Daniel Luez

franca esperantisto

Daniel LUEZ (naskiĝis la 27-an de decembro 1924 en Guise, Francio, mortis la 5-an de novembro 2013 en Laon) estis franca esperantisto, konata tradukinto de romanoj de Georges Simenon al Esperanto.

Daniel Luez
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1924 (1924-12-27)
en Guise
Morto 5-an de novembro 2013 (2013-11-05) (88-jaraĝa)
en Laon
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1947 kaj en 1955 li kreis Korespondan Servon Mondskalan (KSM), kiu poste fariĝis servo de UEA. Li partoprenis en la kabareto "La tri koboldoj", kun Raymond Schwartz. Pro la traduko de la novelo Dialogo ĉe l' subiranta suno[rompita ligilo] de Pierre Louys, li ricevis la unuan premion pri tradukado siatempe de la tiama UFE (nuna Espéranto-France) [1].

Li ankaŭ redaktis inter la jaroj 1988 kaj 1992 la literaturan revuon Fonto.

Verkaro redakti

La sola originalan novelon kiun li verkist estis Vidpunitoj[2].

Tradukoj redakti

Krom kelkaj noveloj kiuj aperis en la revuo "La Ondo de Esperanto", kun kiu li kunlaboris, Daniel Luez famiĝis pro tradukoj:

Kvin romanoj de Georges Simenon

 

Aliaj tradukoj:

Referencoj redakti

  1. (eo) Ĉu vi jam scias, Daniel Luez, p. 25, La Gazeto, n-ro 169, januaro 2014.
  2. (eo) Vidpunktoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine