La montoj Obarenes estas montaro de la nordo de Hispanio kun averaĝa alteco de inter 800 kaj 900 metroj, kvankam havante altaĵojn de ĝis 1400 m de la pinto Humión. La montaro havas longecon proksimume de 30 km kaj etendiĝas ekde la gorĝoj de la rivero Ebro, en Sobrón (provincoj Burgoso kaj Alavo), ĝis la natura kanalo Conchas de Haro (Rioĥo), kie la rivero Ebro separas ilin disde la Sierra de Cantabria.

Montes Obarenes
Pico Humión: La plej alta monto de Montes Obarenes
Pico Humión: La plej alta monto de Montes Obarenes
montara sistemo
Plej alta supro Pico Humión (1 435 msnm)
Situo Provinco Burgos (Hispanio)
Geografia situo 42° 44′ N, 3° 12′ U (mapo)42.734444444444-3.1944444444445Koordinatoj: 42° 44′ N, 3° 12′ U (mapo) f4
Mapo Situo de Natura parko Montes Obarenes-San Zadornil en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono
Montes Obarenes (Provinco Burgoso)
Montes Obarenes (Provinco Burgoso)
DEC
Montes Obarenes
Montes Obarenes
Situo de Montes Obarenes
Montes Obarenes (Hispanio)
Montes Obarenes (Hispanio)
DEC
Montes Obarenes
Montes Obarenes
Situo de Montes Obarenes
Map
Montes Obarenes
vdr

La montaro inter la gorĝoj de Ebro kaj Pancorbo estas formata per kelkaj montaraj masivoj sed el Pancorbo ĝis Haro temas pri bariero tre konstanta kaj unuforma, pro kio eĉ kun la sama nomo kutime estas traktataj kiel diferencaj sektoroj.

La montoj Obarenes, la sierra de Cantabria, la sierra de Urbasa kaj la Eŭskaj montoj estas deklivaroj de la granda Kantabra Montaro.

La plej grava naturprotekta institucio estas la Natura Parko Montes Obarenes-San Zadornil.