Worms
Worms estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Rejno kaj havas proksime 81.250 loĝantojn (de 2004). La urbo apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar. Historie temas pri libera imperia urbo kaj pri centro de episkopujo.
Worms | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 67547 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 83 330 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 766 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 38′ N, 8° 22′ O (mapo)49.6319444444448.3652777777778Koordinatoj: 49° 38′ N, 8° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 100 m [+] | ||
Areo | 108,73 km² (10 873 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Worms estas konata inter alie pro la Kanto de la Nibelungoj, germana eposo el la 13-a jarcento.
La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo Sankta Petro el la 11-a kaj 12-a jarcento, la iama juda kvartalo kun la sinagogo (detruita en 1938 kaj rekonstruita en 1961) kaj la Muzeo de la Nibelungoj.
Historio
La Imperia dieto en Worms de la jaro 1495 metis la fundamentan ŝtonon por vasta imperia reformo. Kvankam multaj partoj el la tie deciditaj reformoj ne estis daŭremaj, tiuj ĉi tamen malmodeste destinis la pluan evoluon de la imperio. Ili devis ŝanĝi la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, por solvi la ekkonitajn problemojn de la imperia regado.
Partneraj urboj
Famuloj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildo-galerio
statuo pri Burchard de Worms