Sky News
Sky News (angle, ĉielaj novaĵoj) estas unu el la unuaj 24-horaj-novaĵkanaloj.
Sky News | |
---|---|
Firma emblemo | |
![]() | |
Ĝeneralaj informoj | |
Ricevo | DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV |
Landoj | |
Sendostacio | British Sky Broadcasting |
Komenciĝo de elsendoj | la 5-an de februaro 1989 |
Jura formo | privata entrepreno |
Programa tipo | informa kanalo ĉefe pri politikaj novaĵoj |
LandojRedakti
- Sky News, Britujo
- Sky News Ireland, Irlando
- Sky News Australia, Aŭstralio
- Sky News New Zealand, Novzelando
HistorioRedakti
Sky News estiĝis la 5-an de februaro 1989 kiel parto de la kvar-kanala-satelitopakaĵo de Sky Television, unu el la firmaoj apartenantaj al la komunikilkoncerno de Rupert Murdoch.[1] La elsendstacio troviĝas en la ĉefa sidejo de BSkyB en okcidenta Londono ĉe Isleworth, Middlesex.
Sky News havis komence nur tre limigitajn rimedojn, sed gajnis rapide reputacion pro ĵurnalista integro. Kvankam la kanalo laboris plej ofte kun malgajno, ĝi tamen alportis longe alstrebitan prestiĝon al Sky Television kaj ties posteulo British Sky Broadcasting pro sia premiita ĵurnalismo.
Ankoraŭ nuntempe Sky News havas tre altan normon, kvankam kreskis la konkurenco. Oni taksas Sky News la antaŭulon de la usona informa televido Fox News Channel, kun kiu ekzistis foje materialinterŝanĝo.
En la jaro 2003 oni planis estigi Sky News ankaŭ en Usono, sed forfalis tiuj planoj.
KonkurencoRedakti
La plej grava konkurenco en Britio estas tiu de BBC News, sed en aliaj partoj de Eŭropo aldoniĝas BBC World kaj CNN International.
ReferencojRedakti
- ↑ Internationale Rundfunk- und Fernsehchronik Arkivigite je 2009-06-27 per la retarkivo Wayback Machine, vidita la 5-an de februaro 2009
Eksteraj ligilojRedakti
- Sky News - TTT-ejo Arkivigite je 2007-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Sky News Australia - TTT-ejo
- Sky News New Zealand - TTT-ejo[rompita ligilo]