Maŭritanio

lando en Afriko

Maŭritanio (arabe Al-Muritanija, france Mauritanie), plennome Islama Respubliko Maŭritanio, estas lando en Okcidenta Afriko. La najbaraj landoj de Maŭritanio estas nordokcidente Okcidenta Saharo, nordoriente Alĝerio, oriente kaj sudoriente Malio kaj sudokcidente Senegalo. Laŭ MEP Maŭritanio estas la 154-a lando inter 181 landoj statistike. Iuj el la plej grandaj mediaj problemoj de la lando disponas pri tre limigita kvanto de dolĉa akvo kaj ke la dezerto kreskas pro senarbarigo kun akompana grunda erozio. La arbaraj areoj de Maŭritanio malpliiĝis je 2,7 procentoj inter 1990 kaj 2000.

Maŭritanio
Maŭrolando

Maŭritana Islama Respubliko

الجمهورية الإسلامية الموريتانية
Al-Djumhurija al-Islamiija al-Muritanija

Republique Islamique de Mauritanie

Detaloj Detaloj
Nacia himno: nacia himno de Maŭritanio
Malio sur la mapo de Afriko
islama respublikosuverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nuakŝoto (150 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) araba kaj franca
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 1 030 700 km²
- % de akvo 0,03 %
Loĝantaro 3 537 000 (2021)
Loĝdenso 3,2 loĝ./km²
Loĝantoj maŭroj 82,4 %, volofoj 6,4%.
Horzono +0
Interreta domajno mr
Landokodo MR
Telefona kodo 222
Plej alta punkto Kediet Iĝil
Plej malalta punkto Sebkha de Ndrhamcha
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Mohamed Ould Ghazouani
Ĉefministro Mohamed Ould Bilal
Sendependiĝo disde Francio 28-a de Novembro 1960
Ekonomio
Valuto Maŭritania uguijao (MRO)
MEP laŭ 2013
– suma 4.547 Mio. US$
– pokapa 1.224 US$
vdr

Etimologio redakti

La landnomo laŭ unu versio devenas el la tribnomo de Maŭroj, laŭ dua versio - el Fenicia vorto "Mauharim", kio signifas "orienta".

Loĝantaro redakti

La meza vivodaŭro egalas al 60 jaroj. La loĝantaro de Maŭritanio kreskis averaĝe je 2,5% jare en la periodo 1990-2015. En 1990 la lando havis 1 996 000 loĝantojn kaj antaŭ 2015 tio pliiĝis al 3,7 milionoj da loĝantoj[1]. La loĝantaro de la lando plejparte loĝas en la urboj Nouakchott kaj Nouadhibou samkiel laŭ la rivero Senegalo en la sudo.

Lingvoj redakti

Proksimume 70 % de la loĝantaro apartenas al la arab-berberaj maŭroj kaj parolas la hasanijan lingvon.

La ununura oficiala lingvo de Maŭritanio estas la araba. La franca, kiu dum kolonia periodo estis oficiala lingvo, konserviĝis kiel lingvo de komerco kaj instrulingvo. La plej parolata lingvo estas la hasanija, maŭra formo de la araba. Aliaj agnoskitaj naciaj lingvoj estas la volofa, la soninka kaj la pulara, la orienta varianto de la fulana lingvo.

Etnoj redakti

Loĝantaro de Maŭritanio konsistas el arabaj, berberaj kaj nigraj etnoj kiuj parte miksiĝis.

- la pli malhelaj haratinoj (40%) de afrika deveno estas posteuloj de tiamaj skalvoj. La haratinoj estas klasifikitaj de Minority Rights Group International en tri kategoriojn: la plenaj sklavoj, la partaj sklavoj kaj la realaj haratinoj[2].

- la pli helhaŭtaj bidhanoj (30%), tradicie formas la pli altajn klasojn de la socio. Ili estas la reganta grupo kaj supozeble misuzas la haratinojn kiel sklavoj[3].  

- 30% de la loĝantaro apartenas al nigraj etnoj. Ili vivas precipe laŭlonge la rivero Senegalo kaj estas agrikulturistoj kiel la tukuloroj aŭ paŝtistoj kiel la fulboj.

Homaj rajtoj redakti

Koruptado redakti

Korupto estas vasta en Maŭritanio kaj, laŭ Amnestio Internacia, jura certeco mankas[4] kaj torturo estas sistema[5].

Sklaveco redakti

Por pli detala artikolo pri sklaveco en la lando, vidu sub Sklaveco en Maŭritanio. Sklaveco estis oficiale aboliciita en 1981.

Oni diras, ke sklaveco estis "profunde enradikiĝinta" en la strukturo de Maŭritanio kaj "proksime ligita" al la etnaro de la lando.[6]

En 1905, la kolonia franca registaro deklaris la finon de sklaveco en Maŭritanio, sed la grandeco de Maŭritanio malhelpis efektivigon.[7] En 1981, Maŭritanio fariĝis la lasta lando en la mondo kiu kontraŭleĝigis sklavecon, kiam prezidenta dekreto aboliciis ĝin.[8] Tamen, neniuj krimaj leĝoj kreiĝis por efektivigi ĝin.[8][9][10] En 2007, "pro internacia premado", la registaro enleĝigis, ke oni povas procesigi sklavhavantojn.[8]

Malgraŭ tio, en 2018 Indekso de Tutmonda Sklaveco taksis, ke 90 000 homoj (2,1 % el la loĝantaro) estas sklavoj,[11][12] malpli ol la 140 000 sklavoj kiujn tiu ĉi organizaĵo raportis en 2013.[13] En 2017 la BBC raportis, ke 600 000 homoj estas sklavoj.[14]

Politika potenco dependas de la helhaŭta parto de la loĝantaro, dum la nigra parto de la loĝantaro estas traktata kiel duaklasaj civitanoj.

 
Desegnoj tranĉitaj en roko

Malriĉeco redakti

Duono de la loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco, kaj la enspeza breĉo inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj estas granda.

Laŭ la Disvolviĝa Programo de Unuiĝintaj Nacioj, 46,3% de la loĝantaro en Maŭritanio vivas sub la limo de malriĉeco[15].

Religioj redakti

Pli ol 99% de la loĝantaro estas sunaismaj islamanoj[16]. Ekzistas nur eteta minoritato (malpli ol 1%) da kristanoj[17].

 
Montoj en la regiono Adrar

La lando estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro ekde sia fondo en 1969.

Maŭritanio havas neniun religian liberecon. Ekzemple, laŭ Artikolo 306 de la Krima Kodo de Maŭritanio, iu ajn islamano, kiu konvertas sin al alia kredo, povas esti mortkondamnita, se li ne pentos post tri tagoj[18].

Historio redakti

Multaj surrokaj pentraĵoj kaj desegnoj tranĉitaj en rokoj en kavernoj aŭ sur klifoj, evidentigas la antaŭhistorian homan ĉeeston en la aktuala teritorio maŭritana. Tiam la medio estis malsama de tiu, kiun ni vidas hodiaŭ. La regiono ne estis dezerta sed humida areo kun riveroj kaj ĉasbestoj.

La nigra popolo de bafuroj estis la unua konata popolo kiu ekloĝis en la regiono. Ili estis unue ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj kaj sekve evoluis al agrar-paŝtista societo. Sekve al la pligrandiĝo de la dezerto Saharo la bufuroj migris suden kaj el oriento enmigris aliaj popoloj kiel la fulboj. Dum la unua jarmilo p.K. aliaj nomadoj enmigris el la nordo kaj kunportis kamelojn, kiuj faciligis la vivon en dezertaj regionoj.

Maŭritanio fariĝis franca protektorato en 1903 kaj kolonio kiel parto de Franca Okcidenta Afriko en 1920. La lando sendependiĝis de Francio la 28-an de novembro 1960. Ĝia unua prezidento estis Moktar Ould Daddah.

Kiam Hispanio liberigis la tiaman hispanan Saharon en 1976, Maroko okupis la nordan parton kaj Maŭritanio la sudan parton. Pro jaroj de lukto de la Polisario (gerila movado), kiu volis, ke la teritorio sendependiĝu, Maŭritanio devis rezigni pri ĉi tiu areo. Maroko tuj okupis ankaŭ ĉi tiun sudan parton.

La 12-an de decembro 1984 Maaouiya Ould Sid'Ahmed Taya ekregis per puĉo. Li montris simpation al Usono.

En 1991, por la unua fojo, opoziciaj partioj estis permesitaj en nova konstitucio, kiam ili revenis al civila regado sub prezidanto Maaouyia Ould Taya, sed la elektoj estis ĝenerale konsiderataj kiel submetataj al ĝeneraligita balota fraŭdo.

En 1992 li sukcesis akiri plimulton post elektoj.

En junio 2003, puĉa provo kontraŭ li malsukcesis kaj en novembro de tiu jaro li estis reelektita por ses jaroj.

La 3-an de aŭgusto 2005, li perdis la povon post militista puĉo gvidata de kolonelo Ely Ould Mohamed Vall kiu transprenis la povon. La junto iom post iom enkondukis demokration en la landon per diversaj rimedoj. Esprimlibero estis enkondukita, politikaj kaptitoj estis liberigitaj, kaj la oficperiodo de la prezidento estis limigita al kvin jaroj kaj maksimume du oficperiodoj. Lokaj kaj Senataj elektoj okazis la 19- an de novembro 2006 kaj la 11-an de marto 2007 estis elektita nova prezidento. Ĉiuj balotoj estis konsiderataj liberaj kaj justaj laŭ internaciaj observantoj, kaj al la juntanoj mem ne rajtis kandidatiĝi. La prezidentan baloton mallarĝe venkis Sidi Ould Cheikh Abdallahi, kiu estis konsiderata kiel reprezentanto de la interesoj de la renversita reĝimo de Ould Taya kaj de la membroj de la junto. Li venkis Ahmed Ould Daddah, duonfrato de la ŝtatprezidanto en 1960-1978.

La 6-an de aŭgusto 2008, alia milita puĉo okazis en la lando[19], post kiam prezidento Abdallahi provis maldungi kvar generalojn, unu el kiuj gvidis la puĉon[20].  

La lando estas nuntempe regata de milita konsilio, kun Mohamed Ould Abdel Aziz kiel estro[21]. Minacoj de teroro kaj kidnapo daŭre kreskas. Krimaj grupoj kaj diversaj batalemaj ekstremismaj grupoj faris agojn de perforto kaj kidnapojn de okcidentanoj.

Geografio de Maŭritanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Maŭritanio.
 
La natura fenomeno de la Richat-strukturo (Guelb el-Richat) ankaŭ situas en Maŭritanio. Simila fenomeno troveblas sur la monto Montserrat en Hispanio.
 

La lando estas plejparte ebena kaj aŭ dezerta (Saharo) aŭ duondezerta (Sahelo). Proksime al la marbordo estas pli grandaj salaj lagoj.

Proksimume 75% de la teritorio estas dezerta. La plej grava monta pinto estas la Kédia d'Idjil kun altitudo de 915 m. Ĝi troviĝas en la nordo proksime al Zuerato kaj pro la sovaĝa minekspluatado subiĝas daŭran erozion. En la dezertaj altebenaĵoj de norda kaj orienta Maŭritanio troviĝas la montoj Adrar kaj Tagant, kiuj ne superas altitudon de 600 m.

La ununura rivero kun tutjara akvofluo estas la Senegalo, kiu je 1440 km formas la landlimon kun la lando Senegalo.

Klimato redakti

Ekzistas tri klimataj regionoj. En Maŭritanio regas la dezerta klimato, kio signifas, ke ĝi ĉiam estas varma, seka kaj polva. Dum marto kaj aprilo ofte blovas varma sablo-ŝarĝita vento, nomata siroko.

La nordaj du trionoj de la lando estas en la sahara regiono kun varmega klimato (la temperaturo atingas 45°C) kaj granda tagnokta ŝanĝiĝo de la temparaturo. Inter julio kaj septembro izolataj ŝtormoj povas faligi grandajn kvantojn da akvo en mallonga tempo. Sed jaro, aŭ eĉ pluraj jaroj, povas pasi sen iu pluvo.

Sude de la sahara regiono troviĝas sahela zono kun pluvsezono inter junio kaj oktobro. La pluvokvanto egalas al 200–250 mm jare kaj la meza jara temperaturo estas 28-30 .

En la marborda regiono la mara influo kaj la konstantaj alizeoj estigas sekan, relative moderan klimaton. Pluvo estas malofta kaj la pluvokvanto egalas al malpli ol 100 mm jare.

Administra divido redakti

 
Mapo de la regionoj de Maŭritanio

Maŭritanio konsistas el 12 regionoj (wilāya) kaj unu distrikto (de la ĉefurbo). Ĉiu regiono konsistas el departementoj (moughataa), kiuj estas dividitaj en komunumoj.

La regionoj de Maŭritanio estas:

Ekonomio redakti

Minejoj redakti

Maŭritanio posedas kelkajn nafto- kaj tergasfontojn en la propraj marareoj kaj sufiĉe da oro- kaj diamantminejoj. La minejo de Zuerato estas unu el la plej grandaj minejoj de fererco en la mondo. La fero estas eksportata por 75% al Ĉinio, la plej granda komerca partnero de Maŭritanio[22]. Naturresursoj estas krom: fererco kaj oro, ankaŭ gipsoŝtono, kupro, fosfato, diamanto, nafto kaj fiŝoj.

Agrikulturo redakti

Tri kvaronoj de la lando troviĝas en dezerto Saharo kaj unu kvarono en Sahelo.

Proksimume unu triono de la tuta landa areo estas utligebla kiel paŝtejo. Estas bredataj ŝafoj kaj kaproj (15,6 milionoj en 2012), bovoj (1,7 milionoj) kaj kameloj (1,4 milionoj) plejofe en vastarea formo[23].

 
Fiŝkaptistoj en Nouakchott

Nur proksimume 0,5% de la landa areo estas utiligebla por kultivado. Laŭlonge la rivero Senegal oni kultivas milion, sorgon, maizon, rizon kaj arakidon. En la oazoj estas kultivataj daktilopalmoj kaj furaĝo. La plejmulto de la produktoj restas enlande po nutri la popolacion.

Fiŝkaptado redakti

Fiŝkaptado kaj fiŝkomerco estas tre gravaj, ĉar la maro estas unu el la plej fiŝriĉaj de la mondo. Delonge kontraktoj estas finitaj kun Eŭropa Unio por fiŝkapti en la akvoj. La lasta interkonsento estis subskribita en julio 2015 kaj validas dum kvar jaroj[24].  La fiŝkaptadinterkonsento kun Maŭritanio estas la plej granda kontrakto en ĉi tiu areo, kiun EU finis kun iu ajn alia lando.  EU-fiŝkaptistoj rajtas eksporti maksimume 281 500 tunojn da fiŝoj jare.  Aldone al kompenso por la fiŝkaptado, la lando ricevas preskaŭ 60 milionojn da eŭroj jare, el kiuj 4 milionoj da eŭroj devas subteni lokajn fiŝkaptistojn[24].

Politiko redakti

La konstitucio de la islama resprubliko de Maŭritanio estis aprobita la 12-an de julio 1991. En la antaŭparolo ĝi deklaras sindevigon al islamo kaj aprobon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj de la Afrika ĉarto de la rajtoj de homoj kaj popoloj. Kelkaj artikoloj de la konstitucio rekte rilatas al islamo:

  • "Maŭritanio estas islama respubliko"
  • "La islamo estas la religio de la popolo kaj de la ŝtato"
  • "La ŝtatestro estas islamano"

La ŝtatestro estas la prezidento de la respubliko, kiun oni elektas direkte je ses jaroj. La prezidento nomumas la ĉefministron kaj havas ankaŭ leĝdonan povon.

La parlamento havas du ĉambrojn, la nacia asembleo kaj la senato, kiuj reprezentas la leĝdonan povon. La jura sistemo baziĝas sur miksaĵo de ŝaria juro kaj franca juro[16].

Mohamed Ould Abdel Aziz estas la Prezidento de Maŭritanio, en posteno ekde 2009.

Ekstera politiko redakti

  Maŭritanio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Instruado redakti

Bazlernejo daŭras ses jarojn kaj la mezlernejo sep jarojn[25]. En la unua lernojaro oni instruas nur arabe. La franca lingvo estas instruata ek de la dua lernojaro[25]. La instruado de natursciencoj okazas en la franca. La legoscio-grado egalas al 58% (2010)[26].

Analfabeteco estas ofta. En 2015, 47,9% de la plenkreska loĝantaro estis analfabetoj[27].

Referencoj redakti

  1. (en) Maŭritania loĝantaro, datumbazo de IMF
  2. (en) World Directory of Minorities and Indigenous Peoples - Mauritania: Haratin. Minority Rights Group International, aprilo 2018
  3. (nl) Slavernij blijft groot probleem in Mauritanië. MO Mondiaal Nieuws, la 1-an de oktobro 2012
  4. (en) Mauritania: 'Chains Are Jewellery for Men, Arkivita la 2-an de marto 2012 helpe de Wayback Maŝino, All Africa, la 3-an de decembro 2008.
  5. (en) Prisoner torture rising' in Mauritania, Iol.co.za, la 3-an de decembro 2008
  6. Slavery in Mauritania Emancipating the Free (21a de Aŭgusto 2007). Arkivita el la originalo je 28a de Oktobro 2014. Alirita 28a de Oktobro 2014.
  7. John D. Sutter (Marto 2012). Slavery's Last Stronghold (angle). CNN. Alirita 25a de Junio 2017.
  8. 8,0 8,1 8,2 Okeowo, Alexis (8a de Septembro 2014). “Freedom Fighter: A slaving society and an abolitionist's crusade”, The New Yorker. Alirita 16a de Oktobro 2014.. 
  9. "Mauritanian MPs pass slavery law", BBC News, 9a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 2010-05-23.
  10. . Mauritania: Country Made Slavery Illegal Last Month. The East African Standard (6a de Septembro 2007). Arkivita el la originalo je 2010-11-21. Alirita 2008-01-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-21. Alirita 2021-06-07.
  11. "Global Slavery Index country data - Mauritania". Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2021-06-07.
  12. Activists warn over slavery as Mauritania joins U.N. human rights council (27a de Februaro 2020). Alirita 26a de Junio 2020.
  13. Nossiter, Adam, "Mauritania Confronts Long Legacy of Slavery", 11a de Novembro, 2013.
  14. The Abolition season. BBC World Service. Alirita 20a de Aprilo, 2017.
  15. (en) UNDP: Human development indices - Table 3: Human and income poverty (Population living below national poverty line (2000-2007))
  16. 16,0 16,1 (en) CIA World Factbook: Mauritania, people Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Microsoft Encarta, 1993 - 2002
  18. (fr) Krima Kodo de Maŭritanio , www.droit-afrique.com
  19. (en) Trupoj okazigas puĉon en Maŭritanio, BBC News
  20. (en) La prezidanto de Mauretania eksigis per puĉo, theguardian.co.uk, la 8-an de aŭgusto 2006.
  21. (en) Maŭritania armeo aranĝas puĉon; junto ekkontrolas Arkivigite je 2008-08-12 per la retarkivo Wayback Machine, AP, arkivita la 12-an de aŭgusto 2008 pere de la Wayback Maŝino.
  22. (en) USGS 2013 Minerals Yearbook Mauritania,
  23. http://faostat.fao.org/DesktopDefault.aspx?PageID=567&lang=fr#ancor
  24. 24,0 24,1 (en) Europa.eu EU Relations with Mauritania
  25. 25,0 25,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2015-07-14.
  26. http://www.indexmundi.com/g/g.aspx?c=mr&v=39&l=fr
  27. (en) ”Mauritania Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine”,The World Factbook. CIA, la 11-an de februaro 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti