Malferma socio

politika ideologio

La malferma socio estas modelo de socio iniciatita de Karl Popper staranta en la tradicio de liberalismo, kiu celas liberigi "la kritikajn kapablojn de la homo". La potenco de la ŝtato devus esti dividita laŭeble por malhelpi misuzon de potenco. La ideo de Popper pri la malferma socio estas proksime ligita al la registaro de demokratio, sed ne komprenata tiel ke la plimulto la loĝantoj diktas la politikon, sed komprenata tiel ke eblas ŝanĝi la registaron neperforte. La malfermita socio alfrontas unuflanke la laissez-faire socion, aliflanke la totalisman "fermitan socion" orientita laŭ pensado holisma-kolektivisma, kiun Popper ankaŭ ironie nomas "ĉielo sur tero" ĉar ĝi estas disvastigita kiel tia.

La termino ekde la kolapso de la komunismaj reĝimoj en Eŭropo estas aparte disvastigata per la iniciatoj de la fondaĵoj pri malferma socio de la usona miliardulo George Soros, filo de esperantista familio.

Vidu ankaŭ redakti