Gerilo

Gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj batalgrupoj, disigitaj tra iu regiono, sen fronta linio. La ĉefaj taktikoj de gerilo estas embusko kaj sabotado.

Gerilo dum la Duoninsula Milito, pentrita de portugala artisto Roque Gameiro. La termino "gerilo" estis kreita dum ĉi tiu konflikto, kiu okazis komence de la 19a jarcento.

Etimologio redakti

La vorto devenas el la hispana guerrilla, kiu signifas "militeto". Ĝi estiĝis duma la hispana rezistado al la franca invado de Napoléon Bonaparte komence de la 19-a jarcento. La taktikoj, kompreneble, ekzistis de longe antaŭe.

Celo redakti

La fina celo de gerilo estas skui kaj eventuale renversi establitan reĝimon. Grava faktoro por tiu sukceso estas la popola apogo, kiun la gerilanoj povas akiri, por sinkaŝado for de la oficiala armeo kaj provizado de manĝaĵoj kaj informado pri la malamikoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti