Liberalismo

politika kaj ekonomia doktrino pri individua libereco

Liberalismo estas politika filozofiomondrigardo konstruita en ideoj de libereco kaj egaleco.[1] Liberaluloj apogas larĝan aron de vidpunktoj depende de sia kompreno de tiuj principoj, sed ĝenerale ili apogas ideojn kiel ekzemple liberaj kaj justaj balotadoj, civitanrajtoj, gazetara libereco, religia libereco, libera komerco, kaj privata posedrajto.

Liberalismo
politika filozofiopolitika ideologio
vdr
La portreto de John Locke en la Kit-cat Club fare de Godfrey Kneller, National Portrait Gallery, Londono. Li ofte estas konsiderata kiel fondinto de liberalismo kiel klara filozofia tradicio.

Liberalismo unue iĝis klara politika movado dum la Klerismo, kiam ĝi iĝis populara inter filozofoj kaj ekonomikistoj en la okcidenta mondo. Liberalismo malaprobis heredajn privilegiojn, ŝtatan religion, absolutan monarkion kaj la Didevena Rajto de Reĝoj. La filozofo John Locke de la 17-a jarcento ofte estas meritigita pro fondado de liberalismo kiel klara filozofia tradicio. Locke argumentis ke ĉiu homo havas naturon rekte al vivo, libereco kaj posedrajto[2][3][4][5][6][7] kaj laŭ la socia kontrakto, registaroj ne rajtas malobservi tiujn rajtojn.

Liberaluloj kontraŭbatalis tradician konservativismon kaj serĉis anstataŭigi absolutismon en registaroj per reprezenta demokratio kaj la jura hegemonio (Egaleco antaŭ la leĝo kaj Jurecebleco).

La revoluciuloj de la Glora Revolucio, Usona Revolucio, segmentoj de la Franca Revolucio (kiel ekzemple la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj), kaj aliaj liberalaj revoluciuloj de tiu tempo uzis liberalan filozofion por pravigi la armitan forigon de tio kion ili vidis kiel tirana reĝimo. Dum la deknaŭa jarcento liberalaj registaroj establiĝis en landoj en tuta Eŭropo, Hispanameriko, kaj Nordameriko.[8] En tiu periodo, la domina ideologia kontraŭulo de liberalismo estis klasika konservativismo.

Dum la 20a jarcento, liberalaj ideoj disvastiĝis eĉ plu, ĉar liberalaj demokratioj trovis sin sur la venka flanko en ambaŭ mondmilitoj. Liberalismo survivis ankaŭ al ĉefaj ideologiaj defioj el novaj opoziciantoj, kiaj faŝismo kaj komunismo. En Eŭropo kaj Nordameriko, ekzistis ankaŭ la pliiĝo de sociala liberalismo [9][10], kiu estas rilata kun socialdemokratio en Eŭropo. La signifo de la vorto "liberalismo" komencis diverĝi en disversaj mondopartoj, do pli for el la okcidenta mondo.

Flava flago estas tradicia simbolo de liberalismo.

Klasika liberalismo estas termino fabrikita de libertarianismaj politikaj teoriistoj je la 20-a jarcento por distingi inter ilia ideologio kaj tiu de 20-aj jarcentaj liberaluloj kaj signifi ke libertarianismo, ne liberalismo, estas fidela al historia liberala pensado. Ĝi sekvas tradicion de pensado de John Locke al Adam Smith al Frédéric Bastiat al Ludwig von Mises al Friedrich August von Hayek al Anthony de Jasay, de filozofoj, ekonomikistoj, kaj politikaj pensuloj, kiuj studigas kaj antaŭenigas individuan liberecon, notinde kontraŭ la arbitra povo de registaroj. Vidu artikolon Libertarianismo.

Etimologio kaj difino redakti

 
Dokumento kun la ĵuro al la Hispana konstitucio de 1812 fare de Fernando la 7-a. Tiu estas en la historio kaj en la mondo la unua evidenta atingo de la politika liberalismo.

Vortoj kiaj liberalo, libereco, libertariano kaj libertino derivas sian historion el la Latina liber, kiu signifas "libera".[11] Unu el la unuaj registritaj ekzemploj de la vorto liberala estis de 1375, kiam ĝi estis uzata por priskribi la liberalajn artojn en la kunteksto de edukado dezirebla por liber-naskiĝinta homo.[11] La frua konekto de la vorto kun la klasika edukado de mezepoka universitato malfermis vojon al proliferado de diversaj denotacioj kaj konotacioj. Liberala povus referenci al "libera en donaco, donacema" tiom frue kiom je 1387, "farita senlime" en 1433, "libere permesita" en 1530 kaj "libera el limigo" — ofte kun pejorativa nuancado — en la 16a kaj 17a jarcentoj.[11] En la 16-a jarcento en Anglio, liberala povus havi pozitivajn aŭ negativajn atribuojn reference al la malavaremo aŭ al la maldiskretemo de iu.[11] En Much Ado About Nothing, William Shakespeare verkis pri "a liberal villaine" (liberala maliculo) kiu "hath [...] confest his vile encounters" (kiuj konfesis siajn malicajn trafojn).[11] Kun la apero de la Klerismo, la vorto akiris definitive pli pozitivajn nuancojn, difinitajn kiel "libera el mallarĝaj antaŭjuĝoj" en 1781 kaj "libera el maltoleremo" en 1823.[11] En 1815, aperis la unua uzo de la vorto "liberalismo" en angla lingvo.[12] En Hispanio, la liberales estis la unua grupo kiu uzis la liberalan etikedon en politika kunteksto,[13] luktante dum jardekoj por la plenumado de la Hispana konstitucio de 1812. El 1820 ĝis 1823 dum la Trienio Liberal, la reĝo Ferdinando la 7-a estis devigita fare de la liberales ĵuri subteni la Konstitucion, kion li poste perfidos. Meze de la 19-a jarcento, liberala estis jam uzita kiel politikigita termino por partioj kaj movadoj tutmonde.[14]

Laŭlonge de la historio, la signifo de la vorto liberalismo ekdiverĝis en diversaj partoj de la mondo. Laŭ la Encyclopædia Britannica: "En Usono, liberalismo estas asocia kun la bonfaraj politikoj de la programo "New Deal" de la Demokrat-partia administrado fare de la prezidento Franklin D. Roosevelt, dum en Eŭropo ĝi estas pli ofte asocia kun engaĝiĝo por la limigo de la registaroj kaj la ekonomiaj politikoj nomitaj laissez-faire".[15] Sekve, en Usono la ideoj de individuismo kaj laissez-faire politiko, kiuj estis dekomence asociaj kun la klasika liberalismo, iĝis la bazo de la aperinta skolo de "libertariana" pensaro[16] kaj estas ŝlosilaj komponantoj de la usona konservatismo. Hodiaŭ, liberalulaj partioj restas politika forto kun ŝanĝiĝantaj gradoj da potenco kaj influo sur multaj landoj.

Malkiel en Eŭropo kaj en Latinameriko, la vorto liberalismo en Nordameriko preskaŭ ekskluzive referencas al la sociala liberalismo. La dominanta partio en Kanado estas la Liberala Partio kaj la Demokrata Partio estas kutime konsiderata liberala en Usono.[17][18][19]

Disputata signifo de la termino redakti

 
Statuo de Rousseau en la Insulo Rousseau, Ĝenevo; li bazis sian filozofion sur la libera kontrakto.

Iuj provas limigi la terminon klasika liberalismo, do ĝi haltis en la 19-a jarcento proksimume. Libertarianoj argumentas, ke ne ekzistas interrompo, neniu amasa forkonfesado de la pasinteco kaj neniu branĉigo en la klasika liberala tradicio - nur sola neinterrompita tradicio, la sola kiu pretendas rajton al iaj teoriistoj kiaj Locke, Hume, Adam Smith, Jean-Baptiste Say, kaj Frédéric Bastiat, kontraŭe ol Hobbes, Jean-Jacques Rousseau, Proudhon kaj Marx.

Simile, iuj dividas klasikan liberalismon inter politika liberalismo kaj ekonomika liberalismo, por ebligi konsideradon de liberalaj pravigoj de demokratio sendepende de liberalaj pravigoj de kapitalismo. Sed libertarianismaj pensuloj sin mem argumentas, ke tiu vidpunkto maltrafas la punkton, ĉar la klasika liberala tradicio estas nek politika nek ekonomika: ĝia estas teorio de juro - de tio kio estas aŭ ne estas legitime farebla.

Nuntempe la tielnomata Liberalismo signifas la liberon por la kapitaloposedantoj je ekspluati libere la laboristaron kaj riĉfontojn de la mondo. Ĉio, kio povas kontraŭmeti reziston je la maksimumigo de la profitoj - sindikatoj, reguloj cele protekti ĉirkaŭaĵon, publikajn servojn, aŭ nacian sendependecon - devas esti rompita kaj detruita.

Filozofio redakti

Liberalismo — kaj kiel politika tendenco kaj kiel intelektula tradicio — estas ĉefe moderna fenomenono kiu startis en la 17-a jarcento, kvankam kelkaj liberalaj filozofiaj ideoj havis antaŭaĵojn kaj antaŭuloj en la klasika antikveco kaj en Imperia Ĉinio.[20][21] La Romia Imperiestro Marcus Aurelius proponis, "la ideon de politiko administrata kongrue kun egalaj rajtoj kaj egala parollibereco, kaj la ideon de reĝa regado kiu respektu plej el la libereco de la regatoj".[22] Kelkaj fakuloj rekonis ankaŭ nombron de principoj familiaraj al la samtempaj liberaloj en la verkoj de kelkaj sofistoj kaj en la Funebra Oratoraĵo de Periklo.[23] Liberala filozofio estas sombolo de etenda intelekta tradicio kiu estis ekzameninta kaj populariginta kelkajn el la plej gravaj kaj polemikaj principoj de la moderna mondo. Ties enorma fakula kaj akademia produkto estis karakterizata kiel enhavanta "riĉecon kaj diversecon", sed tiu diverseco ofte sugestas, ke liberalismo aperas en tre diferencaj formuloj kaj prezentas defio al iu ajn kiu serĉu klaran difinon.[24]

La liberalismo de la Kontinenta Eŭropo estis dividita inter moderuloj kaj progresistoj, el kiuj la moderuloj tendencas al la elitismo kaj la progresistoj proponas la universaligon de fundamentaj institucioj kiel la universala voĉdonrajto, la universala edukrajto kaj la etendo de la posedorajto. Laŭlonge de la historio, la moderuloj anstataŭis la progresistojn kiel la ĉefaj gvardianoj de la liberalismo de la Kontinenta Eŭropo.[25]

Diversaj liberalismoj redakti

Klasika Liberalismo kontraŭ Politika Liberalismo redakti

 
John Stuart Mill kaj lia kunlaborantino feministo Helen Taylor.

Klasika liberalismo estas tradicio de pensuloj kiuj evoluigis ideologion kontraŭa politiko. Politika liberalismo aliflanke, estas tradicio de politikistoj (precipe de britaj kaj usonaj liberalaj partioj), kiuj nur pretendas malprecizan rilaton kun iuj liberalaj pensuloj. Ekzistas malmulte da komunaĵoj inter la du.

Ekzemple, John Stuart Mill, kies verkoj estis notinde influitaj de lia socialisma edzino, laŭ libertarianoj estas periferia aŭtoro en ilia filozofia tradicio, dum politikaj liberaluloj konsideras lin, kiel parlamentano, kiel ĉefa persono en ilia tradicio. Lord Acton, klasika liberala aŭtoro, ankaŭ agnoskite influis Gladstone, liberala politikisto. Fine, iuj renomaj ekonomikistoj je la 1920-a kaj 1930-a jardekoj, tia kia John Maynard Keynes, kiam kolektivismaj teorioj estis plej influaj, forkonfesis la fundamentajn principoj de klasika liberalismo dum ili ankoraŭ pretendis la nomon "liberalulo" kontraste al malkaŝe kolektivismaj ekonomikistoj. Tio estas la limo de la rilato inter ĉi tiuj du tradicioj.

Konservativa liberalismo redakti

Konservativa liberalismo estas variaĵo de la liberalismo, kombinante liberalajn valorojn kaj politikajn konceptojn kun konservativaj sintenoj, aŭ, pli simple, reprezentante la dekstran alon de la liberala movado. Ĝi estas pli pozitiva kaj malpli radikala variaĵo de klasika liberalismo. Konservative liberalaj partioj kombinas liberalajn politikajn programojn kun pli tradiciaj sintenoj pri sociaj kaj etikaj temoj.

Nacia liberalismo redakti

Nacia liberalismo aŭ pli akcentite naciisma liberalismo estas variaĵo de liberalismo, kombinante naciismon kun kelkaj liberalaj valoroj kaj politikaj konceptoj, precipe rilate al instruado, la rilato inter ŝtato kaj religiaj institucioj kaj moderna, efika, burokratia publika administrado. La radikoj de nacia liberalismo troveblas en la 19-a jarcento, kiam konservativa liberalismo estis la ideologio de la politikaj klasoj en plej multaj eŭropaj landoj kaj precipe tiuj de meza Eŭropo, tiam regitaj de monarkioj. Origine naciaj liberaluloj, kvankam favoraj al libera komercado, tamen ne estis liberalismaj komercistoj laŭ la skolo de Manĉestro, kiuj estas rekomendantoj de ekonomia liberalismo, kiel la tradiciaj liberaluloj de la 19-a jarcento ĉie alie en la mondo. Anstataŭe la naciaj liberaluloj de tiu epoko favoris kunlaboron inter la registaro kaj la nacia industrio je moderaj niveloj de protektismo, la starigon de moderaj sindikatoj, subvenciojn por naskiĝantaj industriaj entreprenoj aŭ por kompanioj konsiderataj havi strategian gravecon por la nacia evoluo, kaj diversajn formojn de komenciĝanta industria planado.

Liberal-faŝismo redakti

Liberal-faŝismo estas nomo donita, de ties kritikantoj, al tendenco perceptebla en la nuntempaj ŝtatoj konsistanta en allasi ĉiam pli da libereco al la kapitalismaj entreprenoj (bazo de la liberalismo) kaj ĉiam malpli da libereco al la civitanoj (bazo de la faŝismo). Laŭ tiuj, kiuj denuncas ĝin, la liberal-faŝismo egalas al doni senpunecon al la estraj klasoj kaj samtempe pliigi kontrolon kaj subpremadon kontraŭ la ordinaraj civitanoj, aplikante al ili la principon « nulo da tolero ».

Novliberalismo redakti

Novliberalismo estas moderna formo de ekonomia liberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberaluloj, kiuj klopodis trovi mezan vojon inter kapitalismo kaj socialismo. Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, la nocion uzas ĉefe alimondistoj por nomi tiun ekonomikan politikon, kontraŭ kiu ili batalas. Novliberalismo estas do rigardata kiel kontraŭa pozicio al socialismo kaj ekologiismo.

Liberala demokratio redakti

La liberala demokratio estas formo de regado kiu konsistas en reprezenta demokratio en kiu la kapablo de la elektitaj reprezentantoj al la politikaj decidoj estas limigita al la reguloj de la laŭjura ŝtato kaj normale estas moderata per konstitucio kiu regas la protektadon de la konstituciaj rajtoj kaj de la kolektivaj kaj individuaj liberecoj, kaj establas tiu konstitucio restriktojn kaj al la regantoj kaj al la plenumo de la volo de difinita socia majoritato ene de tiu liberala demokratio.

Tipoj redakti

 
John Maynard Keynes, teoriulo de la liberalisma ekoonomiko, en la 1920-aj jaroj.

Famaj liberalaj pensuloj redakti

Historie mejloŝtonaj verkaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Krome redakti

Notoj redakti

  1. Russell 2000, paĝoj 577–8; Young 2002, p. 39.
  2. "All mankind...being all equal and independent, no one ought to harm another in his life, health, liberty, or possessions", John Locke, Second Treatise of Government
  3. Kathleen G. Donohue. (2003-12-19) Freedom from Want: American Liberalism and the Idea of the Consumer (New Studies in American Intellectual and Cultural History). Johns Hopkins University Press. ISBN 9780801874260. “Three of them - freedom from fear, freedom of speech, and freedom of religion - have long been fundamental to liberalism.”.
  4. (1996) The Economist, Volume 341, Issues 7995-7997. The Economist. “For all three share a belief in the liberal society as defined above: a society that provides constitutional government (rule by laws, not by men) and freedom of religion, thought, expression and economic interaction; a society in which ...”.
  5. Sehldon S. Wolin. (2004) Politics and Vision: Continuity and Innovation in Western Political Thought. Princeton University Press. ISBN 9780691119779. “While liberalism practically disappeared as a publicly professed ideology, it retained a virtual monopoly in the ... The most frequently cited rights included freedom of speech, press, assembly, religion, property, and procedural rights”.
  6. Edwin Brown Firmage, Bernard G. Weiss, John Woodland Welch. (1990) Religion and Law: Biblical-Judaic and Islamic Perspectives. Eisenbrauns. ISBN 9780931464393. “There is no need to expound here the foundations and principles of modern liberalism, which emphasises the values of freedom of conscience and freedom of religion”.
  7. John Joseph Lalor. (1883) Cyclopædia of Political Science, Political Economy, and of the Political History of the United States. Nabu Press. “Democracy attaches itself to a form of government: liberalism, to liberty and guarantees of liberty. The two may agree; they are not contradictory, but they are neither identical, nor necessarily connected. In the moral order, liberalism is the liberty to think, recognised and practiced. This is primordial liberalism, as the liberty to think is itself the first and noblest of liberties. Man would not be free in any degree or in any sphere of action, if he were not a thinking being endowed with consciousness. The freedom of worship, the freedom of education, and the freedom of the press are derived the most directly from the freedom to think.”.
  8. [1]
  9. Ofte menciita simple kiel "liberalismo" en Usono.
  10. Liberalism in America: A Note for Europeans de Arthur Schlesinger Jr. (1956) el: The Politics of Hope (Boston: Riverside Press, 1962).
     
     Liberalism in the U.S. usage has little in common with the word as used in the politics of any other country, save possibly Britain. 
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Gross, p. 5.
  12. Kirchner, pp. 2–3.
  13. Colton kaj Palmer, p. 479.
  14. Emil J. Kirchner, Liberal Parties in Western Europe, "Liberal parties were among the first political parties to form, and their long-serving and influential records, as participants in parliaments and governments, raise important questions [...]", Cambridge University Press, 1988, (ISBN 978-0-521-32394-9).
  15. "Liberalism", Encyclopædia Britannica.
  16. Rothbard, The Libertarian Heritage: The American Revolution and Classical Liberalism.
  17. Puddington, p. 142. "After a dozen years of centre-left Liberal Party rule, the Conservative Party emerged from the 2006 parliamentary elections with a plurality and established a fragile minority government."
  18. Grigsby, pp. 106–07. [Talking about the Democratic Party] "Its liberalism is for the most part the later version of liberalism – modern liberalism."
  19. Arnold, p. 3. "Modern liberalism occupies the left-of-center in the traditional political spectrum and is represented by the Democratic Party in the United States."
  20. Bevir, Mark (2010). Encyclopedia of Political Theory: A–E, Volume 1. SAGE Publications. p. 164. ISBN 978-1-4129-5865-3. Alirita la 11an de Aprilo 2021.
  21. Fung, Edmund S. K. (2010). The Intellectual Foundations of Chinese Modernity: Cultural and Political Thought in the Republican Era. Cambridge University Press. p. 130. ISBN 978-1-139-48823-5. Alirita la 11an de Aprilo 2021.
  22. Antoninus, p. 3.
  23. Young 2002, paĝoj 25–26.
  24. Young 2002, p. 24.
  25. Kirchner, p. 3.

Bibliografio redakti

  • Adams, Ian. Ideology and politics in Britain today. Manchester: Manchester University Press, 1998. ISBN 0-7190-5056-1
  • Alterman, Eric. Why We're Liberals. New York: Viking Adult, 2008. ISBN 0-670-01860-0
  • Ameringer, Charles. Political parties of the Americas, 1980s to 1990s. Westport: Greenwood Publishing Group, 1992. ISBN 0-313-27418-5
  • Amin, Samir. The liberal virus: permanent war and the americanization of the world. New York: Monthly Review Press, 2004.
  • Antoninus, Marcus Aurelius. The Meditations of Marcus Aurelius Antoninus. New York: Oxford University Press, 2008. ISBN 0-19-954059-4
  • Arnold, N. Scott. Imposing values: an essay on liberalism and regulation. New York: Oxford University Press, 2009. ISBN 0-495-50112-3
  • Auerbach, Alan kaj Kotlikoff, Laurence. Macroeconomics Cambridge: MIT Press, 1998. ISBN 0-262-01170-0
  • Barzilai, Gad, Communities and Law: Politics and Cultures of Legal Identities University of Michigan Press, 2003. ISBN 978-0-472-03079-8
  • Chodos, Robert et al. The unmaking of Canada: the hidden theme in Canadian history since 1945. Halifax: James Lorimer & Company, 1991. ISBN 1-55028-337-5
  • Coker, Christopher. Twilight of the West. Boulder: Westview Press, 1998. ISBN 0-8133-3368-7
  • Colomer, Josep Maria. Great Empires, Small Nations. Novjorko: eldonejo Routledge, 2007. ISBN 0-415-43775-X
  • Cook, Richard. The Grand Old Man. Whitefish: Kessinger Publishing, 2004. ISBN 1-4191-6449-X
  • Delaney, Tim. The march of unreason: science, democracy, and the new fundamentalism. New York: Oxford University Press, 2005. ISBN 0-19-280485-5
  • Diamond, Larry. The Spirit of Democracy. New York: Macmillan, 2008. ISBN 0-8050-7869-X
  • Dobson, John. Bulls, Bears, Boom, and Bust. Santa Barbara: ABC-CLIO, 2006. ISBN 1-85109-553-5
  • Dorrien, Gary. The making of American liberal theology. Louisville: Westminster John Knox Press, 2001. ISBN 0-664-22354-0
  • Farr, Thomas. World of Faith and Freedom. New York: Oxford University Press US, 2008. ISBN 0-19-517995-1
  • Falco, Maria. Feminist interpretations of Mary Wollstonecraft. State College: Penn State Press, 1996. ISBN 0-271-01493-8
  • Fawcett, Edmund. Liberalism: The Life of an Idea. Princeton, NJ: Princeton University Press, 2014. ISBN 978-0-691-15689-7
  • Flamm, Michael and Steigerwald, David. Debating the 1960s: liberal, conservative, and radical perspectives. Lanham: Rowman & Littlefield, 2008. ISBN 0-7425-2212-1
  • Frey, Linda and Frey, Marsha. The French Revolution. Westport: Greenwood Press, 2004. ISBN 0-313-32193-0
  • Gallagher, Michael et al. Representative government in modern Europe. New York: McGraw Hill, 2001. ISBN 0-07-232267-5
  • Gifford, Rob. China Road: A Journey into the Future of a Rising Power. Random House, 2008. ISBN 0-8129-7524-3
  • Godwin, Kenneth et al. School choice tradeoffs: liberty, equity, and diversity. Austin: University of Texas Press, 2002. ISBN 0-292-72842-5
  • Gould, Andrew. Origins of liberal dominance. Ann Arbor: University of Michigan Press, 1999. ISBN 0-472-11015-2
  • Gray, John. Liberalism. Minneapolis: University of Minnesota Press, 1995. ISBN 0-8166-2801-7
  • Grigsby, Ellen. Analyzing Politics: An Introduction to Political Science. Florence: Cengage Learning, 2008. ISBN 0-495-50112-3
  • Gross, Jonathan. Byron: the erotic liberal. Lanham: Rowman & Littlefield Publishers, Inc., 2001. ISBN 0-7425-1162-6
  • Hafner, Danica and Ramet, Sabrina. Democratic transition in Slovenia: value transformation, education, and media. College Station: Texas A&M University Press, 2006. ISBN 1-58544-525-8
  • Handelsman, Michael. Culture and Customs of Ecuador. Westport: Greenwood Press, 2000. ISBN 0-313-30244-8
  • Hartz, Louis. The liberal tradition in America. New York: Houghton Mifflin Harcourt, 1955. ISBN 0-15-651269-6
  • Heywood, Andrew. (2003) Political Ideologies: An Introduction. Nov-Jorko, NY: Palgrave Macmillan. ISBN 0-333-96177-3.
  • Hodge, Carl. Encyclopedia of the Age of Imperialism, 1800–1944. Westport: Greenwood Publishing Group, 2008. ISBN 0-313-33406-4
  • Jensen, Pamela Grande. Finding a new feminism: rethinking the woman question for liberal democracy. Lanham: Rowman & Littlefield, 1996. ISBN 0-8476-8189-0
  • Johnson, Paul. The Renaissance: A Short History. New York: Modern Library, 2002. ISBN 0-8129-6619-8
  • Karatnycky, Adrian. Freedom in the World. Piscataway: Transaction Publishers, 2000. ISBN 0-7658-0760-2
  • Karatnycky, Adrian et al. Nations in transit, 2001. Piscataway: Transaction Publishers, 2001. ISBN 0-7658-0897-8
  • Kirchner, Emil. Liberal parties in Western Europe. Cambridge: Cambridge University Press, 1988. ISBN 0-521-32394-0
  • Knoop, Todd. Recessions and Depressions Westport: Greenwood Press, 2004. ISBN 0-313-38163-1
  • Koerner, Kirk. Liberalism and its critics. Oxford: Taylor & Francis, 1985. ISBN 0-7099-1551-9
  • Leroŭ, Robert, Political Economy and Liberalism in France: The Contributions of Frédéric Bastiat, London and New York, 2011.
  • Leroŭ, Robert, Davi M. Hart (eds), French Liberalism in the 19th Century, London and New York: London, 2012.
  • Lightfoot, Simon. Europeanizing social democracy?: the rise of the Party of European Socialists. New York: Routledge, 2005. ISBN 0-415-34803-X
  • Losurdo, Domenico. Liberalism: a counter-history. London: Verso. 2011
  • Lyons, Martyn. Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. New York: St. Martin's Press, Inc., 1994. ISBN 0-312-12123-7
  • Mackenzie, G. Calvin and Weisbrot, Robert. The liberal hour: Washington and the politics of change in the 1960s. New York: Penguin Group, 2008. ISBN 1-59420-170-6
  • Manent, Pierre kaj Seigel, Jerrold. An Intellectual History of Liberalism. Princeton: Princeton University Press, 1996. ISBN 0-691-02911-3
  • Mazower, Mark. Dark Continent. New York: Vintage Books, 1998. ISBN 0-679-75704-X
  • Monsma, Stephen and Soper, J. Christopher. The Challenge of Pluralism: Church and State in Five Democracies. Lanham: Rowman & Littlefield, 2008. ISBN 0-7425-5417-1
  • Palmer, R.R. kaj Joel Colton. A History of the Modern World. New York: McGraw Hill, Inc., 1995. ISBN 0-07-040826-2
  • Perry, Marvin et al. Western Civilization: Ideas, Politics, and Society. Florence, KY: Cengage Learning, 2008. ISBN 0-547-14742-2
  • Pierson, Paul. The New Politics of the Welfare State. New York: Oxford University Press, 2001. ISBN 0-19-829756-4
  • Puddington, Arch. Freedom in the World: The Annual Survey of Political Rights and Civil Liberties. Lanham: Rowman & Littlefield, 2007. ISBN 0-7425-5897-5
  • Riff, Michael. Dictionary of modern political ideologies. Manchester: Manchester University Press, 1990. ISBN 0-7190-3289-X
  • Rivlin, Alice. Reviving the American Dream Washington D.C.: Brookings Institution Press, 1992. ISBN 0-8157-7476-1
  • Ros, Agustin. Profits for all?: the cost and benefits of employee ownership. New York: Nova Publishers, 2001. ISBN 1-59033-061-7
  • Routledge, Paul et al. The geopolitics reader. New York: Routledge, 2006. ISBN 0-415-34148-5
  • Russell, Bertrand. [1945] (2000) History of Western Philosophy. Londono: Routledge. ISBN 0-415-22854-9.
  • Ryan, Alan. The Making of Modern Liberalism (Princeton UP, 2012)
  • Schell, Jonathan. The Unconquerable World: Power, Nonviolence, and the Will of the People. New York: Macmillan, 2004. ISBN 0-8050-4457-4
  • Shaw, G. K. Keynesian Economics: The Permanent Revolution. Aldershot, England: Edward Elgar Publishing Company, 1988. ISBN 1-85278-099-1
  • Sinclair, Timothy. Global governance: critical concepts in political science. Oxford: Taylor & Francis, 2004. ISBN 0-415-27662-4
  • Song, Robert. Christianity and Liberal Society. Oxford: Oxford University Press, 2006. ISBN 0-19-826933-1
  • Stacy, Lee. Mexico and the United States. New York: Marshall Cavendish Corporation, 2002. ISBN 0-7614-7402-1
  • Steinberg, David I. Burma: the State of Myanmar. Georgetown University Press, 2001. ISBN 0-87840-893-2
  • Steindl, Frank. Understanding Economic Recovery in the 1930s. Ann Arbor: University of Michigan Press, 2004. ISBN 0-472-11348-8
  • Susser, Bernard. Political ideology in the modern world. Upper Saddle River: Allyn and Bacon, 1995. ISBN 0-02-418442-X
  • Van den Berghe, Pierre. The Liberal dilemma in South Africa. Oxford: Taylor & Francis, 1979. ISBN 0-7099-0136-4
  • Van Schie, P. G. C. and Voermann, Gerrit. The dividing line between success and failure: a comparison of Liberalism in the Netherlands and Germany in the 19th and 20th Centuries. Berlin: LIT Verlag Berlin-Hamburg-Münster, 2006. ISBN 3-8258-7668-3
  • Venturelli, Shalini. Liberalizing the European media: politics, regulation, and the public sphere. New York: Oxford University Press, 1998. ISBN 0-19-823379-5
  • Wallerstein, Immanuel. The Modern World-System IV: Centrist Liberalism trimphant 1789-1914. Berkeley and Los Angeles: University of California Press, 2011.
  • Wempe, Ben. T. H. Green's theory of positive freedom: from metaphysics to political theory. Exeter: Imprint Academic, 2004. ISBN 0-907845-58-4
  • Whitfield, Stephen. Companion to twentieth-century America. Hoboken: Wiley-Blackwell, 2004. ISBN 0-631-21100-4
  • Wolfe, Alan. The Future of Liberalism. New York: Random House, Inc., 2009. ISBN 0-307-38625-2
  • Worell, Judith. Encyclopedia of women and gender, Volume I. Amsterdam: Elsevier, 2001. ISBN 0-12-227246-3
  • Young, Shaun. (2002) Beyond Rawls: An Analysis of the Concept of Political Liberalism. Lanham, MD: University Press of America. ISBN 0-7618-2240-2.
  • Zvesper, John. Nature and liberty. New York: Routledge, 1993. ISBN 0-415-08923-9

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liberalism en la angla Vikipedio.