Haro (Rioĥo)

Haro [Aro] estas hispana municipo, en la nordokcidento de la aŭtonoma komunumo Rioĥo, kiel ĉefurbo de samnoma komarko en la nordokcidento de la regiono kaj plej grava urbo de la regiono Rioja Alta (Supra Rioĥo), plej okcidenta regiono de la komunumo. Ĝi limas kun la provinco Burgos ĉe la Montoj Obarenes norde kaj kun la provinco Arabo ĉe la rivero Ebro oriente. Ties loĝantaro estas de 11 309 lokanoj laŭ la popolnombrado de INE de 2018, kio faras ĝin la kvara urbo en la komunumo.

Haro
Plaza Mayor de Haro.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26200 [+]
Retpaĝaro www.haro.org [+]
Demografio
Loĝantaro 11 408  (2019) [+]
Loĝdenso 281 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 2° 51′ U (mapo)42.576944444444-2.8461111111111Koordinatoj: 42° 35′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 479 m [+]
Areo 40,53 km² (4 053 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Haro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Haro (La Rioja) [+]
Information icon.svg
vdr

Ties ĉefa ekonomia agado estas vinkultivado kaj la produktado de altkvalitaj vinoj ene de la devennomigo "Denominación de Origen Calificada Rioja", kaj precize ties vinbienoj estas unu de la ĉefaj turismaj altiroj,[1] kiuj ricevis ĉiujare milojn da vizitantoj.[2] Estas ankaŭ grava arkitektura kaj urba heredaĵaro, inter kiu elstaras la ĉefa pordego de la preĝejo de Santo Tomás, verko de Felipe Vigarny, nombraj palacoj kaj antikva kvartalo, deklarita Histori-Arta Komplekso en 1975.[3]

Vinbatalo de Haro.

Menciindas la jam tradicia Vinbatalo, deklarita Festo de Nacia Turisma Intereso;[4] la tria procesio je lanternoj plej antikva de Hispanio;[5] kaj unu de la nur sep urboj kiuj ne estante provinca ĉefurbo havis sidejon de la Banco de España.[6]

ToponimioRedakti

Haro estas sur altaĵo inter la basenoj de la riveroj Tirón kaj Ebro. La nomo plej verŝajne devenas kiel rezulto fonetika (nome perdo de /f/ en komenca loko ĝenerala en la hispana lingvo) de la latina faru, faro (lumturo), sed tie en la senco gvatoturo probable en teknika milita senco. Vidu similan nomon en Alfaro en la sama regiono Rioja kun tiea konservado de /f/-. Komparu ankaŭ kun Gibralfaro. Kaj por tiu Gibraltar.[7]

GeografioRedakti

 
Haro kaj limoj.

La municipo limas norde kun Briñas kaj Miranda de Ebro, apartenanta al la provinco Burgos, oriente kun Labastida apartenanta al la provinco Alavo, sude kun Gimileo, Ollauri, Rodezno kaj Zarratón, kaj okcidente kun Villalba de Rioja, Cihuri, Anguciana kaj Casalarreina. Formas parton de la municipo la senhomejoj Dondon[8] kaj San Felices.

Tra la municipa teritorio fluas la riveroj Ebro kaj Oja-Tirón. La unua venas norde, devena el Miranda de Ebro, tra la zono Conchas de Haro, kie li separas la areon de la Montoj Obarenes disde la Sierra de Cantabria. Poste faras ampleksajn meandrojn per sinuo de 2,22,[9] kaj eliras sude en direkto al Gimileo. La dua venas okcidente devena el Anguciana; en la akvobaraĵo de Arrauri oni kanaligas parton de ties akvoj (fluejo de Arrauri) kaj tiuj estas kondukitaj ĝis la hidroelektra centralo San José, kaj poste rekondukitaj al la fluejo kiu siavice elfluas al la rivero Ebro proksime de la kvartalo de la vinkeloj en la nomita "boca del Ebro". Per donaĵa dokumento de 1421 oni scias, ke tiam jam ekzistis la fluejo de Arrauri,[10] kiu probable estis tiam uzita por energio por muelejoj. La abundo de akvo kreas pejzaĝon de ĉeriveraj arbaroj kaj poplejoj, kiu havigas terojn de irigacio por kultivoj kaj fruktoĝardenoj.

La ĉefa urbokerno estas ĉirkaŭata de tri montetoj: nome Mota, nomita ankaŭ Kastelo kaj Atalaya, Santa Lucía, kie estas la akvostokejoj, kiuj profitas altojn super la cetero de la urbo, kaj Santo Domingo. Dum jarcentoj, la domaro restis inter tiuj montetoj, pro la natura fermiteco, kaj etendiĝis nur fine de la 20a jarcento al la ebenaĵoj en direkto al Gimileo.

VidindaĵojRedakti

 
Pordego de stilo plateresko de la Preĝejo de Sankto Tomaso Apostolo, verko de Felipe Vigarny.
 
Baziliko de Nuestra Señora de la Vega.
  • Urbodomo
  • Preĝejo de Sankto Tomaso Apostolo
  • Baziliko de Nuestra Señora de la Vega
  • Ermitejo de San Felices de Bilibio
  • Ekskonvento de San Agustín kaj teatro Bretón de los Herreros
  • Mezepoka Turego
  • Arkoj de enirejo al la urbo
  • Ponto de Briñas
  • Placo de la Paco
  • Palacoj de Bendaña, Salazar, de la Grafoj de Haro, de Tejada, de la Konestabloj, de Bezaras kaj Palaco de la Placo de la Kruco.
  • Muzeoj de Nuntempa Arto, de Vino de Rioĥo, de la Virgulino.
  • Parko kaj ĝardenoj
  • Stacio enologia
  • Iama Banco de España
  • Taŭrludejo.

FamulojRedakti

NotojRedakti

  1. Valderrama, Cristina (2007). «Los recursos del vino, El Plan de Dinamización Turística propone 12 acciones para aumentar las visitas» (6a de aprilo). Haro, España: Diario La Rioja. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  2. Rodelgo, Merche (2006). «El tirón del vino. Las visitas a las bodegas de la zona, casi completas hasta diciembre.» (5a de novembro 2006). Haro, España: Diario La Rioja. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  3. «Bienes de Interés Cultural - Conjuntos Declarados». Logroño, España: Gobierno de La Rioja. Arkivita el la originalo la 16an de novembro 2007. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  4. «Resolución de 22 de marzo de 2011, de la Secretaría General de Turismo y Comercio Interior, por la que se concede el título de «Fiesta de Interés Turístico Nacional» a la fiesta «Batalla del Vino» de Haro (La Rioja).». BOE. Sección III (80): 34676. 4a de aprilo 2011. ISSN 0212-033X. Konsultita la 27an de aprilo 2020. «De conformidad con lo dispuesto en el apartado 6.º de la Orden Ministerial de 3 de mayo de 2006 («BOE» de 7 de junio), este Instituto de Turismo de España ha tenido a bien conceder el título de «Fiesta de Interés Turístico Nacional», a la siguiente fiesta: «Batalla del Vino» de Haro (La Rioja). Lo que se hace público a todos los efectos. Madrid, 22 de marzo de 2011.– El Secretario General de Turismo y Comercio Interior, Joan Mesquida Ferrando.»
  5. Abad León, Felipe (1990). «Nuestra Señora de la Vega (Haro)». María en los pueblos de España. Guía para visitar los santuarios marianos de La Rioja. Ediciones Encuentro. p. 121. ISBN 84-749-0242-8. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  6. Lluis Castañeda (2001). «El Banco de España (1874-1900) - La red de sucursales y los nuevos servicios financieros». Estudios de Historia Económica (41). p. 55. Arkivita el la originalo la 3an de februaro 2007. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  7. Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid:Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.
  8. López de Guereñu Galarraga, Gerardo (1989) [1957]. «Mortuorios o despoblados». Toponimia alavesa seguido de Mortuorios o despoblados y Pueblos alaveses. Onomasticon Vasconiae 5. Barcelona-Bilbao: ALSOGRAF, para Euskaltzaindia. p. 546. ISBN 8485479483.
  9. Ollero Ojeda, Ojeda (1996). «Las riberas naturales del Ebro en La Rioja. Extensión, tipología, impactos, valoración y propuestas de protección». Zubía (Monográfico nº8). p. 127. Arkivita el la originalo la 24an de majo 2006. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  10. Hergueta, p. 214.

BibliografioRedakti

  • Hergueta y Martín, Domingo (1906, eldono de 1979). Noticias históricas de la muy noble y muy leal ciudad de Haro. Logroño: Servicio de Publicaciones de la Diputación de Logroño. ISBN 84-735-9062-7.
  • Rodríguez Arnáez, José Manuel A. (1994). Haro. Catalogo artístico y bibliográfico. Haro: Centro de estudios jarreros Manuel Bartolomé Cossío. ISBN 84-605-0961-3.