Gvadalkiviro

rivero en Hispanio

Gvadalkiviro (hispane Guadalquivir [GŭadalkiBIR]),[1] el la araba "الوادي الكبير" (al-ŭad al-kabir - "la granda rivero"); romianoj nomis ĝin "Betis", estas rivero trafluanta Andaluzion, en Hispanio.

Gvadalkiviro
Fluante tra Kordovo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 657 km
Akvokolekta areo 56 978 km²
Averaĝa trafluo 164 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 400 m
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Andaluzio
Rivero en Eŭropo
vdr
Gvadalkiviro

Ĝi naskiĝas en Cañada de Aguas Frías, en la montaro Sierra de Cazorla (provinco Ĥaeno) , kaj enmariĝas en Atlantikon ĉe Sanlúcar de Barrameda (provinco Kadizo).

Gvadalkiviro longas 657 km, kaj al ĝi alfluas inter aliaj la rivero Genil, Guadalbullón kaj Guadiana Menor.

Ĝi estas la nura rivero nuntempe navigebla en Hispanio. Eblas navigi de la elfluejo ĝis Sevilo. En romia epoko eblis eĉ ĝis Kordovo.

Alfluantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Eblus ankaŭ kiel fonetika adapto Gŭadalkibir aŭ Gŭadalkibiro, ĉar la prononco de la litero vo estas [b] en hispana. Tute ne akcepteblas la formo Gvadalkviviro uzata erare konsiderinte ke ĉiu qu iĝu kv, kio tute ne indas por hispana lingvo. Tio aperas ekzemple en la traduko de Sergej Rublov de la poemo "De la zefir'" kie aperas "Gvadalkvivir'" trifoje ripetita en rekantaĵo. A.S. Puŝkin, "Rusa poezio en traduko de Sergej Rublov", 2002, ISBN 5-94755-008-3d (p. 46).

Eksteraj ligiloj redakti