Mekonga giganta siluro

La mekonga giganta siluro (Pangasianodon gigas) estas la plej granda specio de familio ŝarkosiluroj (Pangasiidae) kaj unu el la plej grandaj dolĉakvaj fiŝoj de la mondo. Ĝi vivas senescepte en la Mekongo kaj en ties alfluantoj, preferas la profundon de 10 m aŭ pli kaj la gruzan aŭ ŝtonetan rivergrundon. Ĝi estas endanĝerigita pro la trofiŝado kaj perdo de la vivareo. Oni supozas la nombron de la naturaj mekongaj gigantaj siluroj je 2500.

Mekong River watershed.png
La akvobaseno de la Mekongo rivero
Pentraĵo de la giganta Mekonga siluro en budhisma templo en Chiang Kong.

Priskribo redakti

Ĝi estas sen-skvama kaj havas longan flanke platan korpon. La plenkreskitaj fiŝoj povas atingi longon de ĝis tri metroj kaj pezon de super 300 kg. La infiŝo estas pli longa kaj peza ol la maskla.

Ili havas arĝent-grizan koloron kun pale blanka ventro kaj ne havas iun ajn desegnaĵon, makulon. La naĝiloj estas ĉiam grizaj. La junaj idoj havas pli malhelan ventron kaj havas du striojn ĉe la flankoj.

Ĝia kapo donas 14 ĝis 21 % de la standarda longo (kapo kaj trunko sen la vosta naĝilo). La buŝego estas malakra, rondiĝanta, la suba makzelo etendiĝas antaxuen. La junaj fiŝoj posedas ĉe la subaj kaj supraj makzeloj po unu paron da barboharo kaj la okulo situas pli supre ol ĉe aliaj ŝarkosiluroj. La makzeloj havas etan, relative malakrajn dentojn. Tiuj fiŝoj, kiuj atingas la longon de 30–50 cm, perdas la dentojn kaj la barboj malprogresas. La okuloj migras sub alton de la buŝangulo.

La triangula dorsa naĝilo havas du malmolajn aristojn kaj 7-8 disbranĉiĝintajn molajn. Ĝi havas ankaŭ grasnaĝilon. La brusta naĝilo havas unu malmolan kaj 10-11 molajn arsitojn. La ventra naĝilo havas unu nedisbranĉiĝintajn molajn kaj 7-8 disbranĉiĝintajn molajn aristojn. La longa postnaĝilo havas 31-35 molajn arsitojn, el kiuj la unua 6-7 ne estas disbranĉiĝinta. La naĝoveziko estas unuĉambra kaj troviĝas en la abdomeno. La nombro de la ripoj estas 48.

Nutrado redakti

La junaj fiŝoj - ĝis ili havas dentetojn - manĝas zooplanktonojn, etajn krustacojn kaj fitoplanktonojn kaj emas eĉ al kanibalismo. La pli aĝa mekonga giganta siluro nutras sin senescepte per plantoj, ĉefe per triĥalaj algoj de sur la roka grundo.

Reproduktado redakti

La mekonga giganta siluro demetas la frajojn ekde malfrua aprilo ĝis mezo de majo. Tiam la fiŝoj migras eĉ milojn da km fluinverse. Oni supozas, ke la defrajejo situas en norda Tajlando kaj norda Kamboĝo. La frajo estas flava, glueca, havas la diametron de ĉ. 1,7 mm. La femalo kun longo de 1,5–2 m povas demeti 0,5-2 milionojn da ovoj.

La idoj kreskas en kaptiteco de 3,8 mm je 13,4 ene de unu semajno, je 40 cm post 4 monatoj. Tiam oni pezas pli ol 600 gramojn. Post tri jaroj, ili atingas la pezon de pli ol 100 kg. Mezurado je fiŝoj en la natuo montras pli grandan kreskon. La fiŝo atingas la seksan maturecon en aĝo de 6-8 jaroj.

Akvokulturo redakti

Oni ekis eksperimentojn pri bredebleco en akvokulturo en 1967 en Tajlando. Ekde 1983 sukcesis la nenatura reproduktado, kiam oni gajnis per hormonaldonoj la necesajn seksajn produktojn. Komence tio okazis per helpo de kaptitaj (sovaĝaj) fiŝoj, ekde 2005 oni povas uzi eĉ breditajn fiŝojn (kaptite-naskiĝintajn) tiucele. La jara produktado estas pli ol 300.000 fiŝoj. Oni eĉ liberlasis plurdekmilojn da fiŝoj en la Mekongo.