Tresviso (loke Tresvisu) estas malgranda municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la montaro Picos de Europa, en la komarko Liébana.

Tresviso
municipality of Cantabria
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 33554
Retpaĝaro Retejo de Tresviso
Demografio
Loĝantaro 70  (2013)
Loĝdenso 4,31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 15′ N, 4° 40′ U (mapo)43.258333333333-4.6666666666667Koordinatoj: 43° 15′ N, 4° 40′ U (mapo)
Alto 907 m
Areo 16,23 km² (1 623 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Tresviso (Hispanio)
Tresviso (Hispanio)
DEC
Tresviso
Tresviso
Situo de Tresviso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tresviso [+]
vdr

Loknomo redakti

La oficiala nomo Tresviso estas hispanigo de la kantabra Tresvisu, kiu devenas de la latina tres-visum, tio estas "trans la montaĵo de kie io ekvideblas", aŭ la ankaŭ latina trans abyssum, t.e. "trans abismo".[1]

Loĝantaro redakti

Tresviso estas unu el la plej malgrandaj municipoj en Kantabrio, pro jen ties areo jen ties nombro de loĝantoj. Ĝi konsistas el nur unu vilaĝo samnoma, tio estas Tresviso, kiu situas je 907 m super la marnivelo kaj 91 km for de la regiona ĉefurbo Santandero. Laŭ la censo de 2013, en Tresviso loĝis 70 homoj. La loĝantaro estas tre maljuna.

Geografio redakti

 
Aliro al Tresviso per la kruta vojo Senda de La Peña.

Tresviso situas meze de la montaro Picos de Europa. La vilaĝo estas ĉe la rivero Urdón, en profundo de larĝa kavaĵo kaj proktektite de karstaj montomuroj. La tuta teritorio estas ene de la Nacia Parko Picos de Europa.

Ties samlimaj municipoj estas:

La geografiaj limoj de la municipo estas:

Ekonomio redakti

En la ekonomio de la municipo estas ĉefrolaj brutobredado de bovoj, ŝafoj kaj kaproj, kaj ties plej fama produktaĵo estas fromaĝo (Picón de Tresviso). En la municipo estas neniu industrio. Malgraŭ ankoraŭ eka, ekzistas kreskanta turismo pro la miriga pejzaĝo en la ĉirkaŭa areo, kiu bremsis la migradon al ekstero.

Transporto redakti

Tresviso estas fama pro sia izoleco. La ununura vojo al municipo konektiĝas kun apuda loko Sotres (Asturio). Tiu vojo transiras diversajn montojn, nome Jitu Escarandi kaj Joyu Teju, kiuj estas 1300 m super la marnivelo. Izoleco permesis, ke Tresviso estis la lasta municipo de Kantabrio, kiun naciistoj venis dum la Hispana Enlanda Milito. Tio okazis las 17-an de septembro 1937, tio estas 22 tagojn post la veno en la regiona ĉefurbo.

Krome, inter trampistoj estas populara vojo Senda de la Peña. Ĝi esta kruta piedvojo longa je 6 km, kiu trairas altŝanĝon de pli ol 600 m.

Festoj redakti

La festo El Ramu ("bukedo" en la kantabra) estas celebrata ĉiun 29-an de junio, tio estas la festotagon de Sankta Petro. En la nokto antaŭ la festo, la viroj de la vilaĝo iras al arbaro de fagoj en apuda monto Valdediezma. Tie ili serĉas bonaspektan kaj fortikan arbon, kiun oni nomas jovera. Dume, la virinoj pretigas grandan bukedon (ramu), kun floroj kaj kringoj el pano.

La festotagon la viroj portas la bukedon al la kirko por, ke la sacerdoto benu ĝin. Post miso estas procesio de la figuro de Sankta Petro tra la stratoj de la vilaĝo, kunportante la bukedon dum la virinoj kantas. La arbon (nome jovera) oni lokas en la keglo-ludejon kaj ŝmiras per oleo aŭ sapo. Tie oni aŭkcias la kringojn el la bukedo kaj la virinoj gaje instigas la virojn por, ke ili superniru ĝis la plej alta parto de la arbo (nome cogolla). La festo finiĝas nokte kun kermeso.

Notoj redakti

  1. revistaiberica.com (2012). Tresviso: La villa tras el abismo. (hispane). Arkivita el la originalo je 2012-10-16. Alirita 15-a de novembro 2012.