Salomon ben Isaak

mezepoka rabeno kaj signifa komentisto de la Tanaĥo kaj Talmudo
(Alidirektita el Raŝi)

Salomon ben Isaak - hebree רבי שלמה יצחקי [Rbi Slmh Icĥki], ankaŭ jide Schlomo Jizchaki [Ŝlomo Jicĥaki], Schlomo ben Jizchak [Ŝlomo ben Jicĥak] aŭ Schelomo ben Isaak [Ŝelomo ben Isaak], francigite Chlomo ben Itzhak, latine Salomon Isaacides, sed ofte nomata laŭ la akronimo RaŜI (רש"י‬) por Rabi (jide Rebe, esperante rabeno) Ŝlomo ben Icĥak (naskiĝis en 1040 en Troyes; mortis la 5-an de aŭgusto 1105 samloke) estis franca rabeno kaj signifa komentisto de la Tanaĥo kaj Talmudo. Li estas unu el la plej signifaj judaj kleruloj de la eŭropa mezepoko kaj la plej konata biblia kritikisto entute. Lia biblia komentario ĝis la nuntempo studiĝas kaj represiĝas en la plej multaj presitaj eldonoj de la Tanaĥo, kaj lia komentario pri la babilona Talmudo ankaŭ en ĉiuj presitaj eldonoj de ĝi aldoniĝas al la teksto. Li signife ankaŭ impresis kaj influis kristanajn biblia kritikistojn. Inter la jaroj 1055 kaj 1065 li studis en la tiutempe tre renomaj jeŝivoj de la sinagogo de Majenco kaj sinagogo de Worms en la duklando Frankonio de la Sankta Romia Imperio. Post reveno al sia hejmurbo li pli flegis la kontaktojn kun la frankaj judaj kleruloj ĉe la Rejno, kaj en 1070 malfermis sian propran jeŝivon en Troyes.

Salomon ben Isaak
Salomon ben Isaak, simbola bildigo de 1539
Salomon ben Isaak, simbola bildigo de 1539
Persona informo
Salomon de Troyes
Naskiĝo 30-an de novembro 1039 (1039-11-30)
en Troyes
Morto 13-an de julio 1105 (1105-07-13) (65-jaraĝa)
en Troyes
Tombo Troyes vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj hebreafranca vd
Loĝloko TroyesWormsMajenco vd
Ŝtataneco Reĝlando FrancioFrancio vd
Familio
Patro Jicĥak vd
Infanoj Joĥeved • Miriam vd
Profesio
Okupo rabeno • religiosciencisto vd
Verkado
Verkoj Rashi's commentary on the Torah ❦
Rashi's commentary on the Talmud vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr