Tuarega lingvaro

(Alidirektita el Tuarega lingvo)

Tuarega lingvaro estas lingvoj (lingvofamilio) de la tuaregoj, el kiuj la plej granda estas la tamaŝeka lingvo. Laŭ alia koncepto, la tuarega lingvo estas dividebla al dialektoj , el kiuj estas unu la tamaŝeka lingvo.

Tuarega lingvaro
Tamasheq, Tamajaq, Tamahaq
Mapo
makrolingvomoderna lingvo • lingva subfamilio
Berbera lingvaro
Parolata en Alĝerio, Nigero, Malio kaj Maŭritanio
Regiono Afriko
Parolantoj 1 248 200
Skribo latina alfabeto, Tifinaĥa skribo, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Berbera
Tuarega lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nigero
Reguligita de Ĝi ne estas reguligita
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tmh
  ISO 639-3 tmh
  Glottolog tuar1240
Angla nomo Tuareg
Franca nomo langues touarègues
vdr

Ĝi estas parolata en suda Alĝerio, en Nigero, Malio kaj en Maŭritanio. La lingvaro havas parolantaron de ĉ. unu milionoj kaj estas skribata en la malnova Tifinagh-skribo. Oni provis latinigi la skribon komence de la 20-a jarcento, sed tio fiaskis, sed en la scienco estas kutima. La standardigo de la ortografio okazis en 1966. La lingvokodo por la tuareg estas ISO 639-3 tmh kaj entenas kvar unuopajn lingvojn aŭ dialektojn.

Divido redakti

La tuarega lingv(ar)o estas dividata je sekvaj lingvoj/dialektoj:

  • norda tuarega
    • Tamahaq/Tahaggart (Tămahăqq/Tăhăggart, Alĝerio, Libio, Nigero, 62.000)
  • suda tuarega
    • tamaŝeka (Tămášăqq, Malio, Burkina Faso, 280.000)
    • tamaŝeka/Tayart (Tămážăqq/Tayărt, Nigero, 250.000)
    • tamaŝeka/Tawallammat (Tawəlləmmətt, Nigero, 640.000)

Ĝenerale redakti

La tuaregaj lingvoj apartenas al la berbera lingvaro en la Afrikazia lingvaro. Fonologie, la tuaregaj lingvoj diferencas de la berberaj lingvoj je ekzisto de sep vokalaj fonemoj a, i, u, e, o, ə, ă (ä/æ).