Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri naciismo, la ĝenerala emo opinii nacion socia fundamentaĵo. Por informoj pri nacia socialismo, vidu la artikolon naziismo.

Naciismo (arkaisme: nacionalismo) estas ideologio, laŭ kiu la nacio, kune kun la etneco aŭ la nacia identeco, estas fundamentaĵo de la socia vivo de homoj. Ĝi estas “unuavice principo, laŭ kiu la politika unuo kaj la nacia unuo devas esti kongruaj”.[1] Naciismo en tiu formo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la specifa ideologio de naciismaj movadoj, kiuj faras politikajn pretendojn por difinitaj nacioj.

Libereco gvidanta la popolon Fare de Eugène Delacroix, 1833. La alegoria figuro de la libereco svingas la francan nacian flagon.

Naciismo do estas ankaŭ ideologio kaj movado antaŭenigantaj la interesojn de specifa nacio,[2] precipe kun la celo gajni kaj konservi la suverenecon (memregadon) super ĝia hejmlando. La naciismo asertas, ke ĉiu nacio devus regi sin mem, libera de entrudiĝoj de ekstere (memdeterminado), ke la nacio estas natura kaj ideala bazo por politika unuo,[3] kaj ke la nacio estas la sola rajtigita fonto de politika povo (popola suvereneco).[2][4] Plue, ĝi celas konstrui kaj gardi unuecan nacian identecon bazitan sur kundividataj sociaj karakterizaĵoj kiel kulturo, lingvo, religio, politiko kaj kredo je kundividata unika historio[5][6], kaj ĝi celas antaŭenigi nacian unuecon aŭ solidarecon.[2] Naciismo do strebas konservi kaj vivigi la tradician kulturon de nacio, kaj kulturaj reviviĝoj estis ofte ligitaj kun naciismaj movadoj.[7] Ĝi ankaŭ instigas fieri pri naciaj atingoj kaj estas proksime ligita kun patriotismo.[8] Naciismo ofte kombiniĝas kun aliaj ideologioj kiel ekzemple konservativismo aŭ pli malofte socialismo.[3]

Naciismo kiel ideologio estas relative moderna. Dum la tuta historio homoj kroĉis sin al siaj parencaro kaj tradicioj, al teritoriaj aŭtoritatoj kaj al sia hejmlando, sed naciismo ne fariĝis vaste agnoskata koncepto ĝis la 18-a jarcento.[9] Estas tri paradigmoj, per kiuj kompreni la devenon kaj fundamenton de naciismo. La pratempismo eldiras, ke ĉiam ekzistis nacioj kaj ke naciismo estas natura fenomeno. La etnosimbolismo klarigas naciismon kiel dinamikan, evoluantan fenomenon kaj substrekas la gravecon de simboloj, mitoj kaj tradicioj en la evoluo de nacioj kaj naciismo. La modernismo eldiras, ke naciismo estas novdata socia fenomeno, kiu bezonas la sociajn-ekonomiajn strukturojn de moderna socio por povi ekzisti.[10]

Manuel Belgrano, unu de la estroj de la sendependigo de la sudamerikaj nacioj disde la Hispana Imperio, kreinto de la nacia argentina flago.

Tamen, ekzistas malsamaj difinoj de “nacio”, kio kondukas al diversaj varioj de naciismo. Etna naciismo difinas la nacion per kundividataj etneco, heredaĵo kaj kulturo, dum la civita naciismo difinas la nacion surbaze de kundividataj civitaneco, valoroj kaj institucioj, kaj ligiĝas kun la koncepto de konstitucia patriotismo. Alpreno de nacia identeco dum la historia evoluo estis ofte reago de influaj grupoj malkontentaj pri siaj tradiciaj identecoj pro malagordo inter ilia establita socia ordo kaj la sperto pri tiu socia ordo ĉe ĝiaj membroj, kio rezultigas anomion, kiun naciistoj strebas forigi.[11] Tiu anomio igas socion reinterpreti la identecon, konservante elementojn, kiujn ĝi taksas akcepteblaj, kaj forigante elementojn, kiujn ĝi taksas neakcepteblaj, por krei unuecan komunumon.[11] Tiu evoluo povas rezulti el internaj strukturaj problemoj aŭ el rankoro de ekzistanta grupo aŭ grupoj kontraŭ aliaj komunumoj, precipe eksterlandaj potencoj, kiuj superregas ilin (aŭ pri kiuj oni kredas, ke ili faras tion).[11] Naciistoj difinas unuopajn naciojn surbaze de difinitaj kriterioj, kiuj distingas unu nacion disde alia. La dislimado de unuopaj nacioj servas al naciistoj jen por formi la propran popolon per kontrastigo de ĝi kun aliaj, jen por sin aserti kontraŭ la kredata plipotenceco de aliaj, jen por malvalorigi ilin kaj establi la propran regadon super ili. Naciaj simboloj kaj flagoj, naciaj himnoj, naciaj lingvoj, naciaj mitoj kaj aliaj simboloj de nacia identeco estas tre gravaj en la naciismo. [12][13][14][15]

En la praktiko, oni povas taksi naciismon ĉu pozitiva ĉu negativa aferp, depende de la kunteksto kaj de la individua starpunkto. Naciismo estis grava propulsanto de sendependec-movadoj kiel la Greka kaj Irlanda sendependecmilitoj, la cionisma movado, kiu kreis la nuntempan Israelon, kaj la dissolviĝo de Sovetunio.[16][17] Radikala naciismo kombine kun rasa malamo estis ankaŭ ŝlosila elemento de la holokaŭsto farita de la nazia Germanio.[18] Pli freŝdate, naciismo estis grava faktoro ĉe la pridisputata anekso de Krimeo fare de Rusio.[19]

Ĉiu, kiu identiĝas kun nacio kaj opinias naciajn ŝtatojn legitimaj, povas esti nomata “naciisto”. En tiu senco, la plimulto de plenkreskaj homoj estas “pasivaj naciistoj”. Tamen, en la moderna komunuza lingvo la vorto naciismo referencas al politika (kaj foje militista) agado subtena al naciismaj postuloj. Tiu agado povas inkluzivi separatismon, iredentismon, militarismon kaj en ekstremaj kazoj "etnan purigadon". Politikologoj (kaj la amaskomunikiloj) tendencas elstarigi ĉi tiujn pli ekstremajn formojn de naciismo.

Fono kaj problemoj redakti

 
Pola pentraĵo de 1892 fokuse al la defendo de la pola nacia flago dum la historia Batalo de Chocim, (1621).

Naciismo estas jam de longe disputveka termino, ĉar ĝia plej ĝenerala difino estas larĝa, kaj ĝi estis objekto de debatoj dum la tuta historio; kaj specifaj naciismoj estas ekstreme diversaj. Fortaj emocioj vekiĝas, kiam oni diskutas pri naciismo, kaj tio malfaciligas la priskribon kaj difinadon de naciismo. Ĉiam reaperanta problemo estas, ke homoj difinas la naciismon surbaze de siaj lokaj spertoj. Por bretona naciisto, centra estas la demando de ŝtatnaciismo kontraŭ kultura naciismo, dum aliloke tiu distingo povas esti senrilata. Subtenantoj de la naciismo ofte timas, ke la negativaj sekvoj de interkonfliktantaj naciismoj, etna streĉeco, militoj kaj politikaj konfliktoj ene de ŝtatoj, konfuziĝos kun la naciismo mem, pro kio kelkaj komencis rigardi la ĝeneralan koncepton de la naciismo negative. Ili argumentas, ke perceptado al la naciismo surbaze de ĝiaj plej negativaj konsekvencoj distordas la signifon de tiu termino. La emfazado de specifaj konfliktoj certe forturnis la atenton de ĝeneralaj demandoj; ekzemple pri la trajtoj de naciaj ŝtatoj.

Naciismaj movadoj kelkfoje jes kaj kelkfoje ne asertas, ke ilia nacio estas pli bona ol aliaj. Ili eble asertas simple, ke la loĝantaro de difinita nacio pli bone fartas, se oni permesas al ĝi regi sin mem. Tio estas la principo de memdetermino. Tamen, el konfliktoj ofte rezultas ideologiaj atakoj kontraŭ la identeco kaj legitimeco de la "malamiko". Ekzemple, en la israela-palestina konflikto, ambaŭ flankoj foje asertis, ke la alia ne estas vera nacio, kaj ke ĝi sekve ne rajtas havi ŝtaton. La ŝovinismo faras troigitajn pretendojn pri la supereco de unu nacio super alia. Ankaŭ naciaj stereotipoj oftas, kaj ili kutime estas ofendaj. Tio estas atentindaj naciismaj fenomenoj, sed ili ne konsistigas sufiĉan bazon por ĝenerala teorio de naciismo.

Debatataj naciismo-teoriaj temoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naciismo-studoj.

Ĝenerale, la unuaj studoj pri la naciismo estis historiaj priskriboj pri naciismaj movadoj. Fine de la 19-a jarcento, marksistoj kaj aliaj socialistoj faris politikajn analizojn pri la tiutempe aktivaj naciismaj movadoj en la centra kaj orienta Eŭropo. La plej multaj sociologiaj teorioj pri naciismo datiĝas de post la Dua mondmilito.

 
Adolf Hitler, dum la tago de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, 1927 en Nürnberg. Naziismo ekaperis kiel reprezentanto de antaŭekzistanta nacio, pri kio akordiĝas la pratempisma naciismo-teorio. Tamen oni ne konfuzu naziismo kun naciismo.

Parto de la naciismo-teoriaro traktas demandojn, pri kiuj la naciistoj mem okupiĝas, ekzemple, kiu apartenas kaj kiu ne apartenas al la nacio, kaj kion signifas aparteni al nacio. La ĝenerala lastatempa teoria laboro rigardis subkuŝantajn demandojn, ĉefe la demandon pri tio, kiu venis la unua: ĉu nacioj aŭ naciismo. Naciismaj aktivistoj rigardas sin kiel reprezentantojn de antaŭekzistanta nacio, pri kio akordiĝas la pratempisma naciismo-teorio. Tiu rigardas naciojn, aŭ almenaŭ etnojn, kiel socian realaĵon, kiu ekzistas ekzemple jam de dudek mil jaroj.

La modernismaj naciismo-teorioj komprenigas, ke ĝis ĉirkaŭ 1800 neniu naciismo havis pli ol nur lokajn lojalecojn. La naciaj identeco kaj unueco estis altruditaj de supre, fare de eŭropaj ŝtatoj, ĉar tiuj fariĝis necesaj por modernigi la ekonomion kaj la socion. Laŭ tiu teorio, naciismaj konfliktoj estis neintenca kromefiko.

La plej lastatempaj naciismo-teoriistoj estis influitaj de la postmodernismo kaj substrekas, ke nacioj estas socie konstruita fenomeno. Benedict Anderson, ekzemple, priskribis naciojn kiel "imagitajn komunumojn". La eldiro de Ernest Gellner pri tio: "Naciismo ne estas la vekiĝo de nacioj al konscio pri si mem: ĝi inventas naciojn, kie tiaj ne ekzistas." (Anderson kaj Gellner utiligas vortojn kiel "imagita" kaj "inventi" laŭ maniero neŭtrala kaj priskriba. En ĉi tiu rilataro, ilia uzo ne celas sugesti, ke nacioj estas fiktivaj aŭ fantaziaj.) La modernigado-teoriistoj opinias, ke aferoj kiel la presmaŝino kaj la kapitalismo estas necesaj antaŭkondiĉoj por la naciismo.

Anthony D. Smith proponas sintezon de postmodernismaj kaj tradiciaj starpunktoj. Laŭ Smith, la antaŭkondiĉoj por la elformiĝo de nacio estas fiksita hejmlando (aktuala aŭ historia), alta grado de aŭtonomio, malamika ĉirkaŭaĵo, rememoroj de bataloj, sanktaj lokoj, lingvoj kaj skribsistemoj, apartaj kutimoj kaj pensado. Smith taksas, ke nacioj formiĝas per la inkluzivo de la tuta loĝantaro (kaj ne nur la elitoj), konstituado de juraj kaj politikaj institucioj, naciisma ideologio, internacia agnosko kaj fiksado de landlimoj.

La historia evoluo de la naciismo redakti

Antaŭ 1900 redakti

La plej multaj naciismo-teorioj supozas, ke la nacia ŝtato estas kaj koncepto kaj praktiko eŭropdevena. La modernan ŝtaton oni ofte opinias estiĝinta per la Traktato de Vestfalio de 1648, kvankam tiu starpunkto estas pridisputata. Tiu traktato kreis la vestfalian sistemon de ŝtatoj, kiuj agnoskis al si reciproke kaj suverenecon kaj teritorion. Kelkaj el la subskribintoj, kiel la nederlandaj Unuiĝintaj Provincoj, povus esti konsiderataj naciaj ŝtatoj, sed ne ekzistis germana ekvivalento, malgraŭ tio, ke la Sankta Romia Imperio konsistis preskaŭ tute el germanlingvaj ŝtatoj. En 1648, la plej multaj ŝtatoj en Eŭropo estis ankoraŭ nenaciaj.

 
Romantikigita pentraĵo de la Batalo de Rankagva dum la Ĉilia Milito de Sendependigo fare de Pedro Subercaseaux.

Multaj, kvankam ne ĉiuj, rigardas la grandan transiron al naciaj ŝtatoj kiel aferon okazintan en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En Eŭropo la naciismo ricevis fortan propulson el la ideoj de la Franca Revolucio. Unu sekvo de ĝi estis la populariĝo de la ideo de popola suvereneco, kiu havas kaj demokratian kaj nacian deirpunktojn. Ekirante de la romantika naciismo, naciismaj movadoj estiĝis en la tuta Eŭropo kaj alimaniere en Ameriko. Kelkaj el tiuj estis separatismaj, direktiĝantaj kontraŭ grandaj imperioj. Aliaj, plej rimarkinde en Germanio (vidu artikolon Germana naciismo) kaj Italio, alstrebis unuigi dividitan aŭ fragmentiĝintan teritorion. Tiuj movadoj alstrebis pli fortajn naciajn identecon kaj kulturon, kaj ili sukcesis. Ĝis la fino de la 19-a jarcento, la plej multaj homoj akceptis, ke Eŭropo estis disdividita en naciojn, kaj ili persone identiĝis kun unu el tiuj nacioj. La kolapso de la Aŭstra-Hungara Imperio kaj la Osmanida imperio post la Unua mondmilito akcelis la formiĝon de naciaj ŝtatoj.

Laŭ la plej ĝenerale akceptata vidpunkto, la homoj antaŭ la 19-a jarcento havis lokajn, regionajn aŭ religiajn lojalecojn, sed nenian imagon pri nacieco. La tipa eŭropa ŝtato estis dinastia ŝtato regata de reĝa familio. Se estis iaj lojalecoj super la regiona nivelo, ili ŝuldiĝis al la reĝo kaj al la reĝa familio. Dinastiaj ŝtatoj povis akiri teritoriojn per reĝa geedziĝo kaj perdi ĝin per divido de heredaĵo. Ĉi tiun monarkian ordon, kiu laŭ nuntempaj kriterioj ŝajnas absurda, oni pravigis kiel "de Dio volitan". Tiukadre vidu artikolon Didevena rajto de reĝoj. Ankoraŭ pli frue, la antikvaj helenoj nomis ĉiun nehelenon barbaro, sed la helenaj civitoj ofte interbatalis pro la superregeco. La naciismo enkondukis la ideon, ke ĉiu nacio havas specifan teritorion, kaj ke trans ĝiaj limoj validas la pretendoj de aliaj nacioj. Principe, naciaj ŝtatoj ne strebas konkeri teritoriojn. Sed la naciismaj movadoj malofte konsentis pri tio, kie la landlimo troviĝu. Kiam la naciismaj movadoj kreskis, ili enkondukis novajn teritoriajn disputojn en Eŭropo.

La naciismo regis la politikan vivon de Eŭropo en la 19-a jarcento. Kie la nacio estis parto de imperio, la naciliberiga batalo estis samtempe batalo kontraŭ malnovaj aŭtokratiaj reĝimoj, kaj la naciismo estis aliancano de liberalaj kontraŭmonarkiaj movadoj. Kie la nacia ŝtato estis solidiĝinta malnova monarkio, kiel en Hispanio, la naciismo estis mem kaj konservativa kaj monarkia. La plej multaj naciismaj movadoj komence estis opoziciaj kontraŭ iu ekzistanta ordo, sed en la 20-a jarcento jam estis reĝimoj, kiuj identigis sin ĉefe kiel naciismajn.

Pridisputata estas la konvencia teorio pri la 19-a-jarcenta deveno de naciaj ŝtatoj. Unu problemiga detalo estas la fakto, ke la sudamerikaj bataloj de sendependiĝo, kaj la Usona Revolucio datiĝas de antaŭ la plej multaj eŭropaj naciismaj movadoj. Kelkaj landoj, kiel Nederlando kaj Anglio, ŝajne havis klaran nacian identecon longe antaŭ la 19-a jarcento. Sed la unuiĝo de Italio estas bona ekzemplo de naciisma movado el la 19-a jarcento, kiu baziĝis sur etneco, respektive lingvo.

Naciismo en la 20-a jarcento redakti

 
La masakro de Srebrenico (jen la enterigo de 465 identigitaj bosnianoj, julio 2007) montras la sekvojn de ekstrema naciismo en la 20-a jarcento

Fine de la 19-a jarcento, naciismaj ideoj komencis disvastiĝi al Azio. En Barato la naciismo komencis instigi alvoki, ke la brita regado finiĝu. La naciisman movadon en la Barato de la 20-a jarcento oni kutime ligas kun Gandhi, kvankam ĝi havis multe da pliaj gvidantoj. En Ĉinio, la naciismo kreis pravigon por la ĉina ŝtato, kiu ne akordis kun la pli frua ideo de universala imperio. En Japanio, la naciismo kombiniĝis kun japana "esceptismo" por elformi japanan imperiismon, ĉar ekstrema naciismo ofte kondukas al imperiismo.

La Unua mondmilito kondukis al kuraĝigado de novaj naciaj ŝtatoj en Eŭropo fare de Usono, kiu kontraŭis la malnovajn imperiojn, kaj fare de Francio, kiu volis izoligi Germanion kaj Aŭstrion per aro da dependaj ŝtatoj. La rezulto de tiu premo estis la malintegriĝo de pluraj multnaciaj imperioj (Osmanida imperio, Aŭstrio-Hungario). Ankaŭ la Rusia Imperio perdis teritorion. La Traktato de Versajlo, kiu baziĝis sur la 14 punktoj proponitaj de la usona prezidento Wilson, estis provo agnoski la principon de naciismo, dividante la plej grandan parton de Eŭropo en naciajn ŝtatojn, kion oni eŭfemisme nomis "provo konservi la pacon", sed fakte konsistis en malplifortigo de la eŭropaj landoj kontraste al la granda nova usona potenco. Sed krome pluvivis multnaciaj kaj multetnaj ŝtatoj; kaj aldoniĝis du novaj, Ĉeĥoslovakio (en kiu ĉeĥoj ekregis, kvankam ili konsistigis nur 43% de la loĝantaro) kaj Jugoslavio (kiu iĝis dominata de serboj).

La Dua mondmilito iniciatis novan ondon de formiĝo de naciaj ŝtatoj, pro la leviĝo de faŝismo kaj naziismo ("nacia socialismo") antaŭ la milito, kaj pro la sendependiĝo de landoj disde la eŭropaj koloniaj imperioj, kiuj estis pli malfortaj post la milito. La plej drameca malkoloniiĝo okazis en Afriko, kiu transformiĝis de aro de eŭropaj kolonioj al kontinento de naciaj ŝtatoj. Malmultaj el ili kongruis kun la eŭropa idealo de "unu sola popolo kun unu lingvo" sur klare dislimita teritorio. Ironie estis, ke Somalio, kiu plej kongruis kun tiuj kriterioj, malintegriĝis. Afrika naciismo estas terminego kiu referencas al grupo de politikaj ideologioj, ĉefe ene de Sub-Sahara Afriko, kiu estas bazitaj sur la ideo de nacia memdetermino kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.

 
Ĉefpaĝo de La Aboco de Rusa Naciisto de Aleksandr Barkaŝov.

La kolapso de Sovetunio kondukis ĉirkaŭ 1990 al neatendita reviviĝo de naciaj movadoj en Eŭropo. Ĝiaj konsistigaj ŝtatoj iĝis sendependaj, en la kazo de la baltaj ŝtatoj la duan fojon (en la moderna historio).

Dum la dua duono de la 20-a jarcento, kelkaj evolutendencoj elformiĝis, kiuj eble indikas malfortiĝon de la nacia ŝtato kaj de la naciismo. Ĉe la Eŭropa Unio eblas observi, ke ĝi transdonas povon de la nacia nivelo al la subnacia kaj ankaŭ al la supernacia. Kritikantoj de la tutmondiĝo preskaŭ ĉiam vidas tiun kiel minacon al la naciaj identeco, kulturo kaj suvereneco. Interkonsentoj pri liberkomerco kiel NAFTA kaj GATT, kune kun la kreskanta internaciiĝo de la komercaj merkatoj, estas perceptataj kiel damaĝaj al la nacia ekonomio, kaj ili kondukis al revivigo de ekonomia naciismo. Protestmovadoj rezolute kontraŭas tiujn negativajn aspektojn de la tutmondiĝo.

Ne ĉiuj kontraŭtutmondiĝaj aktivuloj estas naciistoj, sed la naciismo plu asertas sin kiel reagon je tiuj evolutendencoj. Naciismaj partioj ĉiam ankoraŭ ricevas bonajn rezultojn en balotadoj, kaj la plej multaj homoj ĉiam ankoraŭ havas fortan senton de ligiteco kun sia nacieco. Ekzemple, teoriumantoj de la ĉina naciismo en la Popola Respubliko Ĉinio esprimis la ideon, ke la nacia potenco de Ĉinio estas fortikigebla per engaĝiĝo en internaciaj komercaj kaj interŝtataj organizaĵoj, anstataŭ ke ĝi malfortiĝus pro ili. Dum iom da tempo, subŝtataj grupoj kiel katalunaj aŭtonomistoj kaj kimraj naciistoj apogis pli fortan Eŭropan Union, esperante, ke Eŭropo de regionoj limigus la potencon de la aktualaj naciaj ŝtatoj. Sed fronte al la nun disvastiĝinta eŭropo-skeptikeco en la EU, tiu transformiĝo ne plu estas prioritata parto de ĝia politika agendo.

Lingvo kaj naciismo redakti

 
Ekde la Franca Revolucio la "regionaj" lingvoj, kiel la bretona lingvo ekzemple, suferis subpremadon favore al la "nacia" franca lingvo.

Komuna lingvo estis difina karakterizilo de nacio kaj idealo por naciistoj. Ekzemple, en Francio antaŭ la Franca Revolucio oni parolis sur granda parto de la teritorio reciproke ne kompreneblajn regionajn lingvojn kiel la bretonan kaj la okcitanan. Ankaŭ la norman francan lingvon, kiu ĉiam estis la lingvo de la administracio, oni parolis en grandaj partoj de la lando, sed post la revolucio ĝi estis altrudita kiel la nacia lingvo en ne-franclingvaj regionoj. En Bretonio, ekzemple, keltaj nomoj estis malpermesitaj. La formadon de naciaj ŝtatoj kaj ilian solidiĝon post la sendependeco kutime akompanis politikaj entreprenaĵoj por limigi, anstataŭigi aŭ forlasi minoritatajn lingvojn. Tio rapidigas la tendencon de altstatusaj lingvoj anstataŭi malaltstatusajn, rimarkitan en socilingvistikaj esploroj.

Naciismaj movadoj de Irlando ĝis Barato akcelas la instruadon, konservadon kaj uzadon de tradiciaj lingvoj kiel la keltaj lingvoj, la hebrea kaj la hindia.

Usono, kiu dum sia historio bonvenigis enmigrantojn de diversa nacieco, havas jam longe daŭrintan tendencon diskriminacii kontraŭ aliaj lingvoj ol la angla. Elstaraj ekzemploj estas la germana lingvo, kiu estis preskaŭ neniigita dum la Unua mondmilito, kaj la franca kaj itala, kiuj preskaŭ malaperis el la ĉiutaga vivo. Nuntempe la hispana estas dua lingvo en granda parto de la lando. Kelkaj politikistoj kiel Pat Buchanan konscie kontraŭis la altiĝon de la hispana kiel dua usona lingvo, pro timo, ke ĝi subfosos tradiciajn instituciojn.

En la araba mondo dum la kolonia periodo, la turka, franca, hispana kaj angla lingvoj estis ofte altruditaj, kvankam la intenseco de la altrudo tre variis. Kiam la kolonia periodo finiĝis (ĉefe post la Dua mondmilito), procezo de "arabigo" (aŭ "rearabigo") komenciĝis. Oni revivigis la araban por unuigi la arabajn ŝtatojn kaj akceli pli larĝan araban identecon, pro la motivo de tutarabismo. Landoj kiel Alĝerio kaj Okcidenta Saharo trapasis grandskalajn arabigojn, transirante de la franca kaj hispana, respektive, al la araba.

Sed ene de la araba mondo okazis kelkaj naciismaj provoj emancipi enlandan lingvon de ĉiutaga uzo kaj trakti la klasikan araban lingvon kiel formalan fremdan lingvon. Tiu estis ofte nekomprenebla al la ne-legipova loĝantaro en nominale arabaj landoj, kiuj estis politike, sed ne nepre lingve, kulture aŭ etne, arabigitaj. Tian politikon unue akcelis en Egiptio meze de la 20-a jarcento la egipta klerulo kaj naciisto Ahmad Lutfi al-Sajjid, kiu pledis por la formaligo de la parolata lingvo de Egiptio kiel la gepatra lingvo de la egipta popolo. Pli lastatempe, Bayoumi Andil, egipta lingvisto kaj egiptologo, esploris tion, kion li nomas la "moderna egipta lingvo" pro naciismaj motivoj, kiuj igis lin deklari, ke ĝi "ne rilatas" al la araba. Li asertis, ke ĝi estas la kvara fazo de la antikva egipta lingvo, kiu estas ido de la kopta lingvo, kun kiu ĝi intime rilatas sintakse, morfologie kaj fonologie.

 
Dulingva trafiksignalo en Nador, en araba qif, kaj en berbera ⴱⴻⴷⴷ (Bedd); la uzado de berbera lingvo foje estas permesita en Maroko, foje subpremata, kiam oni komprenas, ke berberoj deziras esti konsiderataj nacio.

Similajn provojn emfazi minoritatajn lingvojn tute apartajn de la araba faris la nubianoj, kiuj estas dividitaj inter Egiptio kaj Sudano, kaj kun relative pli da sukceso la amazigoj (aŭ tamazirtoj; ankaŭ nomataj berberoj) en Maroko.

La naciismo forte influas la percepton de lingvaj fenomenoj ĝenerale. Ĝi instigas evoluigi apartajn naciismajn lingvoteoriojn kaj politikajn strebadojn por akceli aŭ "defendi" apartajn lingvojn. Oni kelkfoje parolas ĉi-rilate pri lingvonaciismo.

Ekspansia kaj imperiisma naciismo de ŝtatoj, kies lingvo ĝuas grandan (en la kazo de la angla) tutmondan disvastiĝon, teoriigas la supozatan apartan taŭgecon de la koncernaj lingvoj por internacia uzado. Tio okazas (koncerne la anglan lingvon precipe ofte) per apelacioj al ilia aparta "riĉeco", kiun oni atribuas al iliaj malfermeco al eksogenaj influoj, hibrideco kaj plurdeveneco.

Ankaŭ la etna naciismo delonge temigas la lingvon. Jam la unuaj germanaj romantikaj naciistoj kiel Johann Gottfried von Herder kaj Ernst Moritz Arndt komence de la 19-a jarcento ekrigardis la lingvon kiel fonton de la kredata specifa mondrigardo de ĉiu (etne komprenata) popolo. Unu el la konataj reprezentantoj de ĉi tiu tendenco en la 20-a jarcento estis la germana lingvisto Leo Weisgerber. En la sama senco agadas sur la politika kampo la etnisma movado. Etnaj naciistoj ofte teoriigas la "purecon" de la etna, respektive nacia lingvo kaj sekve rigardas la lingvan hibridiĝon pro fremdlingva influiĝo kiel gravan danĝeron ne nur por la lingvo mem, sed por la "identeco" de la koncerna lingva grupo. Lingvopurismaj movadoj klopodas en diversaj landoj kontraŭbatali la disvastiĝon de tielnomataj "fremdaj vortoj" kaj aliaj eksogenaj influoj en la respektiva nacia lingvo, kiun ili celas "savi" tiumaniere. En ekstremaj kazoj oni provas tion per lingvoleĝoj, kiuj gardu la lingvan "purecon".

Naciismo-tipoj redakti

Naciismo povas manifestiĝi kiel parto de oficiala ŝtata ideologio aŭ kiel organiza aŭ popola (neŝtata) movado, kaj ĝi povas esprimiĝi laŭlonge de civitaj, etnaj, kulturaj, religiaj aŭ ideologiaj dividlinioj. Tiel bazitaj memdifinoj de nacio uziĝas por klasi diversajn tipojn de naciismo. Sed tiaj kategorioj ne ekskludas unu la alian, kaj multaj naciismaj movadoj kombinas iujn aŭ ĉiujn el tiuj elementoj diversgrade. Naciismaj movadoj estas klaseblaj ankaŭ surbaze de aliaj kriterioj, kiel ekzemple amplekso kaj situo.

Kelkaj politikaj teoriistoj pretendas, ke iu ajn distingado inter formoj de naciismo estas falsa. En ĉiuj formoj de naciismo, la loĝantaroj kredas dividi ian komunan kulturon, kaj la kulturo neniam estas plene disigebla de la etneco. Usono, ekzemple, havas "Dion" sur siaj moneroj kaj en sia ĵuro de fideleco al la nacia flago, kaj ĝi proklamas oficialajn festotagojn, kiuj laŭ iuj observantoj akcelas unuflankajn kulturajn orientiĝojn. Usono havas etnan teorion pri usoneco (nativismo), kaj havas parlamentan komitaton, kiu esploras t.n. "ne-usonajn" agadojn.

La civita naciismo estas tiu formo de naciismo, en kiu la ŝtato devenigas politikan legitimecon el la aktiva partopreno de sia civitanaro kaj el la grado, je kiu ĝi reprezentas la "volon de la popolo". Oni ofte opinias ĝin devena de Jean-Jacques Rousseau kaj precipe de la teorioj pri socia kontrakto, kies nomo devenas de lia en 1762 eldonita libro, La socia kontrakto. La "civita naciismo" situas en la tradicioj de raciismo kaj liberalismo, sed kiel formo de naciismo ĝi kontrastas kun la etna naciismo. Membrecon en la civitana nacio oni opinias libervola. Civitnaciaj idealoj influis la evoluon de la reprezenta demokratio en landoj kiel Usono kaj Francio.

 
Statuo de Johann Gottfried von Herder sur la Herder-placo en Vajmaro, antaŭ la Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Herder disvolvigis la koncepton de popolo kaj de tie devenas la etna naciismo.

La etna naciismo difinas la nacion surbaze de etneco, kiu inkluzivas ĉiam iun elementon de biologia deveno de antaŭaj generacioj. Ĝi inkluzivas ankaŭ ideojn pri kulturo dividata inter la grupanoj kaj kun la prauloj, kaj kutime komunan lingvon. Membreco en la nacio estas hereda. La ŝtato devenigas sian politikan legitimecon el sia eco esti hejmlando de la etno, kaj el sia funkcio protekti la nacian grupon kaj faciligi ĝian kulturan kaj socia vivon kiel grupo. Ideoj pri etneco estas tre malnovaj, sed la moderna etna naciismo estis forte influita de Johann Gottfried von Herder, kiu diskonatigis la nocion Volk (t.e. etne komprenata popolo), kaj Johann Gottlieb Fichte. La etna naciismo estas nuntempe la dominanta formo de naciismo, kaj ofte oni nomas ĝin simple "naciismo". Estu notite ankaŭ, ke la teoriisto Anthony Smith uzas la terminon "etna naciismo" por neokcidentaj konceptoj de naciismo, kiujn li kontrastigas kun okcidentaj manieroj difini la nacion surbaze de ĝia geografia teritorio.

La nacia liberalismo aŭ pli akcentite naciisma liberalismo estas variaĵo de liberalismo, kombinante naciismon kun kelkaj liberalaj valoroj kaj politikaj konceptoj, precipe rilate al instruado, la rilato inter ŝtato kaj religiaj institucioj kaj moderna, efika, burokratia publika administrado.

La romantika naciismo (ankaŭ organisma naciismo, identec-naciismo) estas tia etna naciismo, en kiu la ŝtato havigas al si politikan legitimecon, traktante ĝin kiel naturan ("organisman") konsekvencon kaj esprimon de la nacioraso. Ĝi respegulis la idealojn de la romantikismo kaj kontraŭis la raciismon de la klerismo. La romantikisma naciismo elstarigis historian etnan kulturon, kiu respondas al la romantikisma idealo; la folkloro disvolviĝis kiel romantikisma naciisma koncepto. La verkoj de Herder inspiris la Grimm-fratojn krei idealigitan kolekton de popolrakontoj, kiujn ili etikedis etne germanaj. La historiisto Jules Michelet ekzempligas la francan romantikisman-naciisman historiografion.

La kultura naciismo difinas la nacion surbaze de dividata kulturo. Membreco en la nacio estas nek libervola (ĉar oni ne povas tuj alproprigi kulturon), nek hereda (ĉar oni eventuale konsideras la infanojn de membroj eksterlandanoj, se tiuj kreskis en alia kulturo). La ĉina naciismo estas unu ekzemplo de kultura naciismo, parte pro la multaj etnaj malplimultoj en Ĉinio. (La "ĉinaj naciistoj" inkluzivas tiujn homojn de Tajvano, kiuj malakceptas la kontinentan ĉinan registaron, sed pretendas por si la kontinentan ĉinan ŝtatanecon.)

La ŝtatnaciismo estas vario de la civita naciismo, kiu tre ofte kombiniĝas kun la etna naciismo. Ĝi kredigas, ke la nacio estas komunumo de tiuj, kiuj kontribuas al la konservo kaj la forto de la ŝtato, kaj ke la individuo ekzistas por kontribui al tiu celo. La itala faŝismo estas la plej bona ekzemplo, kiun karakterizas ĉi tiu slogano de Mussolini: "Tutto nello Stato, niente al di fuori dello Stato, nulla contro lo Stato." ("Ĉio en la Ŝtato, nenio ekster la Ŝtato, nenio kontraŭ la Ŝtato"). Ne mirigas, ke tio konfliktas kun liberalaj idealoj pri la individua libereco kaj kun liberaldemokratiaj principoj. La jakobenisma kreo de unueca kaj centrisma franca ŝtato estas ofte rigardata kiel la originala versio de la ŝtatnaciismo. La frankisma Hispanio kaj la nuntempa turka naciismo estas pli postaj ekzemploj de ŝtatnaciismo.

Sed oni ofte uzas la terminon "ŝtatnaciismo" ĉe konfliktoj inter naciismoj kaj precipe, kiam secesiisma movado alfrontas establitan nacian ŝtaton. La secesiistoj parolas pri ŝtatnaciismo por malkredindigi la legitimecon de la pli granda ŝtato, ĉar ŝtatnaciismo estas komprenata kiel io malpli aŭtentika kaj malpli demokratia. Flandraj separatistoj traktas la belgan naciismon kiel ŝtatnaciismon. Eŭskaj separatistoj (ETA) kaj korsikaj separatistoj traktas Hispanion kaj Francion, respektive, tiamaniere. Replike, la pli granda ŝtato nomas ilin teroristoj. Ne ekzistas eksterdubaj objektivaj kriterioj, laŭ kiuj eblus taksi, kiu el la du flankoj pravas. Pro tio la loĝantaro kutime dividiĝas pro la konfliktantaj alvokoj al ĝiaj lojaleco kaj patriotismo.

Tutnaciismo estas specifa termino uzata ĉefe en la socisciencoj kiel nomo por tiuj specoj de naciismo, kiuj provas transcendi tradiciajn limojn de bazaj naciaj identecoj kun la celo krei “pli tutecan” kaj pli inkluzivan identecon bazitan sur diversaj komunaĵoj. Tutnaciismo povas aperi kiel specifa vario de ĉiuj oftaj naciismo-tipoj. Rilate al la klasika ŝtatnaciismo, la tutnaciismo manifestiĝas en diversaj politikaj movadoj, kiuj pledas por la kreo de “pli tutecaj” (tutnaciecaj) formoj de politika identeco bazitaj sur regiona aŭ kontinenta grupiĝo de naciaj ŝtatoj (ekzemple tutamerikismo, tutafrikismo, tutarabismo, tutiranismo, tuttjurkismo, tutkurdismo).

 
Theodor Herzl, patro de cionismo, kiu estas tre specifa maniero de religia naciismo.

La religia naciismo difinas la nacion surbaze de dividata religio. Se la ŝtato devenigas politikan legitimecon el la aliĝo al religiaj doktrinoj, ĝi povas esti pli teokratio ol nacia ŝtato. En la praktiko, multaj etnaj kaj kulturaj naciismoj havas kelkmaniere religian karakteron. La religio estas la markilo de grupa identeco kaj ne motivo de naciismaj pretendoj. La irlanda naciismo ligiĝas kun la katolikismo, kaj la plej multaj gvidantoj de la irlanda naciismo dum la pasintaj 100 jaroj estis katolikaj, sed multaj el la fruaj (en la 18-a jarcento) naciistoj estis protestantoj. La irlanda naciismo neniam koncentriĝis je teologiaj debattemoj kiel la transsubstancigo, la statuso de la Virgulino Maria aŭ la ĉefrangeco de la Papo, sed laŭ la takso de kelkaj protestantoj en Nord-Irlando, tiuj antaŭreformaciaj doktrinoj estas efektiva parto de la irlanda kulturo. Laŭ simila maniero, la ĉeftendenca cionismo estas pli sekulara kaj bazita je kulturo kaj etneco, kvankam ankaŭ religia cionismo ekzistas. Ekde la dispartigo de la brita Hindio, la barata naciismo ege ligiĝas kun la hinduismo. En la moderna Barato, aktuala formo de la hindua naciismo, la hindutva, elstaras ĉe multaj adeptoj de la Partio Bharatija Ĝanata kaj ĉe Rashtriya Swayamsevak Sangh.

Laŭ marksismo, burĝa naciismo estas speco de naciismo, nome praktiko de la regantaj klasoj por intence dividi homojn laŭ nacieco, raso, etno, aŭ religio, kaj tiel distri ilin por ke ili ne komencu klasbatalon.

Ĉe la diaspora naciismo (aŭ, kiel Benedict Anderson nomas ĝin, "longdistanca naciismo") ĝenerale temas pri naciisma sentimento ĉe diasporo kiel la irlandanoj en Usono aŭ la libananoj en Ameriko kaj Afriko. Anderson diras, ke tiuspeca naciismo funkcias kiel "fantoma fundamenta roko" por homoj, kiuj volas sperti nacian ligiĝon sen efektive voli forlasi sian diasporan komunumon.

Naciismo kaj sporto ofte kunplektiĝas, ĉar sporto donas situon por simbola konkurado inter nacioj; sporta konkurado ofte respegulas konfliktojn de nacioj kaj efektive ofte uziĝis kiel instrumento de diplomatio. La penetron de politikaj celoj en la sporton kelkaj opinias kontraŭa al la fundamenta etiko de sporto plenumata pro si mem kaj por la ĝuo de la partoprenantoj, sed tiu politikiĝo efektiviĝis dum la tuta historio de sporto.[20]

Naciismo ene de nacioj redakti

 
Revolucio de 1848 en Rumanio.

Kiam nacia ŝtato estas fondita, la unua celo de ĉiu ajn naciisma movado estas atingita. Sed per tio la naciismo ne malaperas, sed restas ene de ĉiu nacio (respektive lando) politika forto, kiu inspiras politikajn partiojn kaj movadojn. La terminoj "naciisma" kaj "naciisma politikisto" ofte uziĝas por priskribi tiujn movadojn. Tipaj naciistoj en tiu senco kampanjas por:

  • fortikigo de la nacia unueco, inkluzive kampanjojn por la nacia savo en krizaj tempoj,
  • emfazo de nacia identeco kaj malakcepto de fremdaj influoj sub la influo de kultura konservativismo kaj ksenofobio,
  • restriktado de ne samnaciaj loĝantaroj sur la nacia teritorio, precipe per limigo de enmigrado kaj en ekstremaj okazoj per etna purigado,
  • aneksado de teritorioj konsiderataj parto de la nacia hejmlando (nomata iredentismo laŭ la ekzemplo de la itala movado Italia irredenta),
  • ekonomia naciismo, t.e. la antaŭenigo de la nacia intereso en la ekonomia politiko, precipe per protektismo kaj opozicio kontraŭ liberkomercismaj politikoj.

Tiuspecaj naciismaj partioj kaj naciismaj politikistoj kutime tre aprezas naciajn simbolojn kiel ekzemple la nacian flagon.

Naciistoj evidente havas pozitivan sintenon pri sia propra nacio, kvankam tio ne estas difinanta trajto de la naciismo. La emocia altiro de la naciismo videblas eĉ en establitaj kaj stabilaj naciaj ŝtatoj. La socia psikologio de nacioj inkluzivas nacian identecon (la sento de individuo aparteni al grupo) kaj nacian fieron (sinidentigon kun la sukceso de la grupo). Nacia fiero rilatas al la kultura influo de la nacio kaj al ĝia ekonomia kaj politika forto – kvankam ili estas eble troigataj ĉe tio. Sed la plej grava faktoro estas la kundividataj emocioj: la sporta naciismo inkluzivas la dividatan seniluziiĝon, kiam la nacia teamo malvenkas.

La emocioj povas esti pure negativaj: kundividata sento de minacateco povas unuigi la nacion. Sed dramoplenaj eventoj kiel milita malvenko povas kvalite efiki al la nacia identeco kaj al sintenoj pri ne samnaciaj grupoj. La malvenko de Germanio en la Unua mondmilito kaj la kredata humiliĝo pro la Traktato de Versajlo, la ekonomia krizo kaj la inflaciego, kreis socian klimaton favoran al ksenofobio, revenĝismo kaj la fortiĝo de la naziismo. La solida burĝa patriotismo de la jaroj antaŭ 1914, kun imperiestro kiel nacia patro-figuro, ĉesis esti aktuala.

La atakojn de la 11-a de septembro 2001 kontraŭ Usono sekvigis ondo de naciisma sinesprimado. Malgraŭ tajdo de internacia indigno pro la atakoj kaj malgraŭ inklino apogi la usonan publikon tuj post la atakoj, la usona naciismego iĝis malfacile eltenebla por parto de la homoj ekster Usono. Modernaj okcident-eŭropanoj ekzemple, precipe en Britio kaj Germanio, tendencas rigardi ĉian demonstran elmontradon de flagoj kaj naciaj simboloj kiel ekscesan.

La militoj en Afganio kaj Irako, kiel preskaŭ ĉiuj militoj, ŝajne plifortigis la naciismajn sentimentojn en Usono. Dum la mortintoj kaj vunditoj multiĝas kaj la opozicio kontraŭ la milito kreskas, revenis sintenoj pli frue renkontitaj dum la Vjetnama milito: subtenantoj de la milito opinias ĝiajn kontraŭulojn malpatriotoj, aŭ eĉ simple naciperfiduloj.

Patriotismo kaj ekstremismo redakti

 
Germana razkapulo montrante en sia T-ĉemizo simbolojn de nordia (finna) nacia mito de Kalevala.

Kvankam la naciismo influas multajn aspektojn de la vivo en stabilaj naciaj ŝtatoj, ĝia ĉeesto estas ofte neperceptebla, ĉar oni taksas la nacian ŝtaton memevidentaĵo. Michael Billig parolas pri banala naciismo, t.e. la ordinaraj, malpli videblaj formoj de naciismo, kiuj muldas la mensojn de la nacianaro en la ĉiutageco. La atento koncentriĝas al ekstremaj formoj de naciismo kaj al naciismo en nestabilaj regionoj. "Naciisma" povas iĝi malvaloriga etikedo aplikata al grupoj, kiuj estas ne pli naciismaj ol la cetera loĝantaro. En Okcidentaj demokratioj, ksenofobiaj kaj kontraŭenmigrismaj grupoj ofte nomas sin naciismaj por eviti la eĉ pli malvalorigan epiteton "rasisma". Tiaj partioj eventuale havas relative grandan balotantaron kaj reprezentiĝas en la parlamentoj. Malpli grandaj, sed tre videblaj grupoj kiel razkapuloj sammaniere identigas sin, kvankam naciisma povas esti eŭfemismo por "nazia" aŭ blankul-superisma. Aktivistojn oni nomas en iuj landoj ekstremnaciistoj (kun klare malvalorigaj konotacioj). En la kontinenta Eŭropo, "naciismo" rilatas pli al etno aŭ nacio, dum "patriotismo" rilatas pli al ŝtato aŭ lando, kaj foje al ĝia registaro. Vidu ankaŭ: ŝovinismo.

Naciismo estas konsistiga elemento de aliaj politikaj ideologioj, antaŭ ĉio de la faŝismo. En tiu rilato oni ofte parolas pri ekstremismo. Sed ne estas sufiĉe precize karakterizi la faŝismon kiel pli ekstreman formon de naciismo. Faŝismon en la ĝenerala senco kaj ankaŭ la italan originalan faŝismon karakterizis forta kombino de etna naciismo kaj ŝtatnaciismo. Tio evidentis en la naziismo. Tamen, la geopolitikaj aspiroj de Adolf Hitler estas pli bone nomeblaj imperiismaj. Finfine, dum la nazia periodo Germanio ekregis vastajn teritoriojn, en kiuj neniam dum la historio loĝis germanoj. La nazia ŝtato tiom diferencis de ordinara eŭropa nacia ŝtato, ke ĝi estas kalkulenda al propra kategorio.

La samon oni povus aserti pri la stalinismo. Josif Stalin estis fakulo pri naciismo kaj lian nacio-difinon ĉiuj teoriaj verkoj citas. Sub lia reĝimo, Sovetunio praktikis politikon difini kaj akceli naciajn identecojn en la sovetiaj respublikoj kaj aŭtonomaj regionoj. Sed la suvereneco estis rifuzita al ili, kaj en multaj kazoj ekzistis inversa politiko de rusigo. Analoge agis la orienteŭropaj landoj, kiujn sovetiaj soldatoj okupaciis en 1945. La sovetia reĝimo vivigis ankaŭ ambiguan "sovetian" (fakte rusan) identecon kun forte naciisma karaktero, precipe dum la Dua mondmilito.

Rasismo redakti

 
Krucbruligado de la Ku-Kluks-Klano, rasisma, ekstremisma kaj tre specifa tipo de naciismo.

Naciismo ne nepre inkluzivas kredon je la supereco de la propra nacio super aliaj, sed en la praktiko multaj naciistoj tiel pensas pri sia nacio. Foje ili opinias, ke alia nacio povas esti imitinda modelo por la propra nacio (vd. anglofilio). Ekzistas specifa rasa naciismo, kiun oni povas konsideri etna naciismo. Sed ia formo de rasismo troveblas en preskaŭ ĉiuj naciismaj movadoj. Kutime ĝi direktiĝas kontraŭ najbaraj nacioj kaj etnoj. Malpli konata formo de rasismo estas lingvismo. En kelkaj koloniigitaj landoj naciismo estis helpo al la plifortigo de la koloniantoj kontraŭ la defendo aŭ ribelo fare de koloniigitoj, ekzemple en Suda Afriko fare de Afrikaneroj, kiuj fondis ekzemple la Nacian Partion de Sud-Afriko, kiu defendis la intereson de la minoritatoj de blankuloj kontraŭ tiuj de la majoritatoj de aliaj rasoj kaj ĉefe de nigruloj. Do, temas pri naciismo de minoritatoj hegemoniaj.

Rasismo estis ankaŭ trajto de koloniismaj ideologioj, kiuj estis precipe fortaj fine de la 19-a jarcento. Laŭ strikta interpreto, transmaraj kolonioj konfliktas kontraŭ la principoj de la nacia ŝtato, ĉar ili ne apartenas al la historia hejma teritorio de la nacio kaj ĉar iliaj loĝantoj evidente ne apartenas al la sama etno, ne parolas ĝian lingvon aŭ dividas ĝian kulturon. Sed en la praktiko, naciistoj kelkfoje akordigis kredon je rajto de memdetermino en Eŭropo kun koloniigado en Afriko aŭ Azio.

Eksplicite biologiaj rasaj teorioj estis influaj ekde la fino de la 19-a jarcento. Naciismaj kaj faŝismaj movadoj dum la unua duono de la 20-a jarcento ofte apelaciis al tiuj teorioj. La nazia ideologio estis verŝajne la plej ĉioinkluziva rasa ideologio en la historio, kaj la rasa faktoro influis ĉiujn aspektojn de la politiko en la nazia Germanio. La malvenko de la nazia Germanio, kaj antaŭ ĉio la holokaŭsto, senkreditigis rasajn teoriojn kaj la rasan naciismon post 1945.

Sed la rasismo plu influas la naciismon. Etna purigado estas ofte taksenda kiel fenomeno samtempe naciisma kaj rasisma. Ĝi estas parto de naciisma logiko, laŭ kiu la ŝtato estas rezervita por unu nacio. Tamen, ne ĉiuj naciaj ŝtatoj forpelas siajn malplimultojn. Al la plej konataj lastatempaj etnaj purigadoj apartenas tiuj, kiuj okazis dum la jugoslavia secesia milito de la 1990-aj jaroj. Aliaj kazoj kun rilato al la rasismo estas la forigo de germanoj el la Volga Respubliko dum la 1950-aj jaroj kaj la ekstermado de armenoj en la Osmana Imperio en 1915.

Esperantistoj kaj naciismo redakti

Zamenhof distanciĝis dum sia vivo pli kaj pli de ĉia naciismo. Kvankam cionisto dum siaj studentaj jaroj, li poste malakceptis aparteni al la juda nacia movado. En la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito li evoluigis en sia homaranismo-projekto principojn por elimini religian kaj nacian malkonkordon. En sia Alvoko al la diplomatoj de 1915 li postulis por la postmilita Eŭropo aplikon de la principo, ke "ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento", kaj la enkondukon de gente neŭtralaj landnomoj. Zamenhof ne ekskludis por la estonteco "kunfluiĝo[n] de la homoj en unu ĉiuhoman popolon" kaj opiniis, ke Esperanto povus esti rimedo por atingi tiun celon. La konsekvenca kontraŭnaciismo de Zamenhof ne estis karakteriza por ĉiuj tiamaj esperantistoj.

Komence de la 20-a jarcento troviĝis esperantistoj, kiuj opiniis eble, ke la enkonduko de Esperanto je internacia skalo povus servi al minoritataj lingvoj, kiuj tendence egalrangiĝus kun la naciaj lingvoj de la plej grandaj ŝtatoj. Frederic Pujulà i Vallès tezis tion koncerne la katalunan lingvon, Jan Micislaw Baudouin de Courtenay koncerne la polan, kaj la irlanda naciisto (kiu verŝajne sciis Esperanton) James Conolly koncerne la irlandan. Per tio ili kunligis Esperanton kun la lingvopolitika celado de la respektivaj movadoj por nacia sendependiĝo.

 
La fondintoj de SAT, Prago, 1921.

Grandskala partopreno de esperantistoj en naciisma celado okazis dum la Unua mondmilito, kiam en multaj landoj, precipe en Germanio, esperantistoj subtenis la militajn celojn de siaj respektivaj ŝtatoj per eldonado de militpropagando en Esperanto. Tiu sperto iĝis unu kialo, pro kiu multaj laboristaj esperantistoj apartigis sin de la t.n. neŭtrala movado kaj fondis SAT post la fino de la milito, kaj ĝi iĝis unu el la motivoj de la forta kontraŭnaciisma programelemento de tiu asocio.

Dum la postmilita periodo, multaj germanaj esperantistoj el la t.n. neŭtrala Esperanto-movado aktivis en la naciisme orientita germana lingvopurisma movado, la Germana Lingvo-Asocio [ADSV]. Unu el ili, Theodor Steche, evoluigis teorion, siatempe multe atentitan de esperantistoj, pri la utilo de Esperanto-studoj kaj planlingvistikaj studoj por la reformado de la germana lingvo en la senco de la lingva purismo.

La apero de faŝismaj movadoj kaj regadsistemoj estigis dividliniojn en la t.n. neŭtrala Esperanto-movado. Post la ekrego de la faŝisma partio de Mussolini en Italio, iuj Esperanto-grupoj komencis aktive propagandi la ideologion de la nova reĝimo. Aktiva nazia Esperanto-asocio, la Nova Germana Esperanto-Movado NDEB agadis en Germanio komence de la 30-aj jaroj. Post la ekrego de la NSDAP komence de 1933, la Germana Esperanto-Asocio stiris kurson de kompromisado kun la reĝimo, per kiu ĝi celis savi sin mem kaj la eblon agadi por Esperanto. Unu el la ĉefaj trajtoj de ĝia kompromislinio estis forta elstarigado de la "amo al la gepatra lingvo" kaj ĝia pureco en la publikaj elpaŝoj. Tiuj komencis esti traktitaj kiel unuarangaj movadaj valoroj.

 
Lanti en la jaro 1933.

Aliaj esperantistoj oponis kontraŭ tia subtenemo kaj kompromisemo respektive la faŝisman naciismon. Edmond Privat defendis principojn de senperforta interŝtata kunlaboro en sia verko Interpopola konduto [1935]. Eŭgeno Lanti - parte reage al la naciisma kompromitiĝo de partoj de la t.n. neŭtrala movado – evoluigis komence de la 30-aj jaroj sian radikale kontraŭnaciisman koncepton de sennaciismo. Ivo Lapenna dum la jaroj antaŭ la Dua Mondmilito avertis kontraŭ tro rigida apliko de la principo de politika neŭtraleco en la rilatado al reĝimoj, kiuj kontraŭbatalas Esperanton kaj la valorojn, kiujn esperantistoj ĝenerale opinias esence ligitaj kun ĝi.

Post la Dua Mondmilito, relativa akordiĝo estis atingita en esperantistaj medioj pri internaciisma ĝenerala movada linio, kiu emfazis kunlaboron de ŝtatoj en la kadro de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kondukis al aktiva kontaktiĝo de UEA kun Unesko. Tiu akordiĝo estas ligita kun la persono de Ivo Lapenna kaj lia koncepto de "aktiva neŭtraleco". Ĝi ekskludis krudajn formojn de naciismo, kiaj en la antaŭmilita periodo diversfoje penetris la t.n. neŭtralan Esperanto-movadon. Esprimo de la nova internaciisma orientiĝo estis la Munkena Deklaracio alprenita ĉe la Universala Kongreso de 1951 en Munkeno.

Ĉirkaŭ 1970, kelkaj TEJO-rondoj komencis porparoli la ideon de alianco inter Esperanto kaj minoritataj etnoj. Influite de la etnismo en la formo, kiun subtenis la etnofederaciisto Guy Héraud, multaj junaj esperantistoj komencis simpatii kun celadoj memstarigi kaj federaciigi etne (lingve) homogenajn teritoriojn, kiuj estiĝu sur la teritorio de la nuntempaj ŝtatoj. Ili opiniis, ke Esperanto havas potencialon por konservi endanĝerigatajn etnojn kaj iliajn lingvojn. Ĉi tiu doktrino poste akiris grandan disvastiĝon en UEA kaj kondukis al la fondo de esperantista etnisma asocio, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj IKEL. Pli ĝenerale okazis ŝanĝo de la politikaj valoroj, kiujn la plej granda parto de la esperantistoj ligis kun Esperanto en la publika informado. Malpli emfazataj estis nun internaciismo kaj paco, dum tipaj temoj de la etnonaciisma diskurso fariĝis kernaj partoj de la apologio de Esperanto: konservado de etnaj kulturoj, lingvoj kaj individuaj etnaj identecoj.

Manifestaĵo de nuntempa "etna" emfazo en la esperantlingva komunumo eventuale estas la Esperanta Civito, kiu celas organizi tiujn esperantistojn, kiuj komprenas la esperantistecon ankaŭ kiel formon de lingvokomunuma identeco. Objekto de debato estas, ĉu kaj kiugrade la Esperanta Civito estas naciisma aŭ transnaciisma aperaĵo.

Plia manifestaĵo de ĉi tiu ĝenerala movada orientiĝo al etnaj temoj estas la lingva purismo. Ekde la 90-aj jaroj kelkaj rondoj, precipe en Eŭropo, hipotezas, ke grandskala uzado de Esperanto kapablus gardi naciajn lingvojn kontraŭ eksogenaj leksikaj elementoj kaj aliaj influoj (precipe anglismoj), kiuj laŭ ilia opinio endanĝerigas ilian integrecon kaj ilian kapablon peri al sinsekvaj generacioj unusignifan nacian identecon. Ankaŭ la lingva purismo estas objekto de debato inter esperantistoj, kiuj ne interkonsentas, ĉu ĝi estas prava kaj ĉu konsideri ĝin "lingvodefendado" aŭ "lingvonaciismo".

Opozicio kaj kritiko redakti

La naciismo estas ekstreme sinaserta ideologio, kiu faras vaste etendantajn postulojn, al kiuj povas aparteni eĉ la malapero de tutaj ŝtatoj. Ne mirigas, ke ĝi ekhavis rezolutan oponantaron. En forta grado la frua opozicio kontraŭ la naciismo rilatis al ĝia geopolitika idealo, ke estu aparta ŝtato por ĉiu nacio. La klasikaj naciismaj movadoj de la 19-a jarcento malakceptis eĉ la ekziston de la multetnaj imperioj en Eŭropo. Tio kondukis al severa subpremo de ili fare de la registaroj de tiuj imperioj, plej ofte aŭtokratiaj. Tiu tradicio de secesiismo, subpremo kaj perforto plu daŭras, kvankam intertempe tipa konflikta situacio okazas, kiam granda nacio alfrontas pli malgrandan. (Aktuale, neniu ŝtato nomas sin imperio, escepte kaj nur simbole Japanio). Sed eĉ en tiu frua etapo ekzistis ideologia kritiko al la naciismo. El ĝi evoluis pluraj formoj de kontraŭnaciismo en la Okcidenta mondo. La islama reviviĝo de la 20-a jarcento estigis ankaŭ islaman kritikon al la nacia ŝtato.

En la liberala politika tradicio estis disvastigita la kritiko al la naciismo kiel danĝera forto kaj kaŭzo de konfliktoj kaj militoj inter naciaj ŝtatoj. Liberaluloj kutime ne pridisputas la ekzistorajton de naciaj ŝtatoj. La liberala kritiko emfazas ankaŭ la individuan liberecon kontraste kun la nacia identeco, kiu estas laŭdifine kolektiva (vd. komunumismo).

La pacisma kritiko al la naciismo koncentriĝas al la perfortaĵoj farataj de naciismaj movadoj, al la kun ili ligita militarismo kaj la konfliktoj inter nacioj, kiujn inspiris ŝovinismo. Naciaj simboloj kaj patriotisma sinasertado estas senkreditigitaj en kelkaj landoj pro ilia historia ligiĝo kun pasintaj militoj, precipe en Germanio.

La kontraŭrasisma kritiko al la naciismo direktas sin ĉefe al la sintenoj al aliaj nacioj kaj precipe al la doktrino, ke la nacia ŝtato ekzistas nur por unu nacia grupo kaj eksklude al aliaj. Ĝi substrekas la ŝovinismon kaj ksenofobion de multaj naciismoj. Iuj aŭtoroj – ekzemple Demetrius Klitou en sia libro The Friends and Foes of Human Rights – argumentas, ke la naciismo respondecas pro la plimulto de atencoj kontraŭ la homaj rajtoj, kaj ke ĝi sekve malfortigas la movadon por homaj rajtoj. Por Klitou la naciismo estas ĉefranga malamiko de la homaj rajtoj, dum ĝia malo, la kosmopolitismo, estas grava amiko.

Maldekstraj politikaj movadoj ofte estis suspektemaj kontraŭ la naciismo, sed sen nepre alstrebi la malaperon de la ekzistantaj naciaj ŝtatoj. La marksismo rilatis ambigue al la nacia ŝtato, kaj en la malfrua 19-a jarcento iuj marksismaj teoriuloj komplete malakceptis ĝin. Por kelkaj marksistoj, la monda revolucio implicis tutteran ŝtaton (aŭ la tutteran foreston de ŝtato); por aliaj ĝi signifis, ke en ĉiu nacia ŝtato okazus aparta revolucio. Signifa evento en tiu rilato estis la malpovo de la socialdemokrataj kaj socialismaj movadoj en Eŭropo mobilizi translandliman laboristan opozicion kontraŭ la Unua mondmilito. Nuntempe, la plej multaj maldekstraj grupoj, sed certe ne ĉiuj, akceptas la nacian ŝtaton kaj konsideras ĝin la politika areno de siaj agadoj.

En la Okcidenta mondo la plej ĉioampleksa ideologia alternativo al la naciismo estas la kosmopolitismo. La kosmopolitismon oni ofte maltrafe nomas internaciismo, kaj okazas ankaŭ la malo. (Inter-naciismo laŭdifine implicas kunlaboron inter nacioj kaj do ankaŭ la ekziston de nacioj.) La etika kosmopolitismo malakceptas unu el la bazaj etikaj principoj de la naciismo: ke homoj estas pli devŝuldaj al kunmembroj de la nacio ol al ne-membroj. Ĝi malakceptas tiel gravajn naciismajn valorojn kiel nacian identecon kaj nacian lojalecon. Siaflanke, la naciistoj profunde suspektas kosmopolitajn sintenojn, kiujn ili egaligas al perfideco.

Sed ekzistas ankaŭ politika kosmopolitismo, kiu havas geopolitikan programon kontraŭstarigeblan al tiu de la naciismo: ĝi alstrebas ian mondan ŝtaton kun monda registaro. Tre malmulte da homoj senkaŝe kaj eksplicite apogas la starigon de tuttera ŝtato, sed la politika kosmopolitismo influis la evoluigon de la internacia kriminala juro kaj la erozion de la statuso de nacia suvereneco.

Unu el la plej konsekvencaj alternativoj al la naciismo kaj la nacia ŝtato venas de kelkaj radikalaj islamistoj, kiuj malakceptas la ekziston de ajna ŝtato bazita sur io alia ol la islamo. Por ili, la unueco de la islamo signifas, ke rajtas ekzisti nur unu regpovo surtera, havanta formon kutime nomatan kalifejo (ĥilafa). Tio ne estas ŝtato en la kutima Okcidenta senco, sed male, ĉiuj ekzistantaj ŝtatoj ne kongruas kun tiu idealo, inkluzive la islamajn naciajn ŝtatojn, kies oficiala religio estas la islamo. Nur malplimulto de islamanoj akceptas tiun starpunkton, sed kiom Al-Kaida havas ideologion, ĝi inkluzivas la kalifejon kiel celon.

Kiel universala religio, la islamo principe kontraŭas ĉian klasadon de homoj ne bazitan sur kredoj. La islamo akcelas fortan komunuman senton inter ĉiuj islamanoj, kiuj kolektive konsistigas la Ummao. Ne eblas dubi, ke multaj islamanoj forte identiĝas kun sia religia komunumo, verŝajne pli ol kristanoj. Al ĉiuj komunaj festoj kiel la sankta monato Ramadano kaj la haĝo (la pilgrimvojaĝo al Mekko) kontribuas al tiu identiĝo. La vorto "Ummah" estas ofte malĝuste tradukata "islama nacio", sed ĝi ne estas nacio en la vera senco. La usonan Nacion de Islamo kritikis iuj islamanoj, kiuj opinias la komparon inter islamo kaj surtera nacio ofenda. "Ummah" ne estas sinonimo de "kalifejo", sed ideo ligita kun la historiaj kalifejoj.

Simile estas ĉe la anarkiismo. Ĉar ĝi malakceptas la naciajn ŝtatojn, la anarkiistoj malakceptas la naciismon. Anarkiistoj kutime subtenas, anstataŭ naciojn, la kreon de kooperativaj societoj bazitaj sur libera asociiĝo kaj reciproka helpo, sen rilatigi tion al etnaj aŭ rasaj diferencoj.

Naciismo en diversaj mondopartoj redakti

Naciismaj teoriuloj kaj literaturistoj redakti

Ernst Moritz Arndt, Johann Gottlieb Fichte, Francés Fontan, Hans Grimm, Guy Héraud, Johann Gottfried von Herder, Theodor Herzl, Giuseppe Mazzini, Ernest Renan.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Gellner, Ernest. Nationalism, 1983, p. 1.
  2. 2,0 2,1 2,2 Smith, Anthony D. Nationalism: Theory, Ideology, History. Polity, 2010. p. 9, 25–30
  3. 3,0 3,1 Finlayson, Alan. "Ĉapitro 5: Nationalism", en Political Ideologies: An Introduction. Editorita de Vincent Geoghegan. Routledge, 2014. p. 100–02
  4. Yack, Bernard. Nationalism and the Moral Psychology of Community. University of Chicago Press, 2012. p. 142
  5. Triandafyllidou, Anna (1998). “National Identity and the Other”, Ethnic and Racial Studies 21 (4), p. 593–612. doi:10.1080/014198798329784. 
  6. Smith, Anthony D.. (1981) The Ethnic Revival in the Modern World. Cambridge University Press.
  7. Smith, Anthony D. Nationalism: Theory, Ideology, History. Polity, 2010. p. 6–7, 30–31, 37
  8. Nairn, Tom. (2005) Global Matrix: Nationalism, Globalism and State-Terrorism. London kaj New York: Pluto Press.; kaj James, Paul. (2006) Globalism, Nationalism, Tribalism: Bringing Theory Back In – Volume 2 of Towards a Theory of Abstract Community. London: Sage Publications.
  9. Kohn, Hans. (2018) Nationalism. Encyclopedia Britannica.
  10. Smith, Anthony. (2012) Nationalism, 2‑a eldono, Cambridge: polity. ISBN 978-0-7456-5128-6.
  11. 11,0 11,1 11,2 (2001) Encyclopedia of Nationalism. San Diego: Academic Press 2 vol., p. 262. ISBN 978-0-12-227230-1.
  12. Billig, Michael. (1995) Banal Nationalism. London: Sage, p. 72. ISBN 978-0-8039-7525-5.
  13. Gellner, Ernest. (2005) Nations and Nationalism, 2‑a eldono, Blackwell. ISBN 978-1-4051-3442-2.
  14. Canovan, Margaret. (1996) Nationhood and Political Theory. Cheltenham, UK: Edward Elgar. ISBN 978-1-85278-852-0.
  15. Miller, David. (1995) On Nationality. Oxford: Oxford University Press, p. 160. ISBN 978-0-19-828047-7.
  16. Beissinger, Mark. Nationalist Mobilization and the Collapse of the Soviet State. Cambridge University Press, 2002. p. 8
  17. Krikorian, Shant. "The Demise of the USSR in the Face of Nationalism" Arkivigite je 2019-11-21 per la retarkivo Wayback Machine. Prospect: Journal of International Affairs. University of California, San Diego, 2010-12-01.
  18. James, Pierre. (2001) The Murderous Paradise: German Nationalism and the Holocaust. Greenwood.
  19. "By selling this fateful action in starkly nationalist language, the Putin regime achieved record-high popularity." Russia Before and After Crimea: Nationalism and Identity 2010–17. Edinburgh UP.
  20. Grant Jarvie, Sport, culture and society: an introduction (2013).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti