Holismo (de la greka vorto ὅλος holos „tuta“), laŭ la latina termino holismus transprenita al multaj naciaj lingvoj, estas esperantlingva neologismo ne menciata en la unua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, sed tamen ja en multaj retaj paĝoj kaj sennombraj paperaj publikaĵoj, pri filozofia vidpunkto, laŭ kiu la elementoj de sistemo - de "tuto" – per la strukturoj de iliaj interrilatoj estas komplete difineblaj. Konkrete ekzemple temus pri la kompreno, de la identeco de personoj komplete difineblas el la interrilatoj, kiujn ili havas al aliaj homoj, el la sociaj pozicio kaj statuso, kaj el la ŝtata kaj socia formo en kiu ili vivas. La holismo estas la kontraŭa pozicio al la reduktismo. La termino en sia nuna konkreta difino fontas de la ŝiencisto Jan Christiaan Smuts, kiu konatigis tiun komprenon en sia dum la jaro 1926 publikigita "Holismo kaj Evoluo" (angle Holism and Evolution). Holismaj konceptoj tamen ankaŭ ekzistis pli frue, ekzemple en la verkaroj de la filozofoj Gottfried Wilhelm Leibniz, Georg Wilhelm Friedrich Hegel kaj Aristotelo („la tuto estas pli ol la sumo de siaj partoj“). Ĉefa argumento de la subtenantoj de la holismo kontraŭ la reduktismo estas la problema percepto de ili, ke komplika sistemo ne plene klarigeblas per klarigo nur de la unuopaj partoj.

Holismaj konceptoj tre gravas ekzemple en la alternativa medicino, en ĉiuspecaj ekologiaj konceptoj, en multaj teorioj kaj konceptoj de sociologio, psikologio kaj psikologio – kaj certagrade ankaŭ en politologio kaj ekonomio.

Holismo en biologio redakti

La plej gravaj luktantoj por holisma konceptaro en biologio estis la sciencistoj Adolf Meyer-Abich kaj John Scott Haldane.

Jan Christiaan Smuts konstruigis sian teorion de holismo sur la bazo de penso pri krea natura evoluo. Tiucele li provis sintezon de naturscienco kaj filozofio, asertante ke por la klarigo de la natura evoluo gravas ambaŭ – unuflanke la strukturoj (temoj de la naturscienco) kaj aliflanke ankaŭ la principoj (temoj de la filozofio). Por kompreni la naturan evoluon, oni devas preni parton de ĝi, kiu enhavas ambaŭ flankojn. Materio kaj vivo ambaŭ konsistas el partaj strukturoj, kies ordigo kaj rilatigo gvidas al natura tuto. La partaj strukturoj same en si mem estas tutoj. Ĝi temas pri atomo, molekulo, kemia substanco, plantoj, bestoj aŭ ŝtatoj, ĉio en si mem estas tuto. Konglomeraĵoj de tiuj tutoj kreas novajn tutojn kun novaj funkcioj kaj kapabloj. Tiu "tuteco" aŭ holismo estas la puŝanta forto de la natura evoluo, la "vera kaŭzo", kiel esprimis sin Jan Christiaan Smuts, kiu influas la evoluajn mekanismojn - variado kaj selektado. La diversaj formoj de variaĵo laŭ Smuts klarigeblas pro individua utileco, uzo (ekzemple la ek-utiligo de korpoparkoj por novaj moviĝoj) aŭ per ĉirkaŭaĵaj cirkonstancoj. Neniu variaĵo nur koncernas limigitan parton de la tuto, sed ĉiam estas parto de pluraj variaĵoj, kiuj ŝanĝas la organismon entute.

Por Adolf Meyer-Abich la leĝoj de biologio ne simple dedukteblas el la leĝoj de fiziko, ĉar la fizikaj leĝoj laŭ li estas drastaj simpligoj de la biologiaj, kaj sekve la biologiaj leĝoj multe pli universalaj kaj ĝeneralaj ol la fizikaj. La teorioj de biologio sekve laŭ li entenas la teoriojn de fiziko kaj kemio, sed ne inverse.

Vidu ankaŭ redakti