Guy de Maupassant

Franca verkisto

Guy DE MAUPASSANT (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1850 en la Château de Miromesnil (Kastelo Miromesnil) en la komunumo Tourville-sur-Arques, situanta en departemento Seine-Maritime, regiono Normandio Fécamp; mortis la 6-an de julio 1893) estis franca verkisto, aŭtoro de romanoj kaj fabeloj.

Guy de Maupassant
Persona informo
Guy de Maupassant
Naskonomo Henry-René-Albert-Guy de Maupassant
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1850 (1850-08-05)
en Tourville-sur-Arques
Morto 6-an de julio 1893 (1893-07-06) (42-jaraĝa)
en Passy, Parizo,  Tria Respubliko de Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sifiliso vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Q124356325 vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Lycée Pierre-Corneille • Q123138282 vd
Subskribo Guy de Maupassant
Familio
Patro Gustave de Maupassant vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Joseph Prunier • Guy de Valmont • Maufrigneuse vd
Okupo novelisto • dramaturgoĵurnalisto • romanisto • verkisto • poeto vd
Laborkampo literaturoteatroĵurnalismo vd
Aktiva dum 1880– vd
Verkado
Verkoj Bel-Ami ❦
Boule de Suif ❦
Une Vie ❦
The Horla vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Fécamp kaj ne en la kastelo de Miromesnil, kvankam lia patrino pro snobismo volis kredigi ĝin. Admiranto kaj amiko de Gustave Flaubert, li publikigis sian unuan novelon, «Boule de Suif», en la Manifesto de la Naturalismo de la Vesperoj de Medano (Soirées de Médan), organizitaj de Émile Zola en 1880.

Tiu novelo ebligis al Maupassant esti lanĉita en la verkarto kaj obteni ian sukceson; li fariĝis aŭtoro de naturalismaj fabeloj kaj noveloj, liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj, de la et-burĝoj, en kiuj li rakontas pri amaj aventuroj aŭ pri frenezecaj halucinoj: La Maison Tellier (1881), Les Contes de la Bécasse (1883).

En pluraj el liaj fabeloj, kiel «Fort comme la mort» (1889), oni trovas ĉe li tiun timon pri la morto laj pri la supernatureco, kiu parte respondecas pri lia estonta freneziĝo, kaj eĉ ian kruelecon en «Mademoiselle Cocotte» aŭ «Le Noyé». Li ankaŭ publikigis romanojn: Une vie (1883), Bel-Ami (1885), Une partie de campagne.

Trafita de nervozaj perturboj (sekvoj de sifiliso) li mortis preskaŭ freneza en la kliniko de D-ro Blanche kaj estis entombigita en la pariza tombejo de Montparnasse.

En Esperanto aperis redakti

Recenzoj redakti

Pri La Normandaj Rakontoj

 
 Jen unu el la plej belaj verkoj ĝis nun aperintaj; elstara tiel laŭ eksteraĵo kiel laŭ enhavo, pri kiu la esperantistaro prave povas fini, kaj kiu inde reprezentas nian tradukitan literaturon. Ĝi enhavas 18 novelojn de la fama franca rakontisto Guy de Maupassant (1850-1893), zorge elektitajn de la tradukinto, kiu mem naskiĝis en la regiono, kies loĝantoj rolas en ĉi tiu verko. Per akra observemo kaj elstara rakonta talento Guy de Maupassant vivigas al ni la loĝantojn de la kampara regiono de Normandio kaj iliajn karakterizajn ecojn: ruzecon, avareco kaj energion, kaj kvankam kelkaj epizodoj ŝajnas apenaŭ kredeblaj, ili tamen baziĝas sur efektivaj okazaĵoj.

La rakontoj estas tiel interesaj, ke estas malfacile fermi la libron antaŭ ol oni atingis la lastan paĝon. Estas neeble citi ĉiujn rakontojn, aŭ fari elekton, ĉar ĉiuj ja estas majstroverketoj, jen vekantaj simpation, jen kompaton aŭ ridemon. Kiel vivantaj personoj aperas antaŭ ni La Boitelle, la kompatinda mastro Hauchecorne, la ruza Chicot, la avara sinjorino Lefebvre, la dika Toni-mia-Brando, kafejestro de Toutnevent, patro Milon kaj la aliaj tipoj kiuj estas priskribataj en ĉi tiu verko.

Laŭdon al la tradukinto, ĉar ankaŭ laŭ lingva vidpunkto la verko estas elstara. La rakontoj legigas kvazaŭ ili estus originalaĵoj. Iom nekutima vortordo, kelkloke konstatebla, kiu estas uzata por konservi la koloron de la dialekto, ne tro ĝenas kaj volonte oni pardonas al la tradukinto kelkajn pekojn pri la apliko de la refleksiva pronomo, eraran uzon de absoluta participo (p. 74) kaj kelkajn aliajn negravaĵojn. Kvankam mankas klarigoj de kelkaj vortoj, kiujn oni vane serĉas en PV ( sirnio, volovano, taluso, ararako ), ilia traduko apenaŭ prezentos malfacilaĵojn. La libro krome enhavas antaŭparolon de la tradukinto kaj enkondukon de H. Defontaine, kiu reĝustigas eraran juĝon pri la aŭtoro. Multaj intertekstaj bildoj, ok tutpagaj reproduktaĵoj, el kiuj du koloraj kaj geografia karto de Normandio kontribuas al la ĉiurilate alta nivelo de la verko, kiun eldonis Eldona Societo Esperanto, Stockholm. 
— A. J. K. Belga Esperantisto - Numero 322, Aprilo, 1954
 
 Nova gemo, tre valora, brilas en la trezorejo de la Esperanta libraro. Jes, kun fiero kaj plaĉo, oni tenas' en la mano la belegan volumon, kiu, bindita per grizebruna tolkovrilo, kun ora titolo-deseĝnaĵo, estas arta prilaboro de la flama sveda eldonejo, ĵus gajninta freŝajn laŭrojn per ĉi tiu admirinda verko de la konata aktivisto kaj talenta tradukinto S-ro R. Dupuis. Je pure teknika tipografia vidpunkto, la libro estas absolute senmanka: Trafaj bildoj, en netaj kliŝoj, estas eleganta ornamo por preso treege klara, al kio kontribuas la rimarkinde videblaj litertipoj, kiuj, kun aroga trajto en siaj cirkumfleksoj — ho, niaj karaj kaj ĉarmaj signetoj — pompas sur la ebura blankeco de unuaklasa papero. Al tiel loga eksteraĵo adekvate respondas la alta kvalito de la enhavo, en kiu mirinde kaj agrable harmonias la brava impeto de la originalo kun la flua stilo de la traduko.

El inter la abunda verkaro de Guy de Maupassant, elstaras liaj noveloj aŭ rakontoj, kiuj estas naŭdekprocente aŭtentikaj historioj. Deknaŭ el tiaj historioj, kies agado okazas en farmbienoj kaj vilaĝetoj el Normandio, formas la bukedon, kiu nun sin prezentas, en luksa fasonoj al la tutmonda esperantistaro, ĉiu el tiuj noveletoj estas profunda leciono de kamparana psikologio; en la komenco de ĉiu epizodo, sufiĉas nur kelkaj vortoj, majstre plektitaj, por krei'kaj elvoki la medion de simpla malsimpla temo, kiu tuj ŝpruce elverŝiĝas en neatenditajn aspektojn, rapide submetitajn al konkretaj direktoj, jam ĉe la vando de la fino, ordinare garnita per la kruda fatalismo de la morto... "Tial, do, la legado de ĉiu aparta peco estas distro, sed serioza distroj". Eĉ pluraj trafe lokitaj komikaĵoj liveras, inter ridetoj, instruojn kaj pripensojn. Kvankam la rakontoj por ĉi tiu kolekto estis zorge kaj lerte elektitaj, enŝoviĝis, unu —tiu sub la titolo «Patro Milon» —kiu,:se vere ja taŭga, pro sia kuraĝo kaj ardo, por la montulo de nacia publiko, ankaŭ povus esti pro tio mem tro nacieca, iomete tikla kaj eĉ neoportuna por la kriterio de internacia legantaro.

Kaj nun, jen la punkto plej ŝatata, plej specife nia: la lingvo de la traduko! Laŭ postulo de propra devizo: Ju pli grata la verko, des pli rigora la recenzo, longe mi akrigis krajonon, kiel solan ilon en la porto ĉasi malkorektaĵojn. Sed... vane! De komenco ĝis fino, la lingvo de S-ro Dupuis min kaptis kaj logis — la ĉasisto estis ĉasata! — ĉar, akorde kun la ĝenerala aranĝo, ĝi estas eleganta, facila, glata, korekta kaj, super ĉio, klara, ege klara, tiel klara, ke, malgraŭ la funda sencede multaj periodoj, ia teksto ĉiam malkaŝos sian plenan signifon eĉ al tiu komencanto, .kiu decidenie alpaŝos al ĝia legado. Jen granda merito por la saĝa principo, kiun -S-ro Dupuis maltime svingas en la enkonduko: Ne traduki vortojn por ekzamenanto, sed traduki pensojn por ĉiuj legantoj! Nu, al ili mi rekomendas frandi la legaĵon. Tamen... iom spiteme, almenaŭ por ekuzi la pinton el grafito de la preta krajono, mi notis difektetojn en la interpunkcio, kiuj bedaŭrinde abundas, pro avara ŝparemo — ĉu ankaŭ normanda? — de komoj, tra la tuta libro, ŝajne pro influo de ia stranga skolo, kiu minacas transformiĝi en sistemo ne bonvena en niaj vicoj, ĉu mi parolas tiel, ĉar preskaŭ profesia korektisto de presprovaĵoj? Eble;- sed, tiuokaze, fakaj ekspertoj - kial ne la Akademio?- ekzamenu la aferon kaj diru sian opinion pri la eblo doni unuecan formon al tiu flanko de nia skribo, plej konsekvence kun la logiko. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n059 (nov 1953)