Nov-Zelando

lando en Oceanio
(Alidirektita el Novzelando)

Nov-ZelandoNovzelando (angle New Zealand [njuːˈziːlənd]; maorie: Aotearoa [aɔˈtɛaɾɔa]) estas lando en Oceanio, kiu konsistas el du ĉefaj insuloj, nomataj Norda Insulo (Te Ika-a-Māui) kaj Suda Insulo (Te Waipounamu), aliaj mezgrandaj kiel Stuarto-Insulo kaj el ĉirkaŭ 700 kromaj insuletoj. Ĝi kovras entute totalan areon de 268 021 kvadratajn kilometrojn. Nov-Zelando estas ĉirkaŭ 2 000 kilometrojn oriente de Aŭstralio tra la Tasmana Maro kaj 1 000 kilometrojn sude de la insuloj de Nov-Kaledonio, Fiĝioj, kaj Tonga. La varia topografio kaj krutaj montopintoj de la lando, kiel la Sudaj Alpoj, rezultas multe el tektona levo kaj vulkanaj erupcioj. La novzelanda ĉefurbo estas Velingtono (331 mil), ties plej loĝata urbo estas Aŭklando (953 mil), kaj aliaj urboj estas Christchurch (325 mil), Hamilton, Tauranga, Napier-Hastingo kaj Dunedin. La totala loĝantaro estas de 4 699 755 (2018), inter ili 87% angloj, 16,5% maorioj.

Nov-Zelando
New Zealand
Aotearoa

Flago de Nov-Zelando

Blazono de Nov-Zelando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: "God Defend New Zealand"
kaj "God Save the Queen"
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Velingtono
Oficiala(j) lingvo(j) maoria lingvo, novzelanda gestlingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, maoria lingvo, novzelanda signolingvo.
Plej ofta(j) religio(j) protestantoj
Areo 270 700 km²
- % de akvo 2,1 %
Horzono UTC+13:00
Interreta domajno nz
Landokodo NZ
Telefona kodo 64
Plej alta punkto Aoraki
Plej malalta punkto Taieri Plains
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarĥio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
Ĉefministro Jacinda Ardern
Ekonomio
Valuto Novzelanda dolaro (NZD)

AkvejoPacifiko

Koordinatoj41° 12′ 0″ S, 174° 0′ 0″ O (mapo)-41.2174
Plej alta punktoAoraki [+]
Plej malalta punktoTaieri Plains [+]
Areo268 021 km² (26 802 100 ha) [+]
Loĝantaro5 118 700 [+] (31-a de decembro 2021)
HorzonoUTC+13:00, UTC+12:00, UTC+13:45, UTC+12:45, UTC-10:00, UTC-11:00, Pacific/Auckland, Pacific/Chatham [+]

Nov-Zelando

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  New Zealand [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pro sia malproksimeco, la insuloj de Nov-Zelando estis la lastaj grandaj loĝeblaj termasoj kiuj estis loĝataj de homoj. Inter ĉirkaŭ 1280 kaj 1350, Polinezianoj eksetliĝis en la insulojn kaj poste disvolvis distingan maorian kulturon. En 1642, la nederlanda esploristo Abel Tasman iĝis la unua eŭropano kiu venis kaj registris Nov-Zelandon. En 1840, reprezentantoj de Britio kaj maoriaj estroj subskribis la Traktaton de Waitangi, kiu deklaris la britan suverenecon super la insuloj. En 1841, Nov-Zelando iĝis kolonio ene de la Brita Imperio, kaj en 1907 ĝi iĝis dominio; ĝi akiris plenan statutan sendependecon en 1947, kaj la Britia monarko restis ŝtatestro. Nuntempe, la majoritato de la novzelanda loĝantaro de 5 milionoj estas de eŭropa deveno; la indiĝenaj maorioj estas la plej granda minoritato, sekvita de azianoj kaj de pacifikinsulanoj. Tiel, la novzelanda kulturo estas ĉefe derivata el maorioj kaj fruaj britaj setlantoj, kun ĵusa ampleksigo de kulturo okazigita el pliigita migrado. La oficialaj lingvoj estas maoria kaj novzelanda signolingvo, dum la angla estas la hegemonia kaj de facto oficiala lingvo.[1]

Disvolviĝinta lando, Nov-Zelando alte rangas en internaciaj komparoj de landaj atingoj, kiel vivkvalito, edukado, protektado de civilj liberoj, registara travideblo, kaj ekonomia libero. Nov-Zelando trapasis gravajn ekonomiajn ŝanĝojn dum la 1980-aj jaroj, kiuj transformis ĝin el protektisma al liberigita ekonomio de libera komerco. La serva sektoro hegemonias en la landa ekonomio, sekvita de la industria sektoro, kaj de agrikulturo. Ankaŭ eksterlanda turismo estas grava fonto de enspezo. Interne, la leĝofara aŭtoritato estas elektita, unuĉambra Parlamento, dum la plenuma politika povo estas farita de kabineto, estrata de Ĉefministro, nune Jacinda Ardern. La reĝino Elizabeto la 2-a estas la landa monarko kaj estas reprezentata de la Ĝenerala Guberniestro. Aldone, Nov-Zelando estas organizita en 11 regionaj konsilioj kaj 67 teritoriaj aŭtoritatoj por lokregaj celoj. La Regno Nov-Zelando inkludas ankaŭ dependajn teritoriojn kiel Tokelao (dependa teritorio); Kukinsuloj kaj Niuo (mem-regaj ŝtatoj en libera asocio kun Nov-Zelando); Insulo Scott, Dependaĵo Ross, kiu estas novzelanda teritoria postulo en Antarkto ktp.

Nov-Zelando estas membro de Unuiĝintaj Nacioj, Komunumo de Nacioj, ANZUS, OEKE, ASEAN Plus Ses, APEK, la Pacifika Komunumo kaj la Pacifikinsula Forumo.

VortdevenoRedakti

La vorto Nov-Zelando aludas al la plej okcidenta provinco de Nederlando, kiu nomiĝas Zelando. La vorto Aotearoo estas esperantigo de la maoria vorto Aotearoa, kiun maorioj uzas por nomi sian landon. La deveno de la vorto ne estas ekzakte konata, sed sciencistoj pri maoria kulturo opinias, ke originale ĝi estis ao tea roa - laŭlitere "nubo blanka longa". Tio estas ĉar nuboj okaze amasiĝas super la insuloj kaj vidita de la oceano la Nov-Zelanda bordo ja aspektas kiel granda blanka nubo.

La nomo de la lando en Esperanto estas Nov-Zelando[2], aŭ alternative sen streketo Novzelando. Ankaŭ kelkaj esperantistoj uzas terminon Aotearoo (esperantigon de maoria nomo) por plia politika ĝusteco.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Nov-Zelando.

Frua alveno de polinezianojRedakti

 
Tāwhiao, dua reĝo de la maorioj, ĉirkaŭ 1890.

Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj. Plej novaj esploroj de ostoj de la kioreo kaj alportitaj semoj helpe de radiokarbona datado[3], pruvoj de senarbarigo kaj varioj de mitokondrio en maoriaj grupoj evidentigas ke Nov-Zelandon unue setlis Polinezianoj inter 1250 kaj 1300[4][5], konkludante longan serion de vojaĝoj tra la sudpacifikaj insuloj.[6] Dum la sekvantaj jarcentoj tiuj setlantoj evoluigis apartan kulturon kiu nun nomiĝas Māori (maoria). La popolo dividiĝis en iwi (triboj) kaj hapū (subtriboj) kiuj kunlaboris, konkursis kaj eĉ interbatalis. Je iu punkto, grupo de maorioj migris al Rēkohu (Chatham-insularo), kie ili evoluigis apartan Moriorian kulturon.[7][8] Grandan parton de la morioria popolo detruis inter 1835 kaj 1862 malsanoj el Eŭropo kaj invadoj kaj sklavigoj fare de maorioj el la pli grandaj insuloj. Nur 101 homoj travivis ĝis 1862, kaj la lasta konata tute moriora homo mortis en 1933.[9]

Ĉar la unuaj maorioj, kiuj atingis la landon ne povis nutri sin el mamuloj, ili komence estis ĉasistoj de moa-oj (Dinornithidae), flugnekapablaj birdoj, similaj al la afrikaj strutoj, kiuj ekstermiĝis post kelkaj jaroj. Same malaperis la aglo de Haast, la plej granda rabobirdo de la moderna mondo, verŝajne ĉirkaŭ 1700. Tiel la unua setlado de la lando fare de la maorioj ekstermigis multajn bestospeciojn. Poste nutris sin la maorioj per kultivado de la kumara (batato).

Alveno de eŭropanojRedakti

 
Kopio de la Endeavour, la ŝipo de James Cook.

En 1642 Nov-Zelando estis malkovrita por okcidentanoj fare de la nederlanda vojaĝanto Abel Tasman, kiu nomis la insulojn laŭ la nederlanda provinco Zelando. Neniu alia eŭropano vizitis la landon ĝis la vojaĝo (1768-1771) de la kapitano James Cook en ŝipo la Endeavour. Li envenis en 1769 kaj mapigis la landon[10].

Post Cook, Nov-Zelando estis vizitata de nombraj ŝipoj de eŭropanoj kaj de nordamerikanoj por balenkaptado, fokoĉasado, kaj komerco. Ili alportis eŭropajn manĝaĵojn, metalajn ilojn, armilojn, kaj aliajn varojn por lignoproduktado, kaj elportis maoriajn manĝaĵojn, artefaktojn, kaj trinkakvon.[11] La enkonduko de la terpomo kaj la muskedo transformis maoriajn agrikulturon kaj militagadon. Terpomoj havigis fidindan manĝoliveradon, kio ebligi pli longajn kaj pli eltenitajn militkampanjojn.[12] La rezultaj intertribaj Muskedaj Militoj konsistis en ĉirkaŭ 600 bataloj inter 1801 kaj 1840, kiuj mortigis 30 000 ĝis 40 000 maoriojn.[13] el la komenco de la 19a jarcento, kristanaj misiistoj eksetliĝis en Nov-Zelando, kaj finfine konvertis plej el la maoria loĝantaro.[14] La maoria loĝantaro malpliiĝis je ĉirkaŭ 40% el sia antaŭ-kontakta nivelo dum la 19-a jarcento; enkondukitaj malsanoj estis la plej grava faktoro.[15]

La Brita Registaro nomumis James Busby kiel British Resident en Nov-Zelando en 1832 post peto el nordaj Maorioj.[16] Liaj taskoj estis protekti britan komercon, peri inter la neregataj Pākehā (eŭropaj) setlantoj kaj Maorioj, kaj kapti fuĝintajn malliberulojn.[16][17] En 1835, post anonco de tuja franca setlejo fare de Charles de Thierry, la nebulaj Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zalando sendis Deklaracion de Sendependeco al la reĝo Vilhelmo la 4-a|Vilhelmo la 4-a (Britio)Vilhelmo la 4-a petante protekton.[16] Post sekva tumulto, la proponita setlado en Nov-Zelando fare de la Novzelanda Kompanio (kiu jam estis sendinta por la unua fojo ŝipon de termezuristoj por aĉeti teron el la Maorioj) kaj la dubinda jura statuso de la Deklaracio de Sendependeco movis la Kolonian Servon sendi kapitanon William Hobson postuli suverenecon por la Unuiĝinta Reĝlando kaj negocadi traktaton kun la Maorioj.[18] En 1840, la traktato de Waitangi igis Nov-Zelandon brita kolonio kaj estis subskribita en Bay of Islands la 6an de Februaro 1840.[19] Kiel reago al la klopodoj de la Novzelanda Kompanio establi sendependan setlejon en Wellington[20] kaj al la fakto, ke francaj setlantoj aĉetis teron en Akaroa,[21] Hobson deklaris britian suverenecon super ĉio el Nov-Zelando la 21an de Majo 1840, kvankam kopioj de la traktato estis cirkulante tra la tuta lando por ke la maorioj subskribu ĝin.[22] Kun la subskribo de la traktato kaj la deklaro de suvereneco, la nombro de enmigrantoj, precize el Unuiĝinta Reĝlando, ekpliiĝis.[23]

Nov-Zelando estis administrata kiel parto de la Kolonio Nov-Sud-Kimrio ĝis iĝi aparta Kronkolonio, nome Kolonio Nov-Zelando la 3an de Majo 1841.[24][25] Armita konflikto startis inter la kolonia registaro kaj la maorioj en 1843 pro la afero Wairau pri tero kaj malkonsentoj pri suvereneco. Tiuj konfliktoj, ĉefe en la Norda Insulo, rezultis en miloj da imperiaj trupoj kaj anoj de la Reĝa Ŝiparmeo venis al Nov-Zelando kaj iĝis konata kiel la Novzelando Militoj. Post tiuj armitaj konfliktoj, grandaj kvantoj de teroj de maorioj estis konfiskitaj de la registaro por plenumi postulojn de setlantoj.[26]

 
Kunsido de eŭropaj kaj maoriaj loĝantoj de Provinco Hawke's Bay. Gravuraĵo, 1863.

La kolonio akiris reprezentan registaron en 1852, kaj la unua Parlamento kunsidis en 1854.[27] En 1856 la kolonio efektive iĝis mem-regata, kaj ekiris respondecon super ĉiuj enlandaj aferoj (escepte politikon pri indiĝenoj,[27] kio estis konfirmita meze de la 1860-aj jaroj[27]). Pro probablo ke la Suda Insulo povus formi apartan kolonion, ĉefministro Alfred Domett demarŝis pri rezolucio por translokigi la ĉefurbon de Nov-Zelando el Auckland al loko pli proksime al la Kuka Markolo.[28] Wellington estis elektita pro sia centra loko, kaj la Parlamento oficiale kunsidis tie por la unua fojo en 1865.[29]

En 1891 la Liberala Partio enpoviĝis kiel la unua organizita politika partio.[30] La Liberala Registaro, estrita de Richard Seddon dum plej parto de sia regotempo,[31] aprobis multajn gravajn sociajn kaj ekonomiajn decidojn. En 1893 Nov-Zelando estis la unua lando en la mondo kiu garantiis al ĉiuj virinoj la balotrajton[30] kaj en 1894 pioniris ankaŭ la adoptadon de deviga arbitracio inter dungistoj kaj sindikatoj.[32]

En 1907, je peto de la Novzelanda Parlamento, la reĝo Eduardo la 7-a proklamis Novzelandon Dominio ene de la Brita Imperio,[33] kio pruvis ties memregadan statuson.[34] En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo. En 1947 la lando adoptis la Statuton de Westminster, konfirmante, ke la Brita Parlamento jam ne plu povas leĝofari por Nov-Zelando sen la konsento de Nov-Zelando.[27]

Komence de la 20a jarcento, Nov-Zelando eniris en tutmondaj aferoj, luktis en la Unua kaj Dua Mondmilitoj[35] kaj suferia tra la Granda Depresio.[36] La depresio kondukis al la elekto de la Unua Labor-registaro de Nov-Zelando kaj al la establado de kompleta socialema ŝtato kaj protektisma ekonomio.[37] Nov-Zelando trapasis pliiĝantan prosperon post la Dua Mondmilito,[38] kaj Maorioj eklasis sian tradician ruran vivon kaj ektranslokiĝis al urboj serĉe de laborpostenoj.[39] Maoria protestomovado disvolviĝis, kiu kritikis eŭropcentrismon kaj laboros por pli ampleksa agnosko de la maoria kulturo kaj de la Traktato de Waitangi.[40] En 1975, oni establis la Waitangi Tribunalojn por esplori akuzojn de rompoj de la Traktato kaj ĝi estis rajtigita esplori historiajn mistraktadojn en 1985.[19] La registaro negocadis tiujn postulojn kun multaj iwi,[41] kvankam la postuloj de maorioj al marbordoj kaj al marfundoj montriĝis polemikaj en la 2000-aj jaroj.[42][43]

GeografioRedakti

Nov-Zelando estas insula lando komponita ĉefe de du grandaj insuloj, krom aliaj pli malgrandaj. La tereno estas plej parte montara, inter kio granda parto estas vulkandevena, kaj kelkaj vulkanoj estas ankoraŭ aktivaj kiel tiu de la Blanka Insulo.

 
Satelita foto de Nov-Zelando. Oktobro 2002. La neĝo-kovritaj Sudaj Alpoj hegemonias en la Suda Insulo, dum la Nordlanda duoninsulo de la Norda Insulo etendiĝas al la subtropikoj.

Nov-Zelando estas ĉe la centro de la nomita "akva hemisfero" (kie hegemonias maro al tero) kaj estas formita de du ĉefaj insuloj kaj pli ol 700 pli malgrandaj insuloj.[44] La du ĉefaj insuloj (nome Norda Insulo, aŭ Te Ika-a-Māui, kaj la Suda Insulo, aŭ Te Waipounamu) estas separataj de la Kuka Markolo, 22 larĝa en sia plej mallarĝa punkto.[45] Krom la Norda kaj Suda Insuloj, la kvin plej grandaj loĝataj insuloj estas Rakiura/Stewart (trans la Markolo Foveaux), Chatham, Granda Bariero (en la Golfo Hauraki),[46] D'Urville (en la Riaro Marlborough)[47] kaj Waiheke (ĉirkaŭ 22 km el centra Auckland).[48]

Nov-Zelando estas longa kaj mallarĝa — ĉirkaŭ 1600 km laŭlonge de sia nord-nordorienta akso kun maksimuma larĝo de 400 km[49] — kun ĉirkaŭ 15 000 km de marbordo[50] kaj totala terareo de 268 000 km².[51] Pro sia aro de malproksimaj ĉirkaŭaj insuloj kaj longa marbordo, la lando havas etendajn marajn resursojn. La ekonomia ekskluda zono de Nov-Zelando estas unu el la plej granda en la momdo, kovranta pli ol 15 fojojn siajn terareojn.[52]

La Suda Insulo estas la plej granda teramaso de Nov-Zelando. Ĝi estas dividata laŭlonge de sia longo fare de la Sudaj Alpoj.[53] Estas 18 montopintoj super 3000 m, el kiuj la plej alta estas Aoraki/Cook kun 3724 m.[54] La krutaj montoj de Fjordlando kaj profundaj fjordoj rezultis el la etenda glaciepoka glaciigo de tiu sudokcidenta angulo de la Suda Insulo.[55] La Norda Insulo estas malpli montohava sed ĝi estas tuŝita de vulkanismo.[56] La tre aktiva Taupō Vulkana Zono formis grandan vulkanan altebenaĵon, markita per la plej alta monto de la Norda Insulo nome Ruapehu (2797 m). La altebenaĵo estas hejmo ankaŭ de la plej granda lago de la lando, nome Taupō,[44] hejmigita en la kaldero de unu el la plej aktivaj vulkanegoj de la mondo.[57]

La lando havas sian varian topografion, kaj eble eĉ ĝia apero el la marondoj, pro la dinamika limo sur kiu ĝi ĉevalrajdas inter la Pacifika kaj la Hind-Aŭstralia platoj.[58] Nov-Zelando estas parto de Zelandio, nome kontinentero preskaŭ duono de la grando de Aŭstralio, kiu iom post iom dronis post rompiĝi el la kontinentego Gondvano.[59][60] Antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, ŝanĝo en la movadoj de la platotektoniko komencis distordi kaj faldi la regionon. Tio estas nune plej evidenta en Sudaj Alpoj, formitaj per krustopremado ĉe la Alpa Faŭlto. Aliloke, la platolimo enhavas la subdukcion de unu plato super alia, rezulte en la Puysegur Fosego sude, la Hikurangi Fosego oriente de la Norda Insulo, kaj la Kermadeka kaj la Tonga Fosegoj[61] plu norde.[58]

Nov-Zelando estas parto de regiono konata kiel Aŭstralazio, kune kun Aŭstralio.[62] Ĝi ankaŭ formas la sudokcidentan pinton de la geografia kaj etnografia regiono nomita Polinezio.[63] La termino Oceanio estas ofte uzata por aludi al la pli ampleksa regiono kiu enhavas la Aŭstralian kontinenton, Nov-Zelandon kaj variajn insulojn en la Pacifika Oceano kiuj ne estas inkluditaj en la sep-kontinenta modelo.[64]


Naturo en Nov-ZelandoRedakti

 
La endemia nefluga kivio estas nacia ikono.

Pro sia dumlonga izoliteco de 80 milionoj da jaroj Nov-Zelando estas hejmo de tre aparta naturo (flaŭro, faŭno kaj homo). La arbaro, trikvaronoj de praarbaro, okupas pli ol 30 % de la areo de la lando. Laŭ la tipologio de la monda natur-fonduso (WWF), Nov-Zelando kaj la apudaj insuloj biogeografie konstituas apartan ekoprovincon en la Aŭstralazia ekozono. En Nov-Zelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvo, vento, geotermiko kaj biomaso.

BiodiversecoRedakti

La flaŭro kaj faŭno de Nov-Zelando estis dekomence supozita kiel origininta el la novzelanda fragmentado el Gondvano, tamen pli ĵusaj esploroj postulas, ke la specioj rezultis el disiĝo.[65] Ĉirkaŭ 82% de la novzelandaj indiĝenaj vaskulaj plantoj estas endemiaj, kovrante 1 944 speciojn en 65 genroj.[66][67] La nombro de fungoj registritaj el Nov-Zelando, inklude liken-formantajn speciojn, nek estas konata, nek la proporcio de tiuj fungoj kiuj estas endemiaj, sed unu ĉirkaŭkalkulo sugestas, ke estas ĉirkaŭ 2 300 specioj de liken-formantaj fungoj en Nov-Zelando[66] kaj 40% el tiuj estas endemiaj.[68] La du ĉefaj tipoj de arbaroj estas tiuj dominataj de larĝfoliaj arbaroj kun Podokarpacoj, aŭ sudaj betuloj en pli malvarmaj klimatoj.[69] La cetera vegetaĵartipoj konsistas el herboj, majoritato el kiuj estas herbotufoj.[70] Novzelando havis en la Praarbara Indico de 2019 rangon de 7.12/10, kio estas rango 55a tutmonde el 172 landoj.[71]

Antaŭ la alveno de homoj, ĉirkaŭkalkule 80% el la tero estis kovrita el arbaroj, kun nur altalpaj, malsekaj, nefekundaj kaj vulkanaj areoj senarbaj.[72] Amasa senarbarigo okazis post la alveno de la homoj, kaj ĉirkaŭ duono el la arbarkovro perdiĝis por incendio post la setlado de polinezianoj.[73] Multo el la restinta arbaro perdiĝis post la setlado de eŭropanoj, suferante lignoproduktadon aŭ arbarklarigadon por brutobreda farmado, lasante arbaron okupanta nur 23% el la tero.[74]

 
La giganta Aglo de Haast formortis kiam homoj forĉasis ties ĉefan predon, nome dinornito, ĝis ties formorto.

La arbaroj estis dominataj de birdoj, kaj la manko de mamulpredantoj kondukis kelkajn kiel la kivio, la kakapo, la weka kaj la takaheo evoluigi neflugecon.[75] La alveno de homoj, alportis ŝanĝojn al la habitato, kaj la enkondukon de ratoj, furoj kaj aliaj mamuloj kondukis al la formorto de multaj birdospecioj, kiel grandaj birdoj kiel la dinornito kaj la aglo de Haast.[76][77]

Aliaj gravaj indiĝenaj animaloj estas reptilioj (tuataro, skinkoj kaj gekoj), ranoj,[78] araneoj,[79] insektoj (vetao),[80] kaj helikoj.[81] Kelkaj, kiel la tuataro, estas tiom unika ke ili estis nomitaj vivantaj fosilioj.[82] Tri specioj de vespertoj (Novzelanda granda mallongvosta vesperto (Mystacina robusta) ekde tiam formortinta) estis la nuraj montroj de indiĝenaj termamuloj en Novzelando ĝis malkovro en 2006 de ostoj el Saint-Bathans mus-granda termamulo almenaŭ 16-milion-jaraĝa.[83][84] Marmamuloj, tamen, estas abundaj, kaj preskaŭ duono el la tutmondaj cetacoj (balenoj, delfenoj, kaj focenoj) kaj grandaj nombroj de felfokoj estis registritaj en akvoj el Novzelando.[85] Multaj marbirdoj reproduktiĝas en Nov-Zelando, triono el ili unikaj en la lando.[86] En Nov-Zeladno estas pli da pingvenaj specioj ol en iu ajn lando, nome 13 el la 18 pingvenaj specioj de la tuta mondo.[87]

Ekde la alveno de homoj, preskaŭ la duono de la specioj de vertebruloj de la lando formortiĝis, kiel almenaŭ 51 birdoj, tri ranoj, tri lacertoj, unu nesalakva fiŝo kaj unu vesperto. Aliaj estas endanĝeritaj aŭ suferis drastajn malpliigojn de siaj teritorioj.[76] Tamen, novzelandaj konservistoj pioniris kelkajn metodojn por helpi la rekuperon de minacita naturo, kiel insulaj rifuĝejoj, plagokontrolo, translokigo de naturo, bred-adopto kaj ekologia restaŭrado de insuloj kaj de aliaj protektitaj areoj.[88][89][90][91] Ekzemple ĉe Nacia Parko Fiordland.

Administracio kaj politikoRedakti

La Parlamento de Nov-Zelando (angle: Parliament of New Zealand, maorie Pāremata Aotearoa) estas la leĝdona institucio de Nov-Zelando. Ĝi konsistas el la Reĝino kaj la Novzelanda Domo de Reprezentantoj. La Reĝino estas kutime reprezentata de Ĝenerala Guberniestro.

La Registaro de Nov-Zelando, en angla Government of New Zealand kaj en maoria Te Kāwanatanga o Aotearoa, aŭ New Zealand Government, ceremonie aludita kiel Her Majesty's Government in New Zealand je la Seal of New Zealand),[92] estas la administracia komplekso pere de kiu oni plenumas aŭtoritaton en Nov-Zelando. Kiel en plej parlamentaj demokratioj, la termino "Registaro" referencas ĉefe al la plenuma povo,[93] kaj pli specife al la kolektiva ministraro kiu direktas la plenuman povon. Bazite sur la principo de responsa registaro, ĝi funkcias ene de la kadro ke "la Reĝino reĝas, sed la registaro regas, tiom longe kiom ĝi havas la subtenon de la Ĉambro de Reprezentantoj".[94]

 
La teritoria konstituo de Nov-Zelando.

La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Nov-Zelando de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Nov-Zelando.

RegionojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Regionoj de Nov-Zelando.

Regiono estas la plej alta instanco de loka administracio en Nov-Zelando. Estas 16 regionoj en Nov-Zelando. Ell ili dekunu estas regataj de elektita regiona konsilantaro, dum kvin estas regataj de teritoriaj aŭtoritatoj (dua ŝtupo de loka administracio) kiuj plenumas ankaŭ la funkciojn de regiona konsilantaro kaj tiele estas konataj kiel unitaraj aŭtoritatoj.

LoĝantaroRedakti

DemografioRedakti

 
Evoluo de la loĝantaro x1000.

La popolnombrado de la jaro 2006 montris, ke en la 7-a de marto vivis en Nov-Zelando 4 143 279 da homoj, tio estas 8,4 % pli ol ĉe la antaŭa popolnombrado el la jaro 2001 kaj la duoblo de tiu el la jaro 1956. Oni taksis la loĝantaron la 30-an de junio 2008 je 4 268 900 da loĝantoj. Ĉirkaŭ 23 % de la loĝantoj ne naskiĝis en Nov-Zelando. La popolkreskado de la lastaj kvin jaroj devenas por du trionoj de enmigrado. La popoldenseco estas de ĉirkaŭ 16 homoj por unu km² (kompare al 231/km² en Germanujo). Tial Nov-Zelando estas unu el la malplej dense loĝataj landoj de la Tero, kvankam ĝi ja estas multe pli dense loĝata ol la najbara Aŭstralio (2,6 loĝantoj por 1 km²).

La meza aĝo estis en 2006 35,9 jaroj. La naskiĝnombro estas 14,14 por mil loĝantoj (2003), dum samtempe la mortonombro por mil loĝantoj estis de 7,54. Homoj atingas meze la aĝon de 75,34 jaroj, dum virinoj meze 80,44 jarojn.

EtnojRedakti

 
Maorioj dum konata ceremonio "haka".

La plimulto de la novzelanda loĝantaro estas eŭropdevenaj, nomataj Pākehā. Tiu grupo konsistas ĉefe el homoj devenaj de la Britaj insuloj, sed ankaŭ de Germanujo, Italujo, Pollando, Nederlando kaj multaj aliaj eŭropaj ŝtatoj. Ĝi estas ĉirkaŭ 67,6 % de la tuta loĝantaro.

La dua plej granda popolgrupo estas tiu de polinezidevenaj indiĝenoj de Nov-Zelando, la Maorioj, al kiu apartenas 14,6 % de la loĝantaro.

Inter 1996 kaj 2006 kreskis la nombro de azianoj al entute 9,6 % de la loĝantaro, kaj do la tria plej granda grupo. En ĝi la plimulto konsistas el ĉinoj (2,8 %) antaŭ hindoj (1,7 %). La azia loĝantaro preterpasis en 2001 la grupon de homoj devenaj de la pacifikaj insuloj, kiu reprezentis en 2006 ĉirkaŭ 6,9 % de la tuta loĝantaro. La plej multaj insulanoj devenas de Samoo, sekvata de tiuj de la Kukinsuloj kaj Tongo.

(Fonto: la popolnombrado de 2006, rimarko: menciindas, ke en Nov-Zelando oni rajtas indiki anecon al pluraj etnoj, krome en 2006 oni rajtis unuan fojon, tute ne indiki etnon, kion faris 11,1 %.)

LingvojRedakti

 
Dulingva signalo ĉe la Nacia Biblioteko de Nov-Zelando uzas la nuntempa maoria nomo de Nov-Zelando, nome Aotearoa.

En Novzelando tri lingvoj estas oficialaj lingvoj: nome la angla, la maoria kaj la novzelanda gestolingvo.

Dum la maoria kaj la novzelanda gestolingvoj estas komprenataj aŭ eĉ aktive uzataj nur de malplimulto de la popolo, la novzelanda angla estas la plej grava lingvo, kiun parolis en la jaro 2006 98 procentoj de la popolo. Tiu lingvovario de la angla similas al la aŭstralia angla, sed malsamas de ĝi per alia emfazo de iuj vokaloj kaj vortoj, tiel ke miskomprenoj inter la novzelanda kaj la aŭstralia angla ja eblas. Aliaj apartaj ecoj de la novzelanda angla estas vortoj pruntitaj el la maoria lingvo, ĉefe en la maoria popolo.

La dua oficiala lingvo, la maoria (propra nomo: Te Reo Māori), perdis pli kaj pli da parolantoj ĝis la 1970-aj jaroj. La 1-an de aŭgusto 1987 la maoria iĝis oficiala lingvo kaj ekde tiam multaj publikaj kaj privataj lernejoj proponas lecionojn pri la maoria, tiel ke ankaŭ novzelandanoj eŭropdevenaj povis lerni ĝin. Ekde tiam la nombro de tiuj kiuj komprenas kaj parolas la maorian kreskas, ĉefe en la aĝogrupo de dudektri- ĝis dudekkvinjaruloj. Entute laŭ propra taksado 4,2 procentoj de la popolo parolis la maorian en la jaro 2006.

 
Maoria lernejo, Te Kura Kaupapa Māori aŭ Nga Mokopuna.

La novzelanda gestolingvo (angle: New Zealand Sign Language; NZSL) estas oficiala lingvo ekde la 10-a de aprilo 2006 kaj estas tiel tutmonde la unua lingvo por surduloj, kiu posedas tiun statuson. Kvankam ĝi jam estis instruita ekde 1994 en apartaj lernejoj kaj publikiĝis la unua vortaro por la lingvo en la jaro 1998, la nombro de tiuj, kiuj regis la gestolingvon estis nur 0,6 procentoj en la jaro 2006. La nombro de surduloj en Novzelando estas ĉirkaŭ duoble pli granda.

Aldone al la tri oficialaj lingvoj multaj aliaj estas parolataj en Novzelandoj, alportitaj de multaj enmigrintoj, inter kiuj estas la samoa, la franca, la hinda, multaj ĉinaj kaj la germana.[95]

Ne ekzistas en Novzelando deviga instruo de fremdaj lingvoj, kaj nur ĉirkaŭ kvinono de ĉiuj lernantoj de mezaj lernejoj lernas fremdan lingvon. Inter la plej ŝatataj estas la franca, la japana kaj la germana.[96]

EduksistemoRedakti

La Universitato de Nov-Zelando, en angla University of New Zealand, estis la nura gradiga universitato de Nov-Zelando el 1874 ĝis 1961. Ĝi havis federacian strukturon enhavantan kelkajn konstituantajn instituciojn en variaj lokoj tra tuta Nov-Zelando. Post ĝia dissolvo en 1961, Nov-Zelando havis kvar sendependajn gradigajn universitatojn kaj du asociajn agrikulturajn kolegiojn.

EkonomioRedakti

Brutobredado estas la tradicia ĉefa produktado de la lando. La produktado de ligno kovras 3,4 % de la MEP en 2004. La ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivifruktoj, lignaĵoj, kaj papero.

 
Ĉemara kvartalo laŭlonge de Auckland CBD, grava kerno de ekonomia aktiveco

Nov-Zelando havas antaŭenigitan merkatekonomion,[97] rangigitan la 14an en la Indico de homa disvolviĝo de 2019[98] kaj trian en la Indico de Ekonomia Libero de 2020.[99] Ĝi estas riĉe enspezkonomio kun porkapa Malneta enlanda produkto (MEP) de 36,254 usonaj dolaroj.[100] La landa valuto estas la Novzelanda dolaro, neformale konata kiel la "Kivia dolaro"; ĝi cirkulas ankaŭ en la Kuk-insuloj (vidu artikolon pri Kukinsula dolaro), Niue, Tokelau, kaj la Pitkarna Insularo.[101]

Historie, elprenaj industrioj ege kontribuis al la nov-zelanda ekonomio, fokuse diversmaniere al ĉasado de fokoj kaj balenoj, lino (Phormium), oro, fosilia rezino de kauri (Agathis australis), kaj indiĝena ligno.[102] La unua enŝipigo de frostigita viando en la ŝipo Dunedin en 1882 kondukis al la establado de eksportado de viando kaj laktaĵoj al Britio, komerco kiu havigis la bazon por forta ekonomia kresko en Nov-Zelando.[103] Alta peto de agrikulturaj produktoj el Unuiĝinta Reĝlando kaj el Usono helpis la novzelandanoj akiri pli altan vivnivelon ol ĉe kaj Aŭstralio kaj Okcidenta Eŭropo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.[104] En 1973, la eksportmerkato de Nov-Zelando malpliiĝis kiam Unuiĝinta Reĝlando aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo[105] kaj aliaj kontribuaj faktoroj, kiel la krizoj de nafto en 1973 kaj en 1979, kondukis al akra ekonomia depresio.[106] Vivnivelo en Nov-Zelando falis malantaŭ tiuj de Aŭstralio kaj Okcidenta Eŭropo, kaj ĉirkaŭ 1982 Nov-Zelando havis la plej malaltan por-kapan enspezon el ĉiuj disvolvigitaj landoj kontrolitaj de la Monda Banko.[107] Meze de la 1980-aj jaroj Nov-Zelando deregulis sian agrikulturan sektoron nuligante iom post iom la subvenciojn laŭlonge de trijara periodo.[108][109] Ekde 1984, sinsekvaj registaroj engaĝiĝis al grava makroekonomia restrukturado (konata unua kiel Rogernomics (laŭ Roger Douglas) kaj poste kiel Ruthanasia (laŭ Ruth Richardson), rapide transformanta Novzelandon el protektisma kaj tre regulata ekonomio al liberigita ekonomio de libera komerco.[110][111]

 
Milford Sound/Piopiotahi estas unu el la plej famaj turismaj destinejoj el Nov-Zelando.[112]

Sendungado pintis ĝuste super 10% en 1991 kaj 1992,[113] post la Nigra Lundo (1987), sed finfine falis al rekorda malalto (ekde 1986) de 3.7% en 2007 (triarange el 27 kompareblaj landoj de OEKD).[113] Tamen, la tutmonda financa krizo kiu sekvis havis pli fortan efikon al Nov-Zelando, kaj la MEP malaltiĝis dum kvin sinsekvaj trimestroj, nome la plej longdaŭra recesio en preskaŭ tridek jaroj,[114][115] kaj sendungado revenis al 7% fine de 2009.[116] Sendungindicoj por la diversaj aĝogrupoj sekvis similajn tendencojn sed estas pli konsistemaj kaj pli altaj ĉe junuloj. En la decembra trimestro 2014, la ĝenerala sendungindico estis ĉirkaŭ 5.8%, dum la sendungindico de junuloj inter 15 kaj 21 estis de 15.6%.[113] Nov-Zelando suferis serion de "cerbofuĝoj" ekde la 1970-aj jaroj[117] kio estas okazanta ankoraŭ.[118] Preskaŭ unu kvarono el tre kvalifikitaj laboristoj loĝas transmare, ĉefe en Aŭstralio kaj Britio, kio estas la plej granda proporcio inter ĉiuj disvolviĝintaj landoj.[119] En ĵusaj jardekoj, tamen, "cerbakiro" alportis edukitajn profesiulojn el Eŭropo kaj malpli disvolvigitaj landoj.[120][121] Nuntempe la ekonomio de Nov-Zelando profitas el tre alta nivelo de novigo.[122]

En EsperantoRedakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 19an ĉapitron "Fabelo maoria el Nov-Zelando" al komentoj pri la maorioj (p. 159); poste ŝi rakontas fabelon pri maoria belulino.[123]

La romano de John A. Lee nome Children of the Poor, 1934, estis tradukita de Bertram Potts kiel Infanoj de la malriĉuloj.[124] Ĝi temas pri la vivo de novzelanda malriĉulo.

Esperanto-movadoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Nov-Zelando.

Esperanto jam ekzistis en Nov-Zelando ekde la komenco de la 20a jarcento. La Esperanto-movado de Nov-Zelando ĉiam aktivis en kontakto kun la Esperanto-movado de la plej proksima lando nome de Aŭstralio.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Bardsley, Dianne (7-a de oktobro 2018). "English language in New Zealand - Characteristics of New Zealand English" ("la angla en Nov-Zelando - ecoj de la novzelanda angla") Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand. Alirita la 26-an de decembro 2021.
  2. David Ryan, Stonehenge en Nov-Zelando, Esperanto sub la suda kruco, paĝo 6, julio 2021
  3. Dating the arrival of humans in New Zealand ("datante la alvenon de homoj en Nov-Zelando"). Arkivita el la originalo je 2010-05-15. Alirita 2010-06-01.
  4. Mein Smith, Philippa (2005). A Concise History of New Zealand ("konciza historio de Nov-Zelando "). Aŭstralio: eldonejo Cambridge University Press. ISBN 0521542286
  5. Wilmshurst, J. M.; Anderson, A. J.; Higham, T. F. G.; Worthy, T. H. (2008). "Dating the late prehistoric dispersal of Polynesians to New Zealand using the commensal Pacific rat" (Datante la malfruan prahistorian disvastiĝon de polinezianoj al Nov-Zelando uzanta la komensan Pacifikan raton"). Proceedings of the National Academy of Sciences (Procedoj de la Nacia Akademio de Sciencoj) 105: 7676.
  6. Moodley, Y.; Linz, B.; Yamaoka, Y.; Windsor, H. M.; Breurec, S.; Wu, J. -Y.; Maady, A.; Bernhoft, S. et al. (2009). "The Peopling of the Pacific from a Bacterial Perspective" ("La loĝado de la Pacifiko el bakteria perspektivo"). Science 323 (5913): 527. doi:10.1126/science.1166083
  7. Clark, Ross. (1994) “Moriori and Māori: The Linguistic Evidence”, The Origins of the First New Zealanders ("La originoj de la unuaj novzelandanoj"). Auckland: Auckland University Press, p. 123–135.
  8. . The impact of new arrivals ("La efiko de novaj alvenoj"). Te Ara Encyclopedia of New Zealand (septembro 2007). Alirita 30-a de aprilo 2010.
  9. Davis, Denise; Solomon, Māui (Marto 2009). "'Moriori - The impact of new arrivals'" ("La efiko de novaj alvenoj"). Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand. http://www.TeAra.govt.nz/en/moriori/4. Alirita la 23an de Marto 2011
  10. angle John Wilson ; Eŭropea eltrovo de Nov-Zelando: James Cook
  11. King 2003, p. 122.
  12. (2004) “Food, warfare and the impact of Atlantic capitalism in Aotearo/New Zealand”, Australasian Political Studies Association Conference: APSA 2004 Conference Papers.  Arkivigite je 2011-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
  13. Brailsford, Barry. (1972) Arrows of Plague. Wellington: Hick Smith and Sons. ISBN 0-456-01060-2.
  14. Wagstrom, Thor. (2005) “Broken Tongues and Foreign Hearts”, Indigenous Peoples and Religious Change. Boston: Brill Academic Publishers, p. 71 and 73. ISBN 978-90-04-13899-5.
  15. Lange, Raeburn. (1999) May the people live: a history of Māori health development 1900–1920. Auckland University Press. ISBN 978-1-86940-214-3.
  16. 16,0 16,1 16,2 Orange, Claudia. (1990) “Busby, James – Biography”, Dictionary of New Zealand Biography, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  17. First British Resident comes ashore (angle). New Zealand Ministry for Culture and Heritage] (24a de Decembro 2020). Alirita 19a de Oktobro 2021.
  18. Foster, Bernard John. [1966] (Aprilo 2009) “Sir George Gipps”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  19. 19,0 19,1 Wilson, John. [2005] (16a de Septembro 2016) “Nation and government – The origins of nationhood”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  20. [1966] (Aprilo 2009) “Settlement from 1840 to 1852”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  21. Foster, Bernard John. [1966] (Aprilo 2009) “Akaroa, French Settlement At”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  22. Simpson, K. A.. (1990) “Hobson, William – Biography”, Dictionary of New Zealand Biography, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  23. Phillips, Jock. [2005] (1a de Aŭgusto 2015) “History of immigration – British immigration and the New Zealand Company”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  24. Crown colony era – the Governor-General. New Zealand Ministry for Culture and Heritage (Marto 2009). Alirita 7a de Januaro 2011.
  25. Moon, Paul. (2010) New Zealand Birth Certificates – 50 of New Zealand's Founding Documents. AUT Media. ISBN 978-0-95829971-8.
  26. New Zealand's 19th-century wars – overview. New Zealand Ministry for Culture and Heritage (Aprilo 2009). Alirita 7a de Januaro 2011.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Wilson, John. (Marto 2009) “Government and nation – The constitution”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand. Vidu paĝojn 2an kaj 3an.
  28. Temple, Philip. (1980) Wellington Yesterday. John McIndoe. ISBN 0-86868-012-5.
  29. Parliament moves to Wellington. New Zealand Ministry for Culture and Heritage (Januaro 2017). Alirita 27a de Aprilo 2017.
  30. 30,0 30,1 Wilson, John. (Marto 2009) “History – Liberal to Labour”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  31. Hamer, David. "Seddon, Richard John". Dictionary of New Zealand Biography. Ministry for Culture and Heritage. Alirita la 27an de Aprilo 2017.
  32. (1997) “Strategy and Trade Union Effectiveness in a Neo-liberal Environment”, British Journal of Industrial Relations (PDF) 35 (4), p. 567–591. doi:10.1111/1467-8543.00069. 
  33. "Proclamation". The London Gazette. No. 28058. 10a de Septembro 1907. p. 6149.
  34. "Dominion status – Becoming a dominion". NZHistory. New Zealand Ministry for Culture and Heritage. Septembro 2014. Alirita la 26an de Aprilo 2017.
  35. War and Society. New Zealand Ministry for Culture and Heritage. Alirita 7a de Januaro 2011.
  36. Easton, Brian. (Aprilo 2010) “Economic history – Interwar years and the great depression”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  37. Derby, Mark. (Majo 2010) “Strikes and labour disputes – Wars, depression and first Labour government”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  38. Easton, Brian. (Novembro 2010) “Economic history – Great boom, 1935–1966”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  39. Keane, Basil. (Novembro 2010) “Te Māori i te ohanga – Māori in the economy – Urbanisation”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  40. Royal, Te Ahukaramū. (Marto 2009) “Māori – Urbanisation and renaissance”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  41. (Marto 2015) Healing the Past, Building a Future: A Guide to Treaty of Waitangi Claims and Negotiations with the Crown. Office of Treaty Settlements. ISBN 978-0-478-32436-5. Arkivigite je 2018-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
  42. Report on the Crown's Foreshore and Seabed Policy (Report). Ministry of Justice. Alirita la 26an de Decembro 2021.
  43. Barker, Fiona. (Junio 2012) “Debate about the foreshore and seabed”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  44. 44,0 44,1 Walrond, Carl. (8a de Februaro 2005) “Natural environment - Geography and geology”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  45. “The Sea Floor”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  46. Hauraki Gulf islands. Auckland City Council. Arkivita el la originalo je 25a de Decembro 2010. Alirita 13a de Januaro 2011. Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
  47. . Discovering D'Urville. Heritage New Zealand (2006). Arkivita el la originalo je 11a de Majo 2011. Alirita 13a de Januaro 2011.
  48. Distance tables. Auckland Coastguard. Arkivita el la originalo je 23a de Januaro 2011. Alirita 2a de Marto 2011. Arkivigite je 2011-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  49. McKenzie, D. W.. (1987) Heinemann New Zealand atlas. Heinemann Publishers. ISBN 0-7900-0187-X.
  50. "New Zealand". The World Factbook. CIA. 25a de Februaro 2021. Alirita la 23an de Decembro 2021.
  51. Geography. Statistics New Zealand (1999). Arkivita el la originalo je 22a de Majo 2010. Alirita 21a de Decembro 2009.
  52. (2005) Offshore Options: Managing Environmental Effects in New Zealand's Exclusive Economic Zone. Wellington: Ministry for the Environment. ISBN 0-478-25916-6. Arkivigite je 2019-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
  53. Coates, Glen. (2002) The rise and fall of the Southern Alps. Canterbury University Press. ISBN 0-908812-93-0.
  54. Garden 2005, p. 52.
  55. Grant, David. (Marro 2009) “Southland places – Fiordland's coast”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  56. Central North Island volcanoes. New Zealand Department of Conservation. Arkivita el la originalo je 29a de Decembro 2010. Alirita 14a de Januaro 2011.
  57. Taupō. GNS Science. Arkivita el la originalo je 24a de Marto 2011. Alirita 2a de Aprilo 2011.
  58. 58,0 58,1 Lewis, Keith. (Marto 2009) “Sea floor geology – Active plate boundaries”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  59. (2009) “New Zealand phylogeography: Evolution on a small continent”, Molecular Ecology 18 (17), p. 3548–3580. doi:10.1111/j.1365-294X.2009.04294.x. 
  60. Mortimer, Nick. (2014) Zealandia: Our Continent Revealed. ISBN 978-0-14-357156-8. OCLC 887230882.
  61. (2000) “Bathymetry of the Tonga Trench and Forearc: A Map Series”, Marine Geophysical Researches 21 (5), p. 489–512. doi:10.1023/A:1026514914220. 
  62. “Australasia”, New Zealand Oxford Dictionary.
  63. Hobbs, Joseph J.. (2016) Fundamentals of World Regional Geography. Cengage Learning. ISBN 9781305854956.
  64. Hillstrom, Kevin. (2003) Australia, Oceania, and Antarctica: A Continental Overview of Environmental Issues 3. ABC-Clio. ISBN 9781576076941. “... defined here as the continent nation of Australia, New Zealand, and twenty-two other island countries and territories sprinkled over more than 40 million square kilometres of the South Pacific.”.
  65. (2008) “Process and pattern in the biogeography of New Zealand – a global microcosm?”, Journal of Biogeography (en) 35 (2), p. 197–212. doi:10.1111/j.1365-2699.2007.01830.x. 
  66. 66,0 66,1 Frequently asked questions about New Zealand plants. New Zealand Plant Conservation Network (Majo 2010). Alirita 15a de Januaro 2011. Arkivigite je 2012-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
  67. De Lange, Peter James. (2006) New Zealand Indigenous Vascular Plant Checklist. New Zealand Plant Conservation Network. ISBN 0-473-11306-6.
  68. Wassilieff, Maggy. (Marto 2009) “Lichens – Lichens in New Zealand”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  69. “Mixed Broadleaf Podocarp and Kauri Forest”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  70. Mark, Alan. (Marto 2009) “Grasslands – Tussock grasslands”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  71. (2020) “Anthropogenic modification of forests means only 40% of remaining forests have high ecosystem integrity – Supplementary Material”, Nature Communications 11 (1), p. 5978. doi:10.1038/s41467-020-19493-3. 
  72. Commentary on Forest Policy in the Asia-Pacific Region (A Review for Indonesia, Malaysia, New Zealand, Papua New Guinea, Philippines, Thailand and Western Samoa). Forestry Department (1997). Alirita 4a de Februaro 2011.
  73. (1989) “The Polynesian settlement of New Zealand in relation to environmental and biotic changes”, New Zealand Journal of Ecology 12(S), p. 115–129. 
  74. Taylor, R.; Smith, I. (1997). The state of New Zealand's environment 1997 (Report).[rompita ligilo] Wellington: New Zealand Ministry for the Environment.
  75. New Zealand ecology: Flightless birds. TerraNature. Alirita 17a de Januaro 2011.
  76. 76,0 76,1 Holdaway, Richard. (Marto 2009) “Extinctions – New Zealand extinctions since human arrival”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  77. Kirby, Alex, "Huge eagles 'dominated NZ skies'", BBC News, Januaro 2005.
  78. Reptiles and frogs. New Zealand Department of Conservation. Arkivita el la originalo je 29a de Januaro 2015. Alirita 25a de Junio 2017. Arkivigite je 2015-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
  79. Pollard, Simon. (Septembro 2007) “Spiders and other arachnids”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  80. Wētā. New Zealand Department of Conservation. Alirita 25a de Junio 2017.
  81. Ryan, Paddy. (Marto 2009) “Snails and slugs – Flax snails, giant snails and veined slugs”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  82. (Majo 2017) “Macroevolutionary patterns in Rhynchocephalia: Is the tuatara (Sphenodon punctatus) a living fossil?”, Palaeontology 60 (3), p. 319–328. doi:10.1111/pala.12284. 
  83. Tiny Bones Rewrite Textbooks, first New Zealand land mammal fossil. University of New South Wales (31a de Majo 2007). Arkivita el la originalo je 31a de Majo 2007.
  84. (2006) “Miocene mammal reveals a Mesozoic ghost lineage on insular New Zealand, southwest Pacific”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 103 (51), p. 19419–23. doi:10.1073/pnas.0605684103. 
  85. Marine Mammals. New Zealand Department of Conservation. Arkivita el la originalo je 8a de Marto 2011. Alirita 17a de Januaro 2011. Arkivigite je 2011-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
  86. Sea and shore birds. New Zealand Department of Conservation. Alirita 7a de Marto 2011.
  87. Penguins. New Zealand Department of Conservation. Alirita 7a de Marto 2011.
  88. Jones, Carl. (2002) “Reptiles and Amphibians”, Handbook of Ecological Restoration: Principles of Restoration 2. Cambridge University Press. ISBN 0-521-79128-6.
  89. (1993) “Conservation and restoration of New Zealand Island ecosystems”, Trends in Ecology & Evolution 8 (12), p. 452–7. doi:10.1016/0169-5347(93)90009-E. 
  90. (2008) “Island restoration: Exploring the past, anticipating the future”, Marine Ornithology 35, p. 97–107. 
  91. Diamond, Jared. (1990) “New Zealand as an Archipelago: An International Perspective”, Ecological Restoration of New Zealand Islands, "Conservation Sciences Publications" series Z. Wellington: New Zealand Department of Conservation, p. 3–8.
  92. "Seal of New Zealand Act 1977". Parliamentary Counsel Office. Arkivita el la originalo la 17an de aŭgusto 2017. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  93. "How government works". New Zealand Government. Arkivita el la originalo la 15an de aprilo 2017. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  94. Sir Kenneth Keith, quoted in the Cabinet Manual Arkivita la 9an de oktobro 1999 en la Wayback Machine.
  95. Statistics New Zealand. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2010-06-01.
  96. Raporto de la Education Review Office de 1994.. Arkivita el la originalo je 2006-10-07. Alirita 2010-06-01.
  97. (Aprilo 2018) World Economic Outlook. Internacia Monfonduso. ISBN 978-1-48434-971-7.
  98. "Human Development Report 2020" (PDF). Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado. 15a de Decembro 2020. Alirita la 24an de Decembro 2021.
  99. Rankings on Economic Freedom. The Heritage Foundation (2016). Alirita 30a de Novembro 2016.
  100. "Report for Selected Countries and Subjects: October 2020". International Monetary Fund. Alirita la 24an de Decembro 2021.
  101. Currencies of the territories listed in the BS exchange rate lists. Bank of Slovenia. Alirita 22a de Januaro 2011.
  102. “Historical evolution and trade patterns”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  103. Stringleman, Hugh. (Oktobro 2009) “Sheep farming – Growth of the frozen meat trade, 1882–2001”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  104. “Some Indicators of Comparative Living Standards”, An Encyclopaedia of New Zealand. PDF Table
  105. Wilson, John. (Marto 2009) “History – The later 20th century”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  106. Nixon, Chris. (Aprilo 2010) “Overseas trade policy – Difficult times – the 1970s and early 1980s”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  107. Evans, N. R. (January 1994). "Up from Down Under: After a Century of Socialism, Australia and New Zealand are Cutting Back Government and Freeing Their Economies". National Review. Vol. 46 no. 16. pp. 47–51.
  108. (2016) Trade, Food Security, and Human Rights: The Rules for International Trade in Agricultural Products and the Evolving World Food Crisis. Routledge. ISBN 9781317008521.
  109. Arnold, Wayne, "Surviving Without Subsidies", The New York Times, 2a de Aŭgusto 2007.
  110. Easton, Brian. (Novembro 2010) “Economic history – Government and market liberalisation”, Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  111. Hazledine, Tim. (1998) Taking New Zealand Seriously: The Economics of Decency. HarperCollins. ISBN 1-86950-283-3.
  112. NZ tops Travellers' Choice Awards. Stuff (Majo 2008). Alirita 30a de Aprilo 2010.
  113. 113,0 113,1 113,2 Unemployment: the Social Report 2016 – Te pūrongo oranga tangata. New Zealand Ministry of Social Development. Alirita 18a de Aŭgusto 2017.
  114. "New Zealand Takes a Pause in Cutting Rates", The New York Times, 10a de Junio 2009.
  115. "New Zealand's slump longest ever", BBC News, 26a de Junio 2009.
  116. . Household Labour Force Survey: December 2010 quarter – Media Release. Statistics New Zealand (February 2011). Arkivita el la originalo je 29 April 2011. Alirita 4a de Februaro 2011.
  117. (2004) “Panic and panacea: Brain drain and science and technology human capital policy”, Research Policy 33 (4), p. 617–630. doi:10.1016/j.respol.2004.01.006. 
  118. O'Hare, Sean, "New Zealand brain-drain worst in world", The Daily Telegraph, Septembro 2010.
  119. Collins, Simon, "Quarter of NZ's brightest are gone", The New Zealand Herald, Marto 2005.
  120. (2000) “The labour market performance of European immigrants in New Zealand in the 1980s and 1990s”, The International Migration Review 33 (1), p. 33–58. doi:10.2307/2676011.  Journal subscription required
  121. Bain 2006, p. 44.
  122. GII 2016 Report (PDF). Global Innovation Index. Alirita 21a de Junio 2018.
  123. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 159-164.
  124. Infanoj de la malriĉuloj, de John A. Lee (Sennacieca Asocio Tutmonda, 1972) [Originala titolo: Children of the Poor, 1934]