En zoologio pri surteraj bestoj, la termino megafaŭno (bestegaro, de la antikva greka megas "granda" + plus la latina fauna "besto") referencas al "gigantaj", "tre grandaj" aŭ "grandaj" bestoj. La termino estas speciale asocia en la nuntempa scienca literaturo al la megafaŭno de la malfrua Pleistoceno kaj al Holoceno kiu estis formortinta en procezo konata kiel amasa formorto de la Kvaternaro[1][2] ekde antaŭ 50 000 jaroj ĝis la aktualo. Tial la termino inkludas la grandajn aŭ gigantajn animalojn kiuj estas konsiderataj arketipaj de la lasta glaciepoko kiel por ekzemplo la mamutoj en la norda hemisfero kaj la gliptodontoj en Sudameriko.[3] La sojlo plej ofte uzata por inkludi taksonon en la termino "megafaŭno" estas de 44 kilogramoj[4][5] aŭ 100 kilogramoj.[5][6] Tial tio inkludas multajn speciojn kiuj ne estas populare konsiderataj kiel speciale grandaj, kiel la blankavosta cervo kaj la ruĝa kanguruo, eĉ la homojn, kvankam oni uzas ankaŭ kriterion pli limigitan aplikatan al tiuj animaloj kies masi superas unu tunon (unu miliono de gramoj aŭ megagramo).[7]

La afrika elefanto, nome la surtera animalo ankoraŭ vivanta plej granda.
Azia elefanto, la plej granda surtera besto en Azio.
Gaŭro, la plej granda el la bovedoj.
Komuna kapibaro - la plej granda ronĝulo
ראשתן גדול ראש, הגדול שבלווייתני השיניים ובאוכלי הבשר.Kaĉaloto, la plej grandan inter dentbalenoj kaj viandomanĝantoj.
Komuna struto, la plej granda el la nuntempe vivvantaj birdoj.
Imperiestra pingveno, la plej granda el la evoluintaj sendentaj birdoj. En la pasinteco estis pli grandaj specioj de pingvenoj.
Mara krokodilo, la plej granda el la nuntempe vivantaj reptilioj.
Preskaŭ plengranda modelo de Argentinosaurus, la plej granda besto surtera kiu iam vivis.
Komoda varano estas la plej granda de la lacertoj en ekzisto.
Mekonga giganta siluro, la plej granda dolĉakva fiŝo.
Megalops atlanticus, la granda el la Elopiformes.
Spadfiŝo, unu el la plej grandaj el la Perkoformaj.
Balenŝarko, la plej granda fiŝo hodiaŭ vivanta. En la pasinteco estis pli grandaj fiŝoj kiel la Carcharocles megalodon.
Hararmeduzo la plej granda Meduzo.

En la praktiko, ofta uzado trovita en la akademiaj kaj disvastigaj verkoj referencas al surteraj animaloj pli grandaj ol homo kaj kiu ne estas aldomigitaj. Ĝi estas uzata ankaŭ por referenci al naturaj animaloj plej grandaj, speciale elefantoj, ĝirafoj, hipopotamoj, rinoceroj, alkoj, kondoroj ktp. La megafaŭno povas esti subkategoriigita per sia loko en la manĝoĉeno en megaherbovoruloj (por ekz. cervoj), megakarnovoruloj (leonoj), kaj pli rare, megaĉiomanĝantoj (ursoj).

La termino estas aplikata ankaŭ al animaloj (kutime formortintaj) ege grandaj, parencoj de tipo de animalo pli ofta aŭ supervivanta, por ekzemplo la libeloj de 1 metro de enverguro de la periodo Karbonio.

  1. «Bigger kill than chill: The uneven roles of humans and climate on late Quaternary megafaunal extinctions (PDF Download Available)». ResearchGate (en angla). Konsultita la 31an de Oktobro 2021.
  2. «Human Dispersal and Late Quaternary Megafaunal Extinctions: the Role of the Americas in the Global Puzzle (PDF Download Available)». ResearchGate (en angla). Konsultita la 31an de Oktobro 2021.
  3. Ice Age Animals. Illinois State Museum
  4. Stuart, A. J. (1991-11). «Mammalian extinctions in the Late Pleistocene of northern Eurasia and North America». Biological Reviews (Wiley) 66 (4): 453-562. doi:10.1111/j.1469-185X.1991.tb01149.x.
  5. 5,0 5,1 Johnson, C. N. (23a de Septembro 2002). «Determinants of Loss of Mammal Species during the Late Quaternary 'Megafauna' Extinctions: Life History and Ecology, but Not Body Size». Proceedings of the Royal Society of London B (The Royal Society) 269 (1506): 2221-2227 (vidu p. 2225). JSTOR 3558643. doi:10.1098/rspb.2002.2130.
  6. Martin, P. S.; Steadman, D. W. (30a de Junio 1999). «Prehistoric extinctions on islands and continents». En MacPhee, R. D. E, eld. Extinctions in near time: causes, contexts and consequences. Advances in Vertebrate Paleontology 2. New York: Kluwer/Plenum. pp. 17-56. ISBN 978-0-306-46092-0. OCLC 41368299. Konsultita la 31an de Oktobro 2021.
  7. Fariña, Richard A.; Vizcaíno, Sergio F.; De Iuliis, Gerry (2013). Megafauna. Giant Beasts of Pleistocene South America. Indiana University Press. p. 416. ISBN 978-0-253-00230-3.

Bibliografio

redakti