Reformisma Judismo

Reformisma Judismo, ankaŭ konata kiel Liberala JudismoProgresema Judismo, estas branĉo de la juda religio kiu naskiĝis en Germanio en la 19-a jarcento. Nuntempe, ĝi estas tre populara inter usonaj kaj britaj judoj.

Reformisma Judismo
juda religia movado
rabena Judismo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
judismo
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Nuntempaj reformismaj judaj movadoj kunsentas pri la plejmulto el la sekvaj principoj:

  • Lasi aŭtonomecon al la individuo pri kiel interpreti la judajn religiajn leĝojn
  • Apliki tekstan analizon al la juda biblio (torao kaj tanaĥo) kaj al la rabena literaturo
  • Lerni judajn religiajn principojn pere de ne-religiaj metodoj, kune kun religiaj
  • Sekvi modernajn kulturajn morojn pri vestaĵoj, kutimoj kaj praktikoj
  • Havi kompletan egalecon inter la seksoj en religiaj ritualoj
  • Emfazi la koncepton de Tikkun Olam ("Ripari la Mondon"), juda religia principo kiun oni ofte uzas por indiki strebado al socia justeco.

La reformisma movado naskiĝis en Germanio, kiel respondo al la epoko de klerismo kaj al la parta abolicio de diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj. La reformistoj neis la dian originon de la Torao, kaj deklaris ke nur la bibliaj leĝoj kiuj estas facile kompreneblaj devus esti sekvataj, dum la resto de la Halaĥa (la judreligia leĝaro) ne plu estis konsiderata deviga. Ili komencis uzi libron da preĝoj tradukita en la germana, anstataŭ uzi la hebrean version, kaj ili ĉesis praktiki cirkumcidojn. La reformistoj ankaŭ rifuzis akcepti la koncepton de juda "popolo" aŭ "nacio", deklarante ke judismo estas nur religio, kaj ke judoj devis esti ordinaraj civitanoj, kaj ne senti sin ligitaj nur al iu internacia juda "nacio". Ili ankaŭ rifuzis elstarigi la koncepton de Galut aŭ "Ekzilo" de la judoj, kaj lige al tio la strebon de ĉiu ano de judismo iam estonte reveni al la sanka lando Palestino, ĉar laŭ ili estis necese por judoj vivi trans la mondo por ekzekuti ilian Mesian devon. Ili kredis ke tasko de la judoj estas disvastigi la monoteisman veron trans la mondo, kaj esti ekzemplo de morala forto por aliaj. Kiam aperis la cionisma movado, ĝi sekve estis kondamnita de la reformistoj. Post la kreado de la ŝtato de Israelo, ili tamen akceptis la ekziston de Israelo, sed daŭre substrekas ke ne estas religia devo translokiĝi tien. Nuntempe ankaŭ estas reformistoj kiuj akceptas la koncepton de "juda popolo".

La reformisma movado estis portita al Usono de judaj enmigrintoj en la mezo de la deknaŭa jarcento. Laŭ statistikoj de 2006, 38 procentaĵoj de usonaj judoj kiuj regule partoprenas diservojn en sinagogo apartenas al reformisma sinagogo. Dum la lastaj jardekoj, usonaj reformistoj iom moligis la komencajn poziciojn de la reformisma movado, kaj komencis sekvi pli kaj pli el la antikvaj religiaj kutimoj, kaj uzi pli da hebrea lingvo dum la diservoj.

En Israelo, la reformisma movado estas tre malgranda. Nur la ortodoksa branĉo de judismo estas oficiale agnoskita en Israelo, dum la konservativaj kaj reformismaj movadoj ne havas oficialan rekonon.

Vidu ankaŭ redakti