La kantabraj steleoj estas monolitaj diskoj el ŝtono kun diametro de 2 m kaj ĝenerale tajlitaj dum la jarcentoj antaŭaj al la veno de la Romia imperio en Kantabrion. Ties ornamaj gravuraĵoj ofte konsistas el svastikoj, triskeloj, krucoj, helicoj aŭ militistoj en antaŭromiaj funebraj scenoj. La plej konata estas la Steleo de Barros, videbla en parko en la vilaĝo Barros, en la municipo Los Corrales de Buelna (Kantabrio). Ĉi tiu estas parto de la nuna blazonŝildo de Kantabrio kaj ties signifo temas pri kulto al la suno.

Steleo de Barros (Kantabrio), el sabloŝtono kaj kun bazo. 1,70 m diametre kaj 0,32 m dike.

La aliaj trovitaj steleoj estas en la Regiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio, en Santandero.

La kantabraj steleoj estas la plej grava atestilo de la antaŭromia kantabra popolo, kaj ili iĝis unu el la plej konataj reprezentiloj de la nuna Kantabrio.

Listo de kantabraj steleoj antaŭromiaj kaj romiaj redakti

Kvankam la prakantabroj tajlis multajn stelojn, tiuj pli konataj nuntempe estas la grandaj steleoj (oni trovis 5, kvar el ili en la Valo Buelna). Laŭ datesploro, ili estis kreitaj inter la 1-a jarcento ankaŭ Kristo kaj la 1-a jarcento post Kristo. Tamen, kelkaj spertuloj konsideras, ke ili estis tajlitaj eĉ antaŭ la jarcentoj 6-a kaj 5-a antaŭ Kristo.

Grandaj kantabraj steleoj Pli ol 1,5 m. je diametro
Nomo Diametro (cm) Epoko Trovloko
Steleo de Barros 1
166
3-a jarcento Barros
Steleo de Barros 2
200
Barros
Steleo de Lombera 1
170
Los Corrales de Buelna
Steleo de Lombera 2
170
Los Corrales de Buelna
Steleo de Zurita
200
1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento p.K. Zurita
Aliaj gravaj kantabraj steleoj
Nomo Diametro(cm) Epoko Trovloko
Steleo de Lombera 3
130
Los Corrales de Buelna
Steleo de Luriezo
136
1-a jarcento Luriezo
Steleo de Toranzo Espina del Gallego