Okcidenta Saharo (EH en ISO 3166) estas dezerta regiono de nordokcidenta Afriko, apud Atlantika Oceano. Ĝia oficiala statuso estas diskutata: dum multaj konsideras ĝin sendependa ŝtato, kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko, aliaj agnoskas ĝin parto de Maroko.

Okcidenta Saharo
pridisputata teritorio • Listo de Ne-Sin-Regantaj Landoj • okupita teritorio [+]

LandojAraba Demokratia Sahara Respubliko, Maroko

Supermara alteco237 m [+]
ĈefurboAjuno
- koordinatoj25° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ U (mapo)25-13Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ U (mapo)
Areo266 000 km² (26 600 000 ha) [+]

Loĝantaro612 000 [+] (2021)
Denseco2,3 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00, UTC+01:00, Afriko/Ajuno [+]

Okcidenta Saharo (Tero)
Okcidenta Saharo (Tero)

Okcidenta Saharo (Okcidenta Saharo)
Okcidenta Saharo (Okcidenta Saharo)
DEC

Map
Okcidenta Saharo
Vikimedia Komunejo:  Western Sahara [+]
vdr
Sistemo de la Maroka muro en Okcidenta Saharo (teritorio ekster ĝi estas flava)
flago de Okcidenta Saharo

Oni kalkulas ke la nuna loĝantaro de Okcidenta Saharo estas 267 405 homoj (saharanoj). La ĉefa lingvo estas dialekto de la araba nomata hasanija; ankaŭ la kolonia lingvo, la hispana estas parolata; la lingvo de la administrado estas la oficiala araba, kun uzo de la franca.

La ĉefurbo estas Ajuno. Aliaj urboj: Daĥlo.

Historio redakti

 
Mapo de Okcidenta Saharo

Maroko praktike aneksis la nordajn du trionojn de Okcidenta Saharo (antaŭe Hispana Saharo) en 1976 (la invado komenciĝis per ŝtate kontrolata marŝo de multaj senarmiluloj, nomata la Verda marŝo), kaj la ceteron de la teritorio en 1979, post la retiriĝo de Maŭritanio. Gerila milito fare de la Fronto Polisario (Popola Fronto por la Liberigo de Saguía el Hamra kaj Río de Oro) kontestanta la suverenon de Rabat finiĝis en 1991 per pafado-ĉeso. Por forteni la gerilanojn ekster de la okupata regiono, Maroko dum pluraj jaroj konstruis en la dezerto la Marokan muron, kiu ĉe 2.720 kilometroj dividis la du grupojn, sed samtempe ankaŭ apartigis membrojn de multaj saharanaj familioj. Saharaj rifuĝintoj apogantaj Polisarion devas loĝi en dezertaj tendumejoj en Alĝerio, kie ili formis ŝtaton kun la nomo Araba Demokratia Sahara Respubliko, agnoskita de OAU kaj Afrika Unio. ADSR-anoj dependas de internacia helpo por nutrado. Referendumo pri la fina statuso estas ripetade prokrastita.

La dezerteco fokusas ekonomion je fosfatominado en Bukraa kaj fiŝkaptado.

Kronologio[1] redakti

  • 1976, Hispanio abandonis la teritorion de Okcidenta Saharo; sekve, kaj Maroko, kaj Maŭritanio anoncis sian suverenecon super ĝi, dum la sahara partio Fronto Polisario malakceptis ambaŭ pretendojn. Maroko invadis la teritorion de la nordo kaj bombardis la lokan loĝantaron dum ties fuĝo al translimaj teritorioj en Alĝerio. Komenciĝis milito inter Maroko kaj Fronto Polisario.
  • 1979, Maŭritanio post anekso de eta havena parto rezignas pri la resto; Maroko okupis ĝin.
  • 1988, Maroko kaj Polisario akceptas militpaŭzon fare de Unuiĝintaj Nacioj.
  • 1991, Unuiĝintaj Nacioj klopodas organizi referendumon.
  • 1992, ne okazas planita referendumo.
  • 1994, UN klopodas fari censon por posta referendumo.
  • 1999, Maroko kaj Polisario akceptas novan censoprocezon.
  • 2001, Plano Baker 1 planas integriĝon en Maroko kun aŭtonomio, Polisario malakceptas.
  • 2003, Plano Baker 2 planas referendumon por memdetermino, Maroko malakceptas.
  • 2010, Finas la periodon de negocado de Unuiĝintaj Nacioj (Minurso).
9-a de novembro
  • La polico de Maroko faras multajn arestojn en Ajuno (Okcidenta Saharo) post starigo de protesta kampadejo fare de miloj da saharanoj kiuj petis plibonigon de ekonomia situacio, detruo de la kampadejo fare de la maroka polico (9 al 12 mortintoj) kaj sekvaj surstrataj protestoj en Ajuno. Dume sekvas ĉe Unuiĝintaj Nacioj negocado inter la reprezentantoj de la okupanta lando Maroko kaj la sendependismaj saharanoj. Laŭ lasta tendenco ankaŭ civilaj marokanoj enmigrintaj al Saharo atakis saharanojn, helpis la marokan policon kaj detruis posedaĵojn de saharanoj.[2]
15-a de novembro
  • Laŭ hispanaj spionoj en Okcidenta Saharo, la maroka polico arestis inter 400 kaj 800 saharanoj, el kiuj multaj estas torturataj. Aliaj aktivuloj kaŝiĝas aŭ fuĝas, inkluzive internaciajn apogantojn kaj ĵurnalistojn, kiuj krome ne rajtas eniri en la landon. La maroka polico montris filmetojn montrantajn saharanan perfortadon.[3]

Loĝantaro redakti

La Okcidentsaharanoj, SaharanojSaharaŭoj (arabe صحراويون ṣaḥrāwīyūn; berbere: ⵉⵙⴻⵃⵔⴰⵡⵉⵢⴻⵏ Iseḥrawiyen; marokarabe: صحراوة Ṣeḥrawa; hispane Saharaui) estas la popolo kiu loĝas kaj loĝis en la okcidenta parto de Saharo kio inkludas teritoriojn de Okcidenta Saharo (postulita de la Polisario kaj ĉefe kontrolita de Maroko), aliaj partoj de suda Maroko ne postulitaj de Polisario, plej el Maŭritanio, kaj plej sudokcidento de Alĝerio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Apoyo a un referéndum en el Sáhara" (Apogo al referendumo en Saharo), El Mundo, 16an de decembro de 2009, paĝo 4.
  2. artikolo de hispana ĵurnalo Público
  3. El CNI constata que hay entre 400 y 800 saharauis detenidos, konsultita la 16an de novembro de 2010

Eksteraj ligiloj redakti