Mesio
Mesio estas traduko de la hebrea vorto משיח [maŜiaĥ], "unktita". Aaron estis la unua kiu estis nomata Mesio, li estis sanktoleita, laŭ la Psalmo 133:2, kaj de tiam nomiĝis "meŝiah" (Le 4:5, 16; 6:22.). La "unktitoj de Dio" estis la antikvaj judaj reĝoj. Laŭ la judaj profetoj, la Mesio estos ido de reĝo Davido. Li unuigos la mondon kaj regos ĝin en paco kaj justeco, estonte universala reĝo por la tuta homaro.
Mesio | |
---|---|
Biblia persono | |
biblia temo • religia kredo | |
Informoj | |
Eble sama | Masih (title) |
Kristanoj uzas la grekdevenan vorton Kristo kiel sinonimo de Mesio kaj asertas ke Jesuo estas la Mesio. Jesuo Kristo ne estis la sola Mesi-pretendanto, ĉar dum la historio pluraj homoj prezentis sin kiel Mesion, ekzemple Jakob Frank, Ŝabetaj Cevi, Simon Bar-Koĥba. Inter aliaj, en 1574, Abraham Shalom deklaris sin "Davida Mesio".
Laŭ la ortodoksaj judoj, Mesio venos kiam la tria Templo de Jerusalemo estos konstruita.
La origino de la vorto estas de la hebrea, kies radiko signifas ŝmiri aŭ oleigi. ĉar novdesegnita reĝo estas sanktoleigita per sanktoleo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://moshiach.com/discover/tutorials/moshiach_ben_yossef.php Arkivigite je 2006-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.livius.org/men-mh/messiah/messiah00.html
- http://www.ascent.org.il/NewAscentOfSafed/Safat/Personalities/SafatSages/vital.html Arkivigite je 2006-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.moshiachfacts.com Arkivigite je 2011-02-02 per la retarkivo Wayback Machine