San Asensio [sanaSENsjo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

San Asensio
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 097  (2023) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 2° 45′ U (mapo)42.4975-2.7488888888889Koordinatoj: 42° 30′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 535 m [+]
Areo 32,33 km² (3 233 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Asensio (Provinco Rioĥo)
San Asensio (Provinco Rioĥo)
DEC
San Asensio
San Asensio
Situo de San Asensio
San Asensio (Hispanio)
San Asensio (Hispanio)
DEC
San Asensio
San Asensio
Situo de San Asensio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Asensio [+]
vdr
La municipa teritorio de San Asensio.
La preĝejo.

Ĝi estas sur la valoj de la riveroj Ebro kaj Najerilla. La municipa teritorio limas norde kun San Vicente de la Sonsierra; oriente kun Torremontalbo kaj Cenicero; sude kun Uruñuela, Hormilleja, Nájera kaj Hormilla; kaj okcidente kun Briones. Estas lagetoj nomitaj "Lagunas Salinas" (Sallagetoj).

La plej frua dokumenta mencio de la loko aperas en donacio de García Sánchez "el de Nájera" al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera farita en 1052: "Sanctum Salvarorem de Ascensio cum omnibus suis pertinentiis". La historio de San Asensio estas tre ligita al la historio de Davalillo, kiu iam senloĝiĝis. Sed dum jarcentoj oni konfuziĝis inter ambaŭ domaroj kaj iam iom post iom la loĝantoj de Davalillo venis al San Asensio.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 2 431 loĝantoj ĝis nunaj 1 111.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, sanktejo de Sankta Maria de la Stelo, kastelo de Davalillo, blazondomoj, vinmuzeo, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.