La Kantabra MontaroKantabra Montoĉeno (hispane Cordillera CantábricaSistema Cantábrico) estas montara sistemo en Hispanio etendiĝanta paralele al la bordo de la Kantabra Maro, laŭlonge de 480 kilometroj, de la okcidentaj Pireneoj ĝis la limoj de orienta Galegio, ĉe la rivero Minjo. Ĝi konsistigas la geografian regionon Kantabra Kornico.

Kantabra Montaro
montaro, eble geologie nerilatitamontara sistemo
La plej alta punkto Torrecerredo (2 648 m)
Longeco 120 km
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Kontinento Eŭropo
Situo  Hispanio
Geografia situo 43° 12′ N, 4° 51′ U (mapo)43.1975-4.8516666666667Koordinatoj: 43° 12′ N, 4° 51′ U (mapo) f1
Map
Kantabra Montaro
vdr
La ruĝa kadro montras la areon de la Kantabra Montaro, en la nordo de Iberio.

Geografio redakti

Ĝi okupas partojn de la aŭtonomaj komunumoj Galegio, Asturio, Kastilio kaj Leono, Kantabrio kaj Eŭskio: nome tion, al kio oni donas la nomon Verda Hispanio. Ĝi estas la dividilo inter la ĉe-mara kaj malseka Kantabra Kornico kaj la pli arideca Norda Altebenaĵo.

La suda akvokolekta areo de la ĉi-montaj riveroj, konsistanta el ebenaĵo en la nordo de Kastilio kaj Leono, ne estas kruta, tamen tiu norda ja estas tia pro la proksimeco de la maro. En la nordo kurtaj kaj torentecaj riveroj kun forta erozi-povo fluas tra V-formaj valoj. En la plej altaj lokoj (ĉefe en Asturio, okcidenta Kantabrio kaj nordaj Leono kaj Palencia) la montoj altas super 2.000 metroj. La plej alta monto estas Torrecerredo (2.648 m), en Picos de Europa, kaj la plej profunda kavaĵo estas la kavo-sistemo de Trave, la plej profunda en Hispanio kaj la sesa en la tuta mondo. La lastaj reliefaj modifiĝoj okazis dum epoko Terciaro, ĉefe sur sedimentoj estiĝintaj dum Mezozoiko. En la tuta montaro ankaŭ abundas trajtoj karstaj kaj glaciaraj.

Vento el oceano blovas kontraŭ la montoĉeno, supreniras, malvarmiĝas kaj kondensiĝas. Pro efekto de feno okazas multaj precipitaĵoj (eĉ ĝis 2 000 mm jare) kaj la vento sekve avancas senakve suden, kie estiĝas arida klimato.

Flaŭro redakti

La falfoliaj arboj abundas, kiel eŭropaj fagoj en ombrecaj areoj kaj kverkoj (tigfrukta, petra kaj pirenea kverkoj) en subsunaj areoj. Rimarkindas, ke preskaŭ ne estas arbaroj de pinofitoj. Super 1 800 metroj la plej abundaj vegetaĵoj estas betuloj, makisoj kaj herbecaj plantoj, ĉefe paŝtejoj el graminacoj uzitaj de brutbredistoj.

Montoj redakti

Vidu ankaŭ redakti