Muzelo
Muzelo estas buŝego de bestoj, kiu faciligas la kapton, manĝon de nutraĵo. Ĝi estas fakte la antaŭen-plilongiĝo de la makzeloj. La muzelo reduktiĝis ĉe la homoj, sed restis ĉe la simioj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/%D9%BE%D9%88%D8%B2%D9%87_%D9%88_%D8%A8%DB%8C%D9%86%DB%8C_%DB%8C%DA%A9_%D8%B3%DA%AF_%D8%A8%D8%A7%DA%A9%D8%B3%D8%B1_%D9%85%D8%A7%D8%AF%D9%87_-_%D8%AD%DB%8C%D9%88%D8%A7%D9%86%D8%A7%D8%AA_%D8%AF%D8%B1_%D8%A7%DB%8C%D8%B1%D8%A7%D9%86_05.jpg/220px-%D9%BE%D9%88%D8%B2%D9%87_%D9%88_%D8%A8%DB%8C%D9%86%DB%8C_%DB%8C%DA%A9_%D8%B3%DA%AF_%D8%A8%D8%A7%DA%A9%D8%B3%D8%B1_%D9%85%D8%A7%D8%AF%D9%87_-_%D8%AD%DB%8C%D9%88%D8%A7%D9%86%D8%A7%D8%AA_%D8%AF%D8%B1_%D8%A7%DB%8C%D8%B1%D8%A7%D9%86_05.jpg)
La nazo troviĝas sur la supra parto de la muzelo. Vibriso estas ĉiu el la longaj, hirtaj, sensivaj haroj sur la muzelo (ĝenerale aliflanke de la supra lipo) de diversaj mamuloj.