Steleo de Luriezo
La steleo de Luriezo estas disko-forma kantabra steleo kun diametro je 136 cm, trovita ĉe la pordo de kirko en vilaĝo Luriezo, en Kantabrio. Laŭ dat-esploro, ĝi estis tajlita iam inter la 1-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 1-a jarcento post Kristo.
En tiu ĉi steleo elstaras indikaĵo diranta, ke du fratoj, nome Ambatus kaj Doiderus dediĉas la steleon al sia patro Ambatus Pentoviecus, filo de Pentovius, de la klano Ambati. Danke al ĝi, oni pli komprenas la prakantabran socion, speciale, ties familian strukturon: oni komprenas kiel oni nomis homojn (hodiaŭa sistemo de nomoj kaj familinomoj).
Bibiografio
redakti- Giménez, Marta; Comisión de Antigüedades de la Real Academia de la Historia: catálogo e índices. Cantabria, País Vasco, Navarra, La Rioja. Ed. Real Academia de la Historia (1999). ISBN 978-84-89512559.
- García de Cortázar y Luis de Aguirre; La memoria histórica de Cantabria, p.120. Ed. Universidad de Cantabria (1996). ISBN 978-84-81021455.