Blazono de Kantabrio

La blazonŝildo de Kantabrio havas rektangulan formon kun ronda ekstremo, kio estas tipe hispana. La ŝildo estas tranĉita el lazura (blua) kaj gorĝa (ruĝa). Ĝi estis oficiale elektita je la 22-a de decembro 1984, kaj aperas ankaŭ sur la flago de Kantabrio.

Blazono de Kantabrio

En la lazura kampo videblas krenela ora turo kaj ŝipo, kiu estas rompinta per la pruo ĉenon, kiu devenas de la turo kaj finiĝas en la maldekstra flanko de la ŝildo. Malsupre estas akvaj ondoj, kaj lazuraj kaj arĝentaj. Ĉio estas suraĵo kun du detranĉitaj viraj kapoj kun aŭreoloj (glorkronoj).

En la suba kampo, gorĝa, videblas ronda kantabra steleo kun geometriaj ornamaĵoj. Supre estas la hispanreĝa krono, dekorita per perloj. La supra kampo estas historia memorigaĵo pri la konkero de Sevilo fare de kantabraj maristoj en 1248, kun la turo (reprezentanta la Turon de la Oro) kaj la ŝipo rompinta la ĉenojn, kiuj malpermesis navigi tra la rivero Gvadalkiviro. Tio estas simbolo de la daŭra mara ago de Kantabrio. Ankaŭ estas referenco al la unueco de ties teritorio, sub la patronado de la martiroj Sankta Emeterio kaj Sankta Celedonio.

Vidu ankaŭ redakti