Los Corrales de Buelna

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Los Corrales de Buelna (stacidomo).

Los Corrales de Buelna estas municipo en Kantabrio (Hispanio), en la baseno de la rivero Besaya kaj 12 kilometrojn for de Torrelavega kaj 32 for de la regiona ĉefurbo Santandero. Ĝi havas limojn kun la municipoj San Felices de Buelna, Cartes, Mazcuerras, Anievas, Arenas de Iguña kaj Cieza.

Los Corrales de Buelna
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 785  (2023) [+]
Loĝdenso 238 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 16′ N, 4° 4′ U (mapo)43.261666666667-4.0652777777778Koordinatoj: 43° 16′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 45,38 km² (4 538 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Corrales de Buelna (Kantabrio)
Los Corrales de Buelna (Kantabrio)
DEC
Los Corrales de Buelna
Los Corrales de Buelna
Situo de Los Corrales de Buelna
Los Corrales de Buelna (Hispanio)
Los Corrales de Buelna (Hispanio)
DEC
Los Corrales de Buelna
Los Corrales de Buelna
Situo de Los Corrales de Buelna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Corrales de Buelna [+]
vdr

En la municipo plej aktivas metalurgia kaj kemia industrioj, brutobredado kaj agrikulturo. Inter la plej gravaj historiaj restaĵoj, estas la kantabraj steleoj de Barros kaj Lombera. Ankaŭ ekzistas diversaj palacoj, kiel tiuj de la grafoj de Mansilla, de Bustamante kaj de Quijano.

Loĝantaro kaj vilaĝoj redakti

La 11.091 loĝantoj (laŭ hispana INE, 2006) de la municipo Los Corrales de Buelna loĝas en jenaj vilaĝoj:

  • Barros, 361 loĝantoj.
  • Las Caldas del Besaya, 63 loĝantoj.
  • Coo, 319 loĝantoj.
  • Los Corrales de Buelna (municipa ĉefurbo), 9.105 loĝantoj, el ili 8.973 vivas en la urba kerno, 46 en la kvartalo Lobado kaj 86 en Penías.
  • San Mateo, 296 loĝantoj.
  • Somahoz, 947 loĝantoj, el ili 129 loĝas en la kvartalo San Andrés.
Loĝantara evoluo
(Fonto : INE-es)
1900191019201930194019501960197019801990200020102020
27522926350148715292618581119307100459817107181162210767

Vidu ankaŭ redakti