Aŭtoŝoseo de la Altebenaĵo

aŭtovojo de Baneja Venda al Santander (Hispanio)

La Aŭtoŝoseo de la AltebenaĵoAŭtoŝoseo Kantabria-Altebenaĵo, en hispana Autovía Cantabria-MesetaA-67,​ konata ankaŭ kiel Autovía de la Meseta, estas surtera vojo de duoblaj reloj kaj sencoj, kiu komunikas Kantabrion kun la nordo de la Centra Altebenaĵo, tio estas kun Kastilio kaj Leono, Hispanio, precize kun la provinco Palencio.

Aŭtoŝoseo de la Altebenaĵo
aŭtovojo en Hispanio • vojo [+]

LandoHispanio
Koordinatoj42° 52′ 17″ N, 4° 8′ 58″ U (mapo)42.87130833-4.14931389Koordinatoj: 42° 52′ 17″ N, 4° 8′ 58″ U (mapo)

Aŭtoŝoseo de la Altebenaĵo (Kantabrio)
Aŭtoŝoseo de la Altebenaĵo (Kantabrio)
DEC
Lokigo de Kantabrio en Hispanio
Vikimedia Komunejo:  Autovía A-67 [+]
vdr
Túnelo Las Caldas ĉe Los Corrales de Buelna-Torrelavega (Cantabria).

Ĝi trairas la Kantabran Montaron, tiel ludante gravan rolon por Kantabrio, ĉar ĝi estas la ĉefa kaj nura alirejo de granda kapacito kiu la regiono havas por aliro al Kastilio kaj Leono kaj siavice, al la centro de la Iberia Duoninsulo.

Aparte ĝi estas fundamenta por la komerco de la Haveno de Santandero kaj por veturoj le Kantabrio al ajna loko de Hispanio trapasante tra Valadolido, aŭ tra Madrido, centro de la hispana sistemo de aŭtoŝoseoj kaj aŭtovojoj.

Krome ĝi aligas sektoron konsideratan senpaga, nome el Torrelavega (Autovía A-8) - Santandero (Autovía S-10), pro la malfermo de tria relo en la sektoro inter Santa Cruz de Bezana kaj ties fino ĉe la Haveno de Santandero.

Gravaj trairataj lokoj kaj urboj estas Venta de Baños, Calabazanos, Los Olmillos, Palencia, Villalobón, Fuentes de Valdepero, Monzón de Campos, Amusco, Piña de Campos, Frómista, Marcilla de Campos, Santillana de Campos, Osorno la Mayor, Espinosa de Villagonzalo, Santa Cruz de Boedo, Calahorra de Boedo, Herrera de Pisuerga, Alar del Rey, Villela, Puebla de San Vicente, Olleros de Pisuerga, Lomilla, Aguilar de Campoo, Cabria, Quintanilla de las Torres, Canduela, Villanueva de Henares, Mataporquera, Fombellida, Hoyos, Cervatos, Matamorosa, Reinosa, Cañeda, Lantueno, Santiurde de Reinosa, Rioseco, Montabliz, Bárcena de Pie de Concha, Molledo, Santa Cruz de Iguña, Arenas de Iguña, Villayuso de Cieza, Collado de Cieza, Los Corrales de Buelna, San Mateo, Barros, Las Caldas de Besaya, Riocorvo, Cartes, Torrelavega, Barreda, Polanco, Mar, Gornazo, Boo de Piélagos, Mompía, Santa Cruz de Bezana, Cacicedo, Muriedas kaj Santandero.