La Sinagogo de Worms estas inter la plej malnovaj sinagogoj en Germanio. La en 1034 per ampleksa donaco unuafoje konstruita preĝejo en sia historio plurfoje estis neniigita kaj rekonstruita. Ĝi nun servas kiel preĝejo al la en Worms vivantaj membroj de la juda komunumo de Majenco (Mainz) kaj samtempe estas grava turisma vidindaĵo de la urbo, ofte vizitata kune kun la historia juda tombejo Heiliger Sand.

Sinagogo de Worms
sinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Estiĝo 1034
Lando Germanio vd
Situo Worms
Situo
Geografia situo 49° 38′ 1″ N, 8° 21′ 59″ O (mapo)49.63368.36634Koordinatoj: 49° 38′ 1″ N, 8° 21′ 59″ O (mapo)
Sinagogo de Worms (Rejnland-Palatinato)
Sinagogo de Worms (Rejnland-Palatinato)
DEC
Sinagogo de Worms
Sinagogo de Worms
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio
Situo de Sinagogo de Worms
Map
Sinagogo de Worms
vdr

Historio redakti

 
la historia juda tombejo Heiliger Sand
 
Malantaŭa flanko de la urba sinagogo.

Juda komunumo en Worms probable ekestis en la 10-a jarcento. La unuan sinagogon de Worms en 1034 financis la juda paro Jakob ben David kaj ties edzino Rahel. Samtempe ekestis la juda tombejo "Heiliger Sand", kiu nun estas la plej aĝa restinta juda tombejo de Eŭropo, kun plej malnova konservita tomboŝtono el la jaro 1058. En la urba kvartalo de la sinagogo, protektita fare de la nordorienta parto de la urba remparo, ekde la dua fino de la 10-a jarcento en tipaj pluretaĝaj domoj loĝis precipe judoj, kies publika vivo koncentriĝis en la sinagogo kaj sur la sinagoga placo. Tiu unua sinagoga konstruaĵo komence de la germana Krucmilito de 1096 kaj en la Dua Krucmilito de 1146 estis damaĝita fare de "ekzercantaj" kruc-kavaliroj. Jam tiu unua sinagogo havis internacie renoman talmudan lernejon, ĝenerale hebree nomata ישיבה, do Jeŝivo, kies ekzakta loko tamen ne plu dedukteblas. Plej fama studento de tiu talmuda lernejo estis rabeno Salomon ben Isaak el la francia urbo Troyes, kiu pli poste iĝis unu el la plej renomaj kleruloj de eŭropa judismo. Li studis en Worms ĉirkaŭ la jaro 1060. Monumento pri li, kreita en 1995, stariĝis en la sinagoga korto.

Nova sinagogo en 1174/75 konstruiĝis en la romanika stilo de la skulptistaj metiistoj konstruantaj ankaŭ la kristanan katedralon de Worms. Tiu sinagoga konstruaĵo nuntempe nomatas "vira sinagogo". Ĝi havas du navojn kaj la kupola tegmento portatas fare de du kolonoj. La kapiteloj estas inter la plej belaj de la tiel nomata romanika "stilo de Worms kaj Strasburgo". En 1185 kaj 1186 sudokcidente de la vira sinagogo estis konstruita subtera mikveo, do rita juda banejo. La tieaj kolonoj havas simplajn kubajn kapitelojn. "Virina sinagogo" alkonstruiĝis en 1212 kaj 1213 norde de la vira sinagogo. En 1624 okazis la lasta ampleksigo de la sinagoggo: norde de la virina sinagogo alkonstruiĝis antaŭkonstruaĵo, kaj okcidente de la vira sinagogo aldoniĝis nova talmuda lernejo, loke baptita "Raŝi-kapelo".

Dum la pogromoj de 1349 kaj 1615 la sinagogo forte damaĝiĝis. En ambaŭ pogromoj la tegmentaj kupoloj estis detruitaj, kaj la flankaj muroj parte neniigitaj. En la rekonstruo de 1355 oni elektis gotikajn formojn por la fenestroj kaj la tegmentaj kupoloj. Kompareble fortaj estis la damaĝoj post la urba incendio de 1689 dum la milito de la ligo de Augsburg respektive milito de palatinata sukcedo. La konstruaĵoj nur ĉirkaŭ la jaro 1700 povis esti rekonstruigitaj, kaj la interno adaptiĝis al la epoka stilo.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento la juda komunumo en Worms inklinis al liberalismo. Tial en 1842 la divida muro inter la vira kaj virina sinagogoj estis forigita kaj en 1877 enkonstruiĝis orgeno, kutima elemento en ĉirkaŭaj kristanaj preĝejoj. Tiujn ŝanĝojn ne bonvenigis ĉiuj komunumanoj. Por tiu grupiĝo de ortodoksaj judoj la grenkomercisto Leopold Levy norde de la sinagoga placo konstruigis tiel nomatan "novan sinagogon" aŭ "sinagogon de Levy" (germane „Neue Synagoge“ aŭ „Levysche Synagoge“), kiu inaŭguriĝis en 1875. Laŭ la volo de la donacinto tamen ankaŭ tiu sinagogo restis posedaĵo de la urba juda komunumo, por eviti diserigon en pli malgrandajn grupiĝojn.

Dum la pogromo de novembro 1938 la urba sinagogo bruliĝis. La restintaj muroj en 1942 estis faligitaj, kaj la ruino fine de la Dua Mondmilito pro la bombado de la Aliancanoj ankoraŭ pli erigitaj. Inter la jaroj 1938 kaj 1945 el la ruinaĵo iuj urbanoj sukcesis savi unuopajn konstruaĵerojn, el ili ankaŭ la fonda skribaĵo de la jaro 1034. Jam en 1947 estis urba iniciativo rekonstrui la sinagogon.[1] Tamen fine nur en 1958 komenciĝis la rekonstruo de la historia sinagogo fare de fakaj restaŭristoj. En 1961 ĝi en la malnova formo povis esti reinaŭgurita, en celebraĵo kiun partoprenis la germania ministro Heinrich von Brentano.

La "nova sinagogo" aŭ sinagogo de Levy, kiu ĉe la sinagoga placo lokiĝis vid-al-vide de la malnova sinagogo, en la pogromo de novembro 1938 restis preskaŭ nedamaĝita, sed ĝi en 1945 per bombado de la Aliancanoj estis forte detruita kaj la ruinaĵo en 1947 forigita. En ĝia loko ekde la 1990-aj jaroj estas privata loĝdomo, kies fasado memorigas la antaŭan eksteran formon de la historia sinagogo kaj norde rekompletigas la sinagogan placon.

La historia sinagogo de Worms estas leĝe protektita monumento. Jam en 1887 ĝi estis listigata en la oficiala verkaĵo Die Kunstdenkmäler im Großherzogtum Hessen ["la artaj monumentoj en la Grandduklando Hesio"[2] kaj sekve "pro la granda apreziĝo [de la sinagogo] en la mezepoko" estis inter la unuaj judaj preĝejoj, kiuj ricevis oficialan ŝtatan protekton.[3]

En la nokto inter la 16-a kaj 17-a de majo 2010 nekonataj krimuloj provis bruligi la sinagogon per fajrigo de pluraj lokoj. La fajrobrigado tamen rapide estingis la fajron sen granda damaĝo.

Priskribo redakti

 
sinagogo de Worms, interno: antaŭe la vira sinagogo kun legejo kaj toraejo, maldekstre malantaŭ la gotikaj arkoj la virina sinagogo.

La vira sinagogo estas du-nava rektangula salono portata de du romanikaj kolonoj. Meze de la salono troviĝas moderna legejo (nomata "bima"), je la orienta muro situiĝas toraejo (nomata "aron ha-kodeŝ") en origine renesanca stilo, kiu tamen en 1704/05 estis prilaborita en baroka stilo. La ĉefa enirejo de la sinagogo situas en la nordokcidenta angulo de la salono. La pordegaj kadroj kaj la kolonaj kapiteloj estas el la romanika epoko, kaj probable kreiĝis fare de skulptistoj de la urba kristana katedralo. Je tri flankoj la vira sinagogo havas altajn fenestrojn en gotika stilo, kiuj aldoniĝis dum la rekonstruo de la jaro 1355. En sia du-nava formo la sinagogo de Worms estis stila modelo: ekzemple la sinagogo de Regensburg en 1227 kaj la "malnova-nova sinagogo" de Prago en la dua duono de la 13-a jarcento kopiis tiun formon.

La virina sinagogo tuŝas la viran je du trionoj de ties norda muro, kaj estas signife pli malalta ol la vira konstruaĵo. La preskaŭ kvadrata salono estas portata fare de centra kolono. Ĝis la jaro 1842 la du sinagogoj estis dividitaj per muro, en kiu troviĝis kvin etaj fenestroj kaj pordo. Ekde tiam du arkoj en gotika stilo konsistigas trairejon inter ambaŭ konstruaĵopartoj.

La vira sinagogo nuntempe estas uzata por judaj diservoj, dum en la virina sinagogo troviĝas memorigaj tabuloj por la en la Holokaŭsto murditaj membroj de la juda komunumo de Worms.

Literaturo redakti

  • Otto Böcher: Die alte Synagoge in Worms am Rhein ["La malnova sinagogo en Worms ĉe la Rejno"]. Eldonejo Deutscher Kunstverlag, Munkeno kaj Berlino 2001 (9-a eldono).
  • Otto Böcher: Die Alte Synagoge zu Worms, en la loka historia gazeto Der Wormsgau ["la govo de Worms"], akompana kajero 18 (1960).
  • Carol Herselle Krinsky: Synagogues of Europe. Architecture, History, Meaning ["La sinagogoj de Eŭropo. Arkitekturo, historio, signifo"]. Eldonejo MIT Press, Kembriĝo (Masaĉuseco) 1985. ISBN 0-486-29078-6. S. 319–323
  • Ernst Róth: Festschrift zur Wiedereinweihung der Alten Synagoge zu Worms ["Festa publikaĵo okaze de la reinaŭguro de la Malnova Sinagogo de Worms"]. Eldonejo Ner Tamid Verlag, Frankfurto ĉe Majno 1961.
  • Thomas Bormann: Mainz: Mil jaroj da juda mikrokosmo. Judoj en Mainz, Speyer kaj Worms - en la "rabinejo de ŜUM". Ampleksa artikolo esperantlingva en GEJ-Gazeto 3.87 (majo-junio 1987), red. Thomas Pusch, fokusa temo: judoj en Germanio, paĝoj 10-13.

Referencoj redakti

  1. Jens Hoppe: Jüdische Geschichte und Kultur in Museen. Zur nichtjüdischen Museologie des Jüdischen in Deutschland. ["Juda historio kaj kulturo en muzeoj. Pri la ne-juda muzea scienco de judismo en Germanio"], eldonejo Waxmann, Münster 2002, ISBN 3-8309-1178-5, paĝo 46.
  2. Die Kunstdenkmäler im Großherzogtum Hessen. Kreis Worms. Darmstadt 1887, paĝo 258.
  3. Jens Hoppe: Jüdische Geschichte und Kultur in Museen. Zur nichtjüdischen Museologie des Jüdischen in Deutschland. ["Juda historio kaj kulturo en muzeoj. Pri la ne-juda muzea scienco de judismo en Germanio"], eldonejo Waxmann, Münster 2002, ISBN 3-8309-1178-5, paĝo 44.

Eksteraj ligiloj redakti