Zarratón [zaraTON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

Zarratón
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26291
Demografio
Loĝantaro 259  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 2° 53′ U (mapo)42.515555555556-2.8822222222222Koordinatoj: 42° 31′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 562 m [+]
Areo 18,69 km² (1 869 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zarratón (Provinco Rioĥo)
Zarratón (Provinco Rioĥo)
DEC
Zarratón
Zarratón
Situo de Zarratón
Zarratón (Hispanio)
Zarratón (Hispanio)
DEC
Zarratón
Zarratón
Situo de Zarratón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarratón [+]
vdr
Municipa teritorio de Zarratón, norde de Cidamón.
Palaco Casafuerte.

La loko aperas en dokumentoj de la 12-a jarcento en kiuj oni faris donacojn al la monaĥejoj de San Millán de la Cogolla kaj de Santo Domingo de la Calzada. Ĝi estis loko de reĝlando, tio estas neniu estis senjoro. Iam estis fortikaĵo probable sur la loko kie nun estas la restoracio Palaco Casafuerte, iam palaco de la grafoj de Casafuerte.

La loko apartenis al la markizoj de Mortara ĉirkaŭ la 17-a jarcento.

La rura elmigrado okazis el la 1940-aj jaroj, de kiam oni malaltiĝis el 800 loĝantoj ĝis nunaj 256.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kun gotika pordego kaj ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.