BBC News

BBC News estas anglalingva 24-hora novaĵkanalo. Ĝi estas parto de la sendostacio BBC, mallongigo de British Broadcasting Corporation (Brita Dissenda Korporacio), ŝtate subvenciita radiofonia kaj televida dissenda instanco en Britio.

BBC News
bildo
televidstacio • faka televida kanalo
Ĝeneralaj informoj
Ricevo DVB-C kaj DVB-T nur en Britio, DVB-S kaj interrete internacie
Landoj  Britio
Sendostacio BBC
Komenciĝo de elsendoj la 9-an de novembro 1997
Jura formo publikjura institucio
Programa tipo informa kanalo ĉefe pri politikaj novaĵoj
Posedata de BBC vd
Lingvo angla lingvo vd
vdr

La departemento estas la tutmonde plej granda institucio pri dissendo de novaĵoj, kaj ĉiutage generas pli ol 120 horoj da radiofonia kaj televida sendaĵo, aldone al interretaj informaroj. La servo havas regionajn centrojn en ĉiuj partoj de Britio, havas 44 novaĵoficejojn ekster Britio kaj korespondantajn ĵurnalistojn en preskaŭ ĉiuj el la tutmonde 240 ŝtatoj. Ekde la jaro 2004 la direktoro de BBC News estas Helen Boaden.

La jara departa buĝeto estas 350 milionoj da britaj pundoj. Ekzistas 3 500 dungitoj, el kiuj 2 000 estas ĵurnalistoj. Plej granda konkuranto en Britio estas la komerca kanalo Sky News.