Tamaziĥta lingvo

lingvo

La tamaziĥta lingvo (memnome ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ, latinige Tamazight, prononce [tæmæˈzɪɣt][θæmæˈzɪɣθ]), estas lingvo el la berbera lingvaro. Ĉar la berberaj lingvoj estas interkompreneblaj, ne ekzistas konsento ĉu oni konsideru ĝin aparta lingvo aŭ dialekto. Krome, berberaj naciistoj emas emfazi unuecon de sia lingvo por montri unuecon de sia nacio, eĉ kiam tio ĉi ne tute ĝustas lingvistike.[1]

Tamaziĥta lingvo
ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ
Mapo
dialekto • lingvo • moderna lingvo
atlasa lingvaro
Parolata en Maroko
Regiono Afriko
Parolantoj 3 000 000
Skribo latina alfabeto, Tifinaĥa skribo, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Berbera
Tamaziĥta lingv(ar)o
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Maroko
Reguligita de Ĝi ne estas reguligita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ber
  ISO 639-3 tzm
  Glottolog cent2194
Angla nomo Central Atlas Tamazight
Franca nomo tamazight du Maroc central
vdr

La tamaziĥta estas disvastigita en centra parto de la Atlasa montaro en Maroko kaj ankaŭ parolata en grandaj migrantaj komunumoj en Francio.[2][3] Tuta kvanto de ĝiaj parolantoj estis ĉirkaŭ 4,590,000 en la jaro 2016,[4] sed preciza censo estas malfaciligita pro tio ke ĉiu lingvo el berbera lingvaro povas iam esti nomata "la tamaziĥta", kaj nur al la lingvo/dialekto de Meza Atlaso tiu ĉi nomo estas ekskluziva.

La tamaziĥta estas unu el la plej grandaj berberaj lingvoj/dialektoj, kune kun la kabila, la ŝelha, la rifa, la ŝauja kaj la tuarega. Aparte en Maroko la tamaziĥta kaj la ŝelha estas la plej parolataj. La diferenco inter la tamaziĥta kaj la ŝelha lingvoj estas malgranda, kompreno estas tute ebla. La distanco al la rifa lingvo iom pli grandas, ĉefe pro la prononco; granda proporcio de la vortprovizo estas la sama.

Referencoj redakti

  1. Brenzinger, Matthias, Language Diversity Endangered, Berlin, Mouton de Gruyter,‎ (ISBN 3-11-017049-3), p. 124
  2. Tamazight, Central Atlas. SIL International (n.d.). Alirita December 17, 2009.
  3. . Le TAMAZIGHT (Maroc central) – Tamaziɣt (france). INALCO. Arkivita el la originalo je December 28, 2009. Alirita December 17, 2009. Arkivigite je 2009-12-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-28. Alirita 2019-02-07.
  4. "Tamazight, Central Atlas", Ethnologue. Kontrolita 2018-06-01. (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Norma maroka tamaziĥta lingvo

Eksteraj ligiloj redakti

(nederlande) Khalid Mourigh, enkonduka filmeto pri la kurso 'Berbers voor kinderen' (Tamaziĥta por infanoj)