Alko

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 13 mar. 2024.

Alko (Alces) estas genro de grandaj, remaĉantaj mamuloj el la ordo de parhufuloj, familio cervedoj, kies virbesto portas platajn kornarojn similajn al tiuj de damao. La sola specio estas Alces alces. Ĝi estas la plej granda nun vivanta cervedo (600 kg). Ĝi vivas en la norda parto de la holarktiso, pli specife en la nordorienta parto de Ĉinio, Rusio, Finnlando, Norvegio kaj Svedio en la orienta hemisfero, kaj ankaŭ en la nordokcidenta parto de Usono, Kanado kaj Alasko en la okcidenta hemisfero. Ĝia vivmedio estas la malsekaj arbaroj, marĉoj kun arusoj, ĉirkaŭo de lagoj, lagetoj. Alkoj vivas somere unuope aŭ familie, sed vintre 10-15 bestoj formas grupon. La maljunaj viralkoj eĉ tiam ne aliĝas al grupo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Cervenoj Cervinae
Genro: Alko Alces
Gray, 1821
Specio: A. alces
Alces alces
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Vivejo de la alko
Vivejo de la alko
Vivejo de la alko
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

redakti

Ĝi estas la plej granda el la ekzistantaj cervedoj en la mondo. Ĝi longas 2,5-3 metrojn kaj pezas ĉirkaŭ 825 kilogramojn, kun vosto 5-8 centimetrojn longa kaj ŝultro 1,4-1,9 metrojn alta. Ĝia muzelo estas larĝa kaj malsupren tenata, ĝi havas grandajn kornojn en formo de manplato, kun densaj haroj sur la supra parto de la kolo. Kaj ĉe la gorĝo pendas haŭto.

Vivejo kaj disvastiĝo

redakti

La alko emas vivi en humidaj regionoj kun densaj salikoj, poploj kaj betuloj. Ĝi ne havas fiksan loĝejon kaj ofte aktivadas inter arbaro kaj loko kun abunda akvo.

Ĝi troviĝas i.a. en jenaj ekoregionoj : la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj, la novanglaj-akadiaj arbaroj, la orient-siberia tajgo kaj la skandinavaj marbordaj koniferaroj.

Kutimaro

redakti

Tiu specio manĝas arbofoliojn, junajn branĉojn, ĝermojn, arboŝelojn, kelkiam lemnojn kaj aliajn akvoplantojn. Per stariĝo sur siaj malantaŭaj kruroj ĝi povas manĝi foliojn de arbo kun alto de 4 metroj. La alko ĝenerale ne vivas grupe. La viralko vivas sola, dum la alkino aktivadas kune kun siaj idoj aŭ unuope. Ĝi estas lerta en naĝado kaj ofte naĝas trans lagon por serĉi manĝaĵojn. Ĝi kuras ĉ. 25 kilometrojn ĉiuhore, kaj persekutate, ĝi povas kuri 35 kilometrojn. Ĝi havas akrajn aŭdadon kaj flaradon, sed nebonan vidadon. La plenkreska alko estas tiom forta, ke ĝi povas venki eĉ grandan karnomanĝulon. Dum la pariĝa tempo en septembro kaj oktobro forta batalo okazas inter la viralkoj, el kiuj la venkintoj rajtas pariĝi kun alkinoj. Post gravedeco de 242-250 tagoj la alkino naskas 1-3 idojn. La alkidoj vivas kune kun sia patrino ĝis la aĝo de du jaroj. La alkino sekse maturiĝas en la aĝo de du aŭ tri jaroj. Ĝia vivo daŭras ĉirkaŭ 20 jarojn.

Subspecioj

redakti
  • Alces alces alces
  • Alces alces pfizenmayeri
  • Alces alces buturlini
  • Alces alces cameloides
  • Alces alces shirasi
  • Alces alces americanus
  • Alces alces andersoni
  • Alces alces gigas
  • Alces alces caucasicus - formortinta

Rilato kun homoj

redakti

Ĉasado

redakti
 
Alko kun ŝia reflektaĵo
 
Du junaj alkoj kun radiokontrolaj kolumoj

Eŭropaj rokdesegnoj kaj prahomaj pentraĵoj atestas, ke homoj ĉasis alkojn ekde la Ŝtonepoko. Fosadoj en Alby, Svedujo, apud Stora Alvaret, trovis alkajn kornarojn de 6000 a.K., indikante la plej fruajn alkoĉasojn en norda Eŭropo. En norda Skandinavio oni ankoraŭ trovas restaĵojn de kavkaptiloj por alkoj. Tio estis kavoj ĝis 4 m larĝaj, 7 m longaj, kaj 2 m profundaj kaj kamuflitaj per branĉoj kaj folioj. Ili havis krutajn flankojn kovritaj per tabuloj, malebligante ke alko enfalinta eskapu. La kavoj kutime troviĝas en grandaj grupoj blokantaj la normalajn vojojn de la alkoj kaj ampleksantaj kelkajn kilometrojn. Estas trovitaj en torfejoj restaĵoj de lignaj bariloj por gvidi alkojn al la kavoj. Frua tia kaptilo en Norvegujo estas datita al ĉirkaŭ 3700 a.K. Kavkaptiloj estis tre efika ĉasmetodo. Ĝin provis limigi la norvega registaro jam en la 16-a jarcento; tamen ĝi estis uzata ĝis la 19-a jarcento.

Alkoj ankoraŭ estas ĉasataj en multaj landoj kie ili vivas, foje por manĝado kaj foje por la plezuro de la ĉasanto. Homoj mortigas pli ol 200 000 alkojn jare nur en Eŭrazio, ĉefe en Skandinavio.[1] Ĉasistoj diras, ke ili sentas sin fieraj kaj kompetentaj kiam ili mortigas alkon.[2] Aktivuloj kontraŭ ĉasado provas protekti la vivrajton de alkoj kaj argumentas por plivastiĝo de senperforta alkospekta turismo.[3] En Alasko plimultigi la nombron de alkoj por ĉasi ilin estas ofte citita kialo por intensa ĉasado de lupoj.[4] Multaj sciencistoj kredas ke ĉasado de lupoj rezultigas troloĝadon de alkoj kaj aliaj hufuloj, kun rezulta detruo de habitato kaj posta amasa mortado de la hufuloj mem.[5]

Oni malkonsilas manĝi la hepaton kaj renojn de alko pro alta enhavo de kadmio.[6]

Fruaj priskriboj

redakti

La plej frua ekzistanta priskribo de alkoj estas la jena en De Bello Gallico de Julio Cezaro:

Estas ankaŭ tiuj, kiuj nomiĝas alces (alkoj). Ties formo kaj la kolormarkoj de la feloj estas similegaj al kaproj, sed en grando ili iom superas kaj estas mankaj je kornoj kaj havas krurojn sen artikoj kaj membreroj, kaj ne ekkuŝas por ripozo nek, se ili falis trafitaj de iu malbonŝanco, povas ekstari aŭ levi sin. Ili uzas arbojn kiel litojn: ili apogas sin al ili kaj tiel, iomete kliniĝinte, ripozas. Kaj kiam pro iliaj spuroj estas rimarkite de ĉasantoj, kien ili kutimas retiri sin, ĉiujn arbojn ili aŭ subfosas ĉe la radikoj aŭ entranĉas, sed tiel, ke la supra ŝajno de arboj starantaj lasiĝas al ili. Kiam ili laŭkutime apogis sin tien, ili faligas per sia pezo la damaĝitajn arbojn kaj mem falas samtempe.[7]

Ankaŭ en la Natura Historio de Plinio la Maljuna (8.16) besto nomata achlis, kiu supozeble estas la alko, estas priskribita.

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Jensen, William F., k. al. 2020. "A Review of Circumpolar Moose Populations with Emphasis on Eurasian Moose Distributions and Densities". Alces 56: 63-78.
  2. Norberg, Joakim, k. al. 2020. "On the Hunt: How do People Experience the Hunting of Nonhuman Animals". Society & Animals 28(3): 233-251.
  3. [1]
  4. adn.com. Arkivita el la originalo je 2009-02-13. Alirita 2023-05-28.
  5. Van Ballenberghe, Victor. 2011 (vintra numero). "Intensive management—or mismanagement?: Exploring Alaska’s predator control programs." The Wildlife Professional: 74-77.
  6. Vahteristo, L., Lyytikäinen, T., Venäläinen, E. R., Eskola, M., Lindfors, E., Pohjanvirta, R., & Maijala, R. (2003). Cadmium intake of moose hunters in Finland from consumption of moose meat, liver and kidney. Food Additives and Contamination, 20, 453–463.
  7. Julio Cezaro. Commentarii de Bello Gallico 6.27.

Eksteraj ligiloj

redakti