La Komarko de Haro estas la plej norda kaj precize en la nordokcidenta pinto de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ la plej norda el la kvin komarkoj kiuj estas ene de la Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties ĉefurbo estas Haro. Escepte pri la komarka ĉefurbo, la cetero de la komarko suferis fortan senloĝigadon pro elmigrado laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe dum ties dua duono.

Komarko de Haro, la plej nordokcidenta.

Datumoj redakti

Nombro de municipoj: 26
Areo: 444,86 km²
Loĝantaro (2009): 21 368 loĝantoj
Loĝdenseco: 48,14 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 33' 41" norde
Longitudo averaĝe: 2º 53' 58" okcidente
Altitudo averaĝe: 561,42 msm

Municipoj de la komarko redakti

Ábalos, Anguciana, Briñas, Briones, Casalarreina, Cellorigo, Cidamón, Cihuri, Cuzcurrita de Río Tirón, Foncea, Fonzaleche, Galbárruli, Gimileo, Haro, Ochánduri, Ollauri, Rodezno, Sajazarra, San Asensio, San Millán de Yécora, San Torcuato, San Vicente de la Sonsierra, Tirgo, Treviana, Villalba de Rioja, Zarratón.

Demografio redakti

Municipo Loĝantaro Areo Submunicipoj kaj senloĝejoj
Ábalos 252 18,10
Anguciana 453 5,05
Briñas 225 2,44
Briones 853 37,72
Casalarreina 1208 8,13
Cellorigo 13 12,43
Cidamón 32 15,80 Casas Blancas, Madrid de los Trillos kaj Negueruela
Cihuri 233 9,76
Cuzcurrita de Río Tirón 503 19,17
Foncea 97 22,72
Fonzaleche 157 17,00 Villaseca
Galbárruli 52 15,44 Castilseco
Gimileo 119 4,00
Haro 11713 40,53
Ochánduri 103 11,72
Ollauri 307 2,60
Rodezno 274 14,30 Cuzcurritilla
Sajazarra 135 13,84
San Asensio 1222 32,33
San Millán de Yécora 40 10,77
San Torcuato 77 10,82 Casas Blancas kaj Santa Gertrudis
San Vicente de la Sonsierra 1119 48,59 Peciña kaj Rivas de Tereso
Tirgo 224 9,14
Treviana 182 34,94
Villalba de Rioja 132 8,96
Zarratón 277 18,69
 
Vinbatalo de Haro.

La komarko de Haro estis komarko kiu ege suferis la ruran elmigradon ekde la 1960-aj jaroj, spite la ekonomian kaj demografian disvolvigon de Haro. La demografia disvolvigo de Haro ne estis sufiĉa por kompensi la malpliiĝon de la komarko. Spite tion, en la lastaj 30 jaroj haltiĝis tiu descendo pere de la pliigo de la vitkulturo kaj enologia turismo, ĉefe pro la kreado de la Protektita Devennomo "Rioja".

La disvolvigo de la komarko estis tre malegala se kompari la diversajn municipojn. Haro ĝuis multe pli grandan disvolvigon pere de ties rolo kiel komarka ĉefurbo, kaj tial kiel ĉefa urbo por servoj, kaj pro sia granda prestiĝo kiel vinkela centro; tial komence de la 20-a jarcento 75% de la loĝantaro de la komarko loĝis ekster Haro, dum nuntempe nur 45% de la komarka loĝantaro loĝas ekster Haro.

Unuflanke estas la municipoj de la valo de Ebro; nome San Vicente de la Sonsierra, Briones, San Asensio kaj Ábalos, kiuj havas sufiĉan progresan ekonomion ĉirkaŭ vino kaj bonan lokon apud la ŝoseo AP-68; en ili la demografia perdo estis multe pli malgranda, kaj eĉ la loĝantaro pliiĝis en la lastaj jaroj. Aliflanke la municipoj de la Valo de Tirón suferis pli grandan descendon, kvankam ties loko apud teroj tre favoraj por vitoj, ebligis la eltenadon de loĝantaroj inter 100 kaj 500 loĝantoj.

Aparte la municipoj kiuj dediĉas sin pli al cerealoj, kaj tial ne helpitaj de la sektoro vitovina, pli for de Haro, kaj ĉe la Montoj Obarenes, kiel CellorigoFoncea, aŭ en la ebenaĵo de Valpierre kiel CidamónSan Torcuato, estas en malfacila situacio de senloĝiĝo kaj maljuniĝo ĉiuj sub 50 loĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti