Juda tombejo de Worms

La juda tombejo Heiliger Sand
Tombeja parto nomata "rabena valo"
La "perspektivo de Martin Buber" de la tombejo al la kristana katedralo

La juda tombejo de la urbo Worms en Germanio, nomata Heiliger Sand, do "sankta sablo", konsideriĝas la plej malnova ankoraŭ ekzistanta juda tombejo de Eŭropo. Ĝi probable instaliĝis samtempe kun la konstruo de la unua sinagogo de Worms, en la jaro 1034. La plej malnova ĝis la nuntempo konservita tomboŝtono, kies nomo konatas, de Jakob ha-Baĥur, estas el la jaro 1076. Tamen ankoraŭ troveblis unu pli aĝa ŝtono, de 1058/59, kvankam ties skribaĵoj ĝis nun ne plene deĉifreblis kaj la nomo de la mortinto tial ne konatas. Sume la tombejo ampleksas proksimume 2000 tombojn. Post kiam en 1911 malfermiĝis nova juda tombejo ekster la urbocentro, la historia tombejo Heiliger Sand apenaŭ plu uziĝis por novaj entombigoj - tamen ankoraŭ en la 1930-aj jaroj okazis unuopaj entombigoj.

La tomboŝtonoj de la judaj kleruloj Meir von Rothenburg (מאיר בן ברוך מרוטנבורג, mortis en 1293) kaj de Alexander ben Salomon Wimpfen (mortis en 1307) apartenas al la plej gravaj tombaj monumentoj de la tombejo kaj estas la celo de multaj judaj vizitantoj el la tuta mondo. Pliaj historie aparte gravaj tomboŝtonoj aparte troveblas en la tiel nomata "rabena valo" (germane „rabenonental“) de la tombejo kaj en ties proksima ĉirkaŭaĵo: tie inter alie troveblas la tomoj de la rabenoj Nathan ben Isaak (mortis en 1333), Jakob ben Moses haLevi Molin (יעקב בן משה מולין), akronime nomata "MaHaRil", (mortis en 1427), Meir ben Isaak (mortis en 1511) kaj Elia Loanz, nomata "Baal-Ŝem" (mortis en 1636).

Ne ĉiuj elstaraj rabenoj de la komunumo sukcesis ĉi tie esti entombigataj: Ekzemple la fama juda klerulo Abraham Samuel ben Isaak Baĥaraĥ de la juda komunumo de Worms, kiu kun sia komunumo estis forpelita dum kontraŭjuda pogromo de la jaro 1615, fuĝis al la dekstra flanko de la rivero Rejno (al la graflando Hesio-Darmstadt), mortis en la proksima urbo Gernsheim la 2-an de majo 1615 en aĝo de nur 40 jaroj kaj estis entombigita en la vinkultiva vilaĝo Alsbach, 25 kilometrojn pli nordoriente. Sekve multaj aliaj judoj elektis tombon apud la famulo. Tiu fakto kaŭzis, ke la juda tombejo de Alsbach iĝis la centra juda entombigejo de suda Hesio, en kiu judoj el 14 sinagogaj komunumoj kaj 32 civitanaj komunumoj ĉi tie serĉis postmortan ripozon. Iusence ĝi konsidereblas eksterurba "filio" de la fama tombejo de Worms.

La "perspektivo de Martin Buber"Redakti

La juda filozofo Martin Buber (tiutempe vivanta en la proksima urbeto Heppenheim) en sia skribe notita interparolo kun la luteranisma teologo Karl Ludwig Schmidt la 14-an de januaro 1933 priskribas promenon tra la juda tombejo de Worms, kaj elstarigas la daŭran teologian elektiĝon de la izraela popolo:

 
 Mi vivas ne malproksime de la urbo Worms, al kiu ligas min ankaŭ tradicio de miaj prauloj, kaj mi de tempo al tempo veturas tien. Kiam mi estas tie, mi ĉiam unue iras al la katedralo. Ĝi estas videbliĝinta harmonio de la partoj, tutaĵo el kies perfekteco ne elŝanceliĝas ajna ero. Mi ĉirkaŭpromenas la katedralon en plena ĝojo. Tiam mi iras al la juda tombejo. Ĝi konsistas el malrektaj, parte frakasiĝintaj, senformaj kaj sendirektaj ŝtonoj. Mi stariĝas en ĝi, de tiu tombeja malordo rigardas la la brila harmonio, kaj sentiĝas kvazaŭ mi rigardus de la israela popolo al la kristana eklezio. Sube ne estas plej eta ero da viva korpo, nu restas la ŝtonoj kaj la cindro sub ili. Estas la cindro eĉ se ĝi parte disetendiĝis. […] Mi staris tie, estis ligita al la cindro kaj tra ĝi kun la prapatroj. Ĝi estas memorigo pri la eventoj kun dio, donitaj al ĉiuj judoj. De tio ne forlogas min la perfekteco de la kristanan dia spaco, nenio forlogas min de [la konvinko pri] "dia tempo de la israela popolo". Mi tie staris kaj spertis ĉion mem, spertis la tioman morton: tiom da cindro, tiom da frakasiĝo, tiom da sensona lamento estas mia, sed la ligo [inter dio kaj la israela popolo] ne estas malvalidigita al mi. Mi kuŝas surtere, falinta kiel tiuj ŝtonoj. Sed la dia ligo ne estas malvalidigita al mi. La katedralo estas kia ĝi estas. La tombejo estas kia ĝi estas. Sed la dia ligo ne estas malvalidigita al ni [judoj]. 
— Martin Buber: "Theologische Blätter" 12 (1933), paĝoj 272 kaj sekvaj.

FotojRedakti

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti