistoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La Esperantisto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.

La unua Universala Kongreso en Bulonjo (1905) donis gravan antaŭenpuŝon al la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (D. de Rothau), Urso - En Montoj (Henri Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo). Al franca kuracisto, doktoro Henri Vallienne, ŝuldiĝas la unua originala esperantlingva romano, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu li? en kiu li okupiĝis pri la tortureco de identeco kaj kontrasta adulteco. Ambaŭ romanoj estas gravegaj por la esperanta karaktero de la literaturo. Lingvan neperfektecon de Vallienne oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke li estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.

Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de Heinrich August Luyken, Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo: ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en siaj literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant Tri Angloj Alilande, kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵoj de Ro. Ŝo..

Laŭlonge de la 20-a jarcento multiĝis la publikaĵoj kaj de originalaj prozoj (ĉefe rakontoj kaj romanoj), kaj tradukoj.

Prozistoj redakti

 
Tibor Sekelj en 1952

Notindaj prozstilaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (eo) Jan Werner, Respondaj klarigoj, La Gazeto, n-ro 170, p. 23, la 15-an de februaro 2014.
  2. Greka literaturo en CNICE.
  3. Laŭlum, Ĉina klasika beletro en Esperanto, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 748-760.
  4. Yu, Anthony C.. (2001) Rereading the Stone: Desire and the Making of Fiction in Dream of the Red Chamber. Princeton University Press, p. 9. ISBN 0-691-09013-0.
  5. Jonathan Spence, The Search for Modern China (New York: Norton, 1990), 106–110.
  6. Plaks, Andrew H. (2015). Archetype and Allegory in the Dream of the Red Chamber. p. 11.
  7. Olivelle, Patrick. 1999. Dharmasūtras: The Law Codes of Āpastamba, Gautama, Baudhāyana, and Vāsiṣṭha. New York: Oxford UP. p. xxiii.
  8. Webster's Unabridged Dictionary (1913). University of Chicago reconstruction.. Alirita 2010-01-31. Arkivigite je 2012-07-10 per Archive.today
  9. Le Bourgeois Gentilhomme. angla traduko alirebla per Projekto Gutenberg. Alirita 2010-01-31.
  10. M. Eichenholtz (1925) «Manifiestos (artístico-literarios)». Enciclopedia Literaria: Dictionary of Literary Terms// duvoluma (M.; L.: L. D. Frenkel Publisher).
  11. Frederick Engels, "Principles of Communism" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 6 (International Publishers, New York, 1976) pp. 341–57.
  12. Karl Marx kaj Frederick Engels, "The Communist Manifesto" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 6, pp. 477–519.
  13. Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, en la tradukoj de Detlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder [1933]) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 289 p., ISBN 978-2-918300-45-8 ( = MAS-libro 52).
  14. Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, kun enkonduko de Eric Hobsbawm, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2015, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-015-2 (= MAS-libro 100).
  15. Ensayo // Gran diccionario enciclopédico / A.M. Prokhorov . - 1.ª ed. - M .: Gran enciclopedia rusa, 1991. - ISBN 5-85270-160-2 .
  16. "Ensayo", Diccionario de términos literarios. eld. S.P. Belokurova. M., 2005
  17. Bloom, Harold (1995). The Western Canon. Riverhead Books. ISBN 978-1573225144.
  18. The Story // Pequeño diccionario enciclopédico de Brockhaus y Efron: 4 voluma - Sankta Peterburgo, 1907-1909.
  19. Diccionario de términos literarios. eld. S.P. Belokurova. M., 2005
  20. Prose. Britannica.com. Alirita 2012-05-27.
  21. Prose poem. Merriam-Webster. Alirita 2012-05-27.
  22. 22,0 22,1 22,2 Pongamos que hablo de Madrid (Zamenhof, 1887) En Esperantaj Bitoj. Alirita la 27an de Oktobro 2022.

Eksteraj ligiloj redakti