Ventro
(Alidirektita el Abdomeno)
La ventro (aŭ abdomeno) estas parto de la vertebrula korpo inter la brusto kaj la pelvo, en kiu troviĝas internaj organoj: stomako, hepato, lieno, pankreato, renoj, intestoj, urina veziko, utero, ovarioj, prostato.
Ĝi estas ankaŭ la malantaŭa parto ĉe insektoj kaj aliaj bestoj.
ProverboRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri ventro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas. ” „ Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. ” „ Ventro malsata orelon ne havas. ”
BildaroRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.med.umich.edu/lrc/coursepages/M1/anatomy/html/surface/abdomen/abdomen.jpeg Arkivigite je 2007-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.med.umich.edu/lrc/coursepages/M1/anatomy/html/surface/abdomen/ab_quad.html Arkivigite je 2009-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ethal.org.my/opencms/opencms/ethal/Images/MedGeneralImages/Abdomen.gif[rompita ligilo]
ReferencojRedakti
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-02.