Haro

proteina filamento sur mamula haŭto

Haro - fadenforma elkreskaĵo, kiu kreskas el la haŭto kaj dense kovras la korpon de animaloj. Ĉe la homo la haroj kreskas dense sole sur la supra kaj posta partoj de la kapo.

Homa haro, 200-obla grandiĝo
Frizaĵo el haroj

Ĥeto estas la iom rigida haro, harego de anelidoj (oligoĥetoj), kaj de kelkaj mamuloj, staranta nedense.

Haro - korneca formaĵo de epidermo; fundamenta ero de hararo kovranta averson de feloj el plimulto da mamuloj.

Haro - samaspekta elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri haro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. 
  •  
     Karesi kontraŭ la haroj. 
  •  
     Perdinta la kapon, pri haroj ne ploras. 
  •  
     Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.